Ján Golian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Ján Golian
Ley Gama
Naskiĝo 26-a de januaro 1906
en Dombóvár, Hungario, Aŭstrio-Hungario
Morto 1945
en Dosiero:Flago-de-Nazia-Germanio.svg.png koncentrejo Flossenbürg, Nazia Germanio
Soldata kariero
Rango: brigada generalo
Tempo de deĵoro: 1927 - 1939
Deĵoris en: Ĉeĥoslovaka armeo
Komandis al: 1-a ĉeĥoslovaka armeo en Slovakio
Bataloj: Slovaka nacia ribelo
Medaloj: Ĉeĥoslovaka Milita Kruco
vdr

Ján Golian, per kaŝnomo Ley Gama (li naskiĝis la 26-an de januaro 1906, Dombóvár, Hungario - li mortis en 1945 en Flossenbürg, Germanio) estis slovaka brigada generalo, organizinto kaj signifa reprezentanto de Slovaka nacia ribelo (SNR).

La vivo

En la jaroj 1927 - 1939 li estis oficiro de la Ĉeĥoslovaka armeo, en 1939 - 1943 laborulo de Komandantejo de la 1-a divizia regiono en Trenčín, en 1943 stabestro de Rapida divizio. En Trenčín li aliĝis en kontraŭleĝan rezistmovadan agadon, li helpis dum kontraŭleĝaj transiroj de la eksaj anoj de Ĉeĥoslovaka armeo eksterlanden. Ekde januaro de 1944 li estis nomumita en funkcion de stabestro de Komandantejo de surtera armeo en Banská Bystrica, kie li koncentris ĉirkaŭ si influan grupon de antifaŝisme orientitaj oficiroj tenantaj kontaktojn kun elmigrinta Ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono. En la hektika periodo antaŭ la komenco de Slovaka nacia ribelo la 8-an de aŭgusto 1944 post la 10-jara seninfana geedzeco naskiĝis lia filo Ivan.

Preparoj por Slovaka nacia ribelo

Laŭ postuloj de armea rezistmovada grupo li ellaboris planon de armita interveno de la slovaka armeo, kiu estis komence de la jaro 1944 sendita ĝis Londono. La 23-an de marto 1944 Golian estis fare de de londona Ministerio de nacia defendo kaj fare de de Edvard Beneš dumtempe komisiita de gvidado de antifaŝismaj soldataj faroj en Slovakio. Post pluraj preparaj intertraktadoj (ofte en lia loĝejo) kaj ankaŭ post la interkonsento kun la kontraŭleĝa gvidantaro de Komunista partio de Slovakio la 27-a de aprilo 1944 komisiis lin per la sama tasko ankaŭ la gvidantaro de kontraŭleĝa Slovaka Nacia Konsilantaro (SNK). Li akceptis politikan programon de SNK. La 30-an de aprilo 1944 post interkonsiliĝo de la reprezentantoj de SNK li estis nomumita kiel komandanto de Armea centrejo de SNK. Sed li plu tenis kontaktojn kun enlanda civitana rezistmovado, en la praktiko li balancis inter SNK kaj grupo de Šrobár. En la armeaj preparoj de Slovaka nacia ribelo li subiĝis al influo de la koncepto de la londona Ministerio de nacia defendo. En la kontraŭfaŝisman movadon enfunkciigis lin la 14-an de majo 1944 ankaŭ Edvard Beneš, per kio li eksubiĝis ankaŭ sub la ekzila registaro en Londono.

Slovaka nacia ribelo

Ekde la 1-a de septembro 1944 li estis la unua komandanto de la 1-a ĉeĥoslovaka armeo en Slovakio kaj avancita je subkolonelo. Jam la 5-an de septembro 1944 li estis avancita je brigada generalo (la rango respondanta al lia graveco). Ekde la sama tago li fariĝis ano de SNR por la ribelula armeo.

Nokte el la 27-a de oktobro je la 28-a de oktobro 1944 li lastfoje donis komune kun Rudolf Viest en Donovaly lastan operacan ordonon al la ribelulaj soldataroj, kiam li ordonis al la armeo ŝanĝi la batalojn je partizana batalo kaj ili mem foriris en montarojn. La 3-an de novembro 1944 estis Golian komune kun Viest en Pohronský Bukovec arestita. Domo, en kiu ili troviĝis, unue ĉirkaŭigis gvardistoj kaj germanaj taĉmentoj, kiuj baldaŭ elvokis ilin, por ke ili kapitulacu, dum kio ili anoncis, ke okaze, ke ili rezistos, puntaĉmento bruligos la vilaĝon. Golian estis esplorita en Banská Bystrica kaj Bratislava, poste transportita ĝis Berlino, fare de de germana juĝo kondamnita al mortpuno kaj en germana koncentrejo Flossenbürg li estis verŝajne komune kun Viest ekzekutita.

Honorigoj

Li estis ordenita in memoriam per Ordeno de Slovaka nacia ribelo de la 1-a klaso (1945), per Ĉeĥoslovaka Milita Kruco 1939 (1945), per Ordeno de Respubliko (1969) kaj per pluraj medaloj.