István Altorjay
István Altorjay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1921 en Raĥiv |
Morto | 4-an de septembro 1999 (77-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1947) |
Familio | |
Infano | Tamás Altorjay (en) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto universitata instruisto |
István Altorjay [iŝtvAn altorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Altorjay István estis hungara kuracisto, kirurgo pri infanoj, profesoro. Lia origina familia nomo estis Sefcsik [ŝevĉik] ĝis 1942.
István Altorjay [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1921 en Ĉeĥoslovakio en Rachov (nuntempa Raĥiv en Ukrainio). Li mortis la 4-an de septembro 1999 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Altorjay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis universitatojn en Debrecen kaj Szeged inter 1941 kaj 1947. Li akiris kuracistan diplomon en 1947, poste li laboris en hospitalo de Cegléd. Li akiris fakdiplomojn pri kirurgio en 1951, pri ortopedio en 1955, pri traŭmatologio en 1959. Inter 1950-1986 li laboris en universitata kliniko en Szeged, poste precipe li instruis en Scienca Universitato de Szeged kiel universitata profesoro. Li estis nomumita docento en 1963, li kandidatiĝis en 1983.
Li studvojaĝis nelonge al Prago en 1960, Leningrado 1961, Varsovio 1968, Turku kaj Helsinko 1975, poste helpe de stipendio li studis klinikojn de Okcidenta Germanio. Li ricevis 6 premiojn inter 1976-1998.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Haláloki tényezők a Szegedi I. sz. Sebészeti Klinika 15 éves beteganyagában (1960)
- Az alsó végtagok hosszkülönbségének műtéti correctiója (1971)
- Gyermeksebészet és határterületei (1987) - libro
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Szeged