Itapevi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Itapevi estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio.

Blazono de Itapevi
Flago de Itapevi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Itapevi en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Itapevi situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 32, Guarulhos 42, Campinas 74, Atlantiko 100, Curitiba 313, Nova Iguaçu 367, Rio-de-Ĵanejro 385, Belo Horizonte 509, Goiânia 803, Porto Alegre 836, Campo Grande 864, Braziljo 870, Salvador de Bahio 1473, Maceió 1951, Teresina 2101, Recife 2149, Natalo (Brazilo) 2341, São Luís 2357, Belém 2464, Manaus 2674 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La formado de la vilaĝo komenciĝis en la 18-a jarcento, la unua domo estis konstruita ĉirkaŭ 1720. En 1875 la fervoja stacidomo de Cotia (São Paulo) estis inaŭgurita, ĉirkaŭe formiĝis kerno de Itapevi. En 1895 italo malfermis ŝtonminejon por produktado de pavimeroj. En 1945 anstataŭ Cotia la stacio ekhavis la nomon Itapevi. Ĝi sendependiĝis en 1958. La grandurbo estis oficiale fondita en la sekva jaro.

Panoramo en Itapevi

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La municipo de Itapevi koncentras komercon kaj industrion kaj ne koncentras la agrikulturon. Plej grava estas la farmacia industrio, iam estis produktado de cementoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Itapevi situas en humida subtropika zono, kiun forte influas la montara regiono. Jare pluvas po 1324 mm, en ĉiuj momatoj pluvas, sed plej ofte en januaro kaj plej malofte en aŭgusto. La averaĝa temperaturo varias inter 14-26 C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Itapevi estas ligita ŝosee kaj rele.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]