István Nemere
István Nemere | |
---|---|
István Nemere - hungara verkisto kaj tradukisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1944 en Pécs, Hungara reĝlando |
Morto | 15-an de novembro 2024 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hungara • pola |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - bibliotekscienco (–1975) |
Familio | |
Patro | Ferenc Nemere (en) |
Patrino | Mária Nemere (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto sciencfikcia verkisto verkisto Literatura tradukisto bibliotekisto esperantisto tradukisto |
Verkoj | Q114525621 Q467901 |
TTT | |
Retejo | http://nemere.hu/ |
István NEMERE [IŜTvan NEMere] (laŭ la hungara skribmaniero Nemere István[1]; iam uzadis Stefano Nemere) (naskiĝis la 8-an de novembro 1944 en Pécs — mortis la 15-an de novembro 2024) estis hungara verkisto, interpretisto kaj literatura tradukisto el la pola kaj Esperanto.
Esperantistiĝis en 1962. Nemere verkas ĉefe en la hungara lingvo, sed ankaŭ - tre aktive - en Esperanto. Lia verkaro kovras vastan gamon da temoj; ĝi konsistas ekz. el krimromanoj, sciencfikcio, amromanoj kaj fikciaj libroj pri politikaj/sociaj problemoj.
Li gajnis trifoje la premion "La Verko de la Jaro" kaj prezidis la Esperantan PEN-Centron. Tamen, li ne estis akceptita en la Hungara Verkista Asocio. En la 1960-aj jaroj li estis interalie pioniro de la aplikita denaskismo (unua redaktoro de "Gepatra Bulteno", unua organizanto de REF - Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj).
La romano de Nemere Krias la silento (2002) estas inspirita de la vivo de la Nobelpremiito Oe Kenzaburo, kies propra romano 個人的な体験, Kojinteki na taiken (1964) grandparte paralelas al la komenco de la romano de Nemere. Posta romano de Oe, 万延元年のフットボール, Man'en gan'nen no futtobōru (1967), ricevis en angla traduko la titolon The Silent Cry (La silenta krio), kiu paralelas al la titolo de la libro de Nemere.
Nemere iam uzadis ankaŭ la nomversion Stefano Nemere, sed lia nomo aperis plej ofte kiel István Nemere en Esperantujo.
Monda rekordo
[redakti | redakti fonton]En oktobro 2019 li transprenante la mondan rekordon de Barbara Cartland kiel la aŭtoro kun la plej publikigitaj verkoj[2].
“ | „Mi laboras ĉiun benitan tagon, de la kvina matene ĝis la dua posttagmeze. Poste mi promenas kun la hundo, legas la gazetojn kaj kelkfoje posttagmeze enŝaltas la tajpilon duan fojon. Mi verkas tiel longe kiel mi vivas kaj mi vivas tiel longe kiel mi verkas." | ” |
La 8-an de novembro 2024, post festado de sia 80-a naskiĝtago kaj la publikigo de lia 800-a libro, li subite malsaniĝis kaj estis prenita al la hospitalo kun koratako, kie li estis metita sub profundan anestezon kaj poste mortis[3].
Verkoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]La rilato de Nemere kun Esperanto restis dum lia tuta kariero, li estis membro de la Esperanto-asocio Verda Stelo en Nyíregyháza, kaj regule dediĉis siajn librojn en Esperanto. István Nemere publikigis entute 800 verkojn, en diversaj ĝenroj kaj ofte sub pseŭdonimoj[1].
La unua el la 23 libroj de Nemere en Esperanto estis eldonita en 1981 sub la titolo Naŭa kanalo, kaj la lasta en 2024 en dulingva, esperanto-hungara versio: Ruza kiel vulpo. Pluraj el liaj 23 libroj eldonitaj en Esperanto estis originale verkitaj en Esperanto kaj nur poste tradukitaj en la hungaran.
- La naŭa kanalo (novelaro 1981) (vidu apude la kovrilpaĝon)
- La fermita urbo (romano 1982; reeldono 2000) (vidu apude la kovrilpaĝon)
- La blinda birdo (romano 1983) (vidu apude la kovrilpaĝon)
- Sur kampo granita (romano 1983; reeldono 1987). En 1997 aperis ĝia traduko en la nederlanda, Op een veld van graniet.
- Febro (romano 1984) (vidu apude la kovrilpaĝon)
- La monto (romano 1984)
- La alta akvo (romano 1985)
- Serĉu mian songon (romano 1987)
- Terra (romano 1987)
- Dum vi estis kun ni (romano 1988)
- Vivi estas danĝere (romano 1988)
- Vi povas morti nur dufoje (romano 1989)
- Pigre pasas la nokto (romano 1992) (vidu sube la kovrilpaĝon)
- Krokize de mia ĝardeno (novelaro 1992)
- Nesto de viperoj (romano 1994)
- Amparolo (novelaro 1997)
- Serĉu, kaj vi trovos (romano 1999)
- Vizito sur la Teron (romano 2001) (vidu apude la kovrilpaĝon)
- Krias la silento (romano 2002)
- Vismar (romano 2008)
- Serpentoj en la puto (romano 2009)
- Jesa (romano 2009; nova eldono 2019)
- Ruza, kiel vulpo / Ravasz, mint a róka (dulingva eo-hu, krimrakonto, 2024)
-
Kovrilpaĝo de István Nemere: Febro, HEA, 1984
-
Kovrilpaĝo de István Nemere: La blinda birdo, HEA, 1983
En 2018-2019 aperis ankaŭ en Esperanto la granda 3-voluma kroniko de Nemere La Historio de Hungario, kaj estas ankaŭ neeldonitaj, originalaj noveloj en Esperanto, kiujn li verkis por lingvolernantoj de la Kultura Esperanto-Asocio.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]- Sten Johansson (5 2007). “Facile digestebla romano”, Esperanto (eo) (1203 (5)), p. 110.
Persone
[redakti | redakti fonton]Li kaj lia unua edzino renkontis danke al Esperanto, kaj unu el la gepatraj lingvoj de ilia filino Kinga estis Esperanto. En 1967, lia filino Kinga estis naskita. Ĉar li kaj lia edzino parolis Esperanton hejme, Esperanto fariĝis unu el la denaskaj kaj familiaj lingvoj de Kinga. Nemere iniciatis kaj estis unu el la unuaj organizantoj de la jarkunveno de Esperanto-familioj (Renkontijõ de Esperantistaj Familioj, REF), kaj li estis ankaŭ la unua redaktoro de la revuo "Gepatra Bulteno" por Esperanto-familioj.
Interpretisto
[redakti | redakti fonton]Krom lia laboro kiel verkisto en la hungara kaj Esperanto, li laboris kiel diplomatia interpretisto kaj konatiĝis kun la bazaĵoj de la angla, germana, franca, itala, hispana, rusa, slovaka kaj ukraina.
Honoro kaj premio
[redakti | redakti fonton]- 1982: titolo de "Best European Science Fiction Writer" de la European Science Fiction Association.
- 1983: European Science Fiction Society Award (Premio de la eŭropa SF-societo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lia ttt-ejo Esperante Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun István Nemere aperinta en La Ondo de Esperanto de decembro 2019
- Biografio, verkoj kaj recenzoj pri ili ĉe OLE
- Verkoj de kaj pri István Nemere[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Giorgio Silfer (2010). “Sur kampo granita”, La Ondo de Esperanto (10 (192)), p. 20.
- ↑ 1,0 1,1 Li verkis duonon de siaj libroj sub diversaj pseŭdonimoj; En 2017, li listigis 46 pseŭdonimojn en sia retejo.
- ↑ (hu) Mirinda hungara mondrekordo naskiĝis. Napi.hu. Alirite: la 18-an de marto 2020)
- ↑ (hu) István Nemere mortis, telex.hu