Israela Esperantisto
Israela Esperantisto | |
Kovrilpaĝo de Israela Esperantisto, vintro 2015
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | movada revuo |
Formato | 24 cm × 17 cm |
Periodeco | 2-foje jare |
| |
Lando | Israelo |
Urbo | Telavivo |
Posedanto | Esperanto-Ligo en Israelo |
Redaktisto | Mikaelo Lineckij (de 2018) |
Establodato | 1959 |
Prezo | 10 EUR |
Eldonkvanto | 300 |
ISSN | 1565-3315 |
| |
Israela Esperantisto (hebree: האספרנטיסט הישראלי) estas la organo de Esperanto-Ligo en Israelo. Ĝi aperas regule ekde 1959.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Nuntempe ĝi estas kolora revuo, aperanta du fojojn jare. Malgraŭ modesta eldonkvanto de 300 ekzempleroj ĝi ĝuas intereson kaj kontribuojn, interalie de nunaj eminentuloj kiaj Claude Piron, Miĥael Giŝpling, Zofia Banet-Fornalova, Kalle Kniivilä, Ulrich Lins, Boris Kolker k.a. La spektro de temoj tuŝitaj estas tre vasta, inkluzive de historiaj skizoj, eseoj pri Esperantistoj, tutmondiĝo kaj homaranismo, lingvaj problemoj, gvidlinioj pri informado, informoj pri la israela E-movado.
Inter la menciindaj eroj estas:
- Persona atestado pri la lastaj tagoj de Lidja Zamenhof (n-ro 113);
- La influo de la jida sur Esperanton (n-roj 139 Arkivigite je 2006-10-21 per la retarkivo Wayback Machine-140 Arkivigite je 2006-10-17 per la retarkivo Wayback Machine);
- malkovrita polemika artikolo de Zamenhof (n-ro 140 Arkivigite je 2006-10-17 per la retarkivo Wayback Machine) kaj lia Letero al la Biluim (n-ro 70);
- artikolo pri Petr Ginz, “Esperantisto, kiu vojaĝis el la getto al la kosmo„ (n-ro 141 Arkivigite je 2006-10-20 per la retarkivo Wayback Machine).
Aldone, la revuo prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj (prozo kaj poezio), tradukitaj samkiel originalaj.
Redaktoroj
[redakti | redakti fonton]Fondita de Josef Murĵan sub la nomo Nia Ligilo, ĝi estis plue redaktita de Aleksander Manor, Josef Ŝemer, Doron Modan, Amri Wandel kaj ekde 2018 de Mikaelo Lineckij.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de Israela Esperantisto, en kiu troveblas i.a. plene enretigitaj numeroj el la pasintaj jaroj.
- “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: super-rigardo„ ĉe YouTube
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj