József Dudás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Dudás
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1912 (1912-09-22)
en Târgu Mureș
Morto 19-an de januaro 1957 (1957-01-19) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pendumo
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco RumanioReĝlando RumanioHungario
Memorigilo József Dudás
Okupo
Okupo locksmith • revoluciulo • loka politikisto • politika aktivisto
vdr

József Dudás [jOĵef dudAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudás József estis hungara laboristo, revoluciulo.

Memortabulo pri József Dudás

József Dudás [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1912 en Hungara reĝlando en Marosvásárhely (nuntempa Târgu Mureș en Rumanio), li mortis la 19-an de januaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Dudás depost la 1-a mondmilito li iĝis rumaniano apartenanta al la hungara minoritato. Jam en la industria lernejo li aliĝis al la Rumana Komunista Partio kaj li faris kontraŭleĝajn agojn por la komunismo. En 1933 li estis arestita, poste kondamnita 9 jarojn en prizono. En 1939 li liberiĝis, poste pro Dua Viena Arbitracio li denove apartenis al Hungario, li translokiĝis al Budapeŝto. Li lernis pri maŝinindustrio, sed li ne ricevis diplomon. En 1944 li havis taskon en sekretaj traktadoj pri paco en Moskvo. Post la 2-a mondmilito li aktive politikiadis, sed li forĵetis la komunisman ideologion. En la komenciĝanta socialismo li estis arestita, poste li suferis en Kistarcsa, poste en gulago en Recsk, sed li estis ankaŭ transdonita al la rumanaj instancoj. Post la stalinismo li liberiĝis, li ne politikadis, sed edziĝis kaj laboris kvazaŭ inĝenioro sen diplomo.

La revolucio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hungara revolucio de 1956 li konsentis nek kun bolŝevikoj, nek kun Imre Nagy, sed liaj baldaŭaj postulatoj estis preskaŭ la samaj, ol ties de aliaj revoluciuloj. Li aranĝis propran taĉmenton kun 400 armitaj revoluciuloj, kiu estis nomumita Hungara Nacia Revolucia Komisiono en la 29-an de oktobro. Lia taĉmento armile okupis eldonejon de la plej grava ĵurnalo, poste oni eldonis novan gazeton, kie estis legebla liaj 25 postulatoj. Li permesis eldoni ankaŭ aliajn gazetojn, kiuj ne spegulis lian politikon. En la eldonejo estiĝis nova revolucia aranĝaĵo, tamen kun enaj kaj eksteraj konfliktoj. Post tagoj liaj revoluciuloj okupis ministerion pri eksteraj aferoj, sed poste revoluciuloj de Imre Nagy reokupis ĝin. Li estis arestita, sed post horoj li liberiĝis (ne estis pruvo pri lia ordono pri la ministerio). En la 30-an de oktobro li senrezulte pritaktis kun la sovetia ĉefoficiro, poste al Imre Nagy. Supozeble li volis krei novan kabineton, sed neniu apogis lin. Post falo de la revolucio li armile batalis kontraŭ komunistoj de János Kádár. Li estis kaptita, poste li preskaŭ tuj estis kondamnita je morto.

Menciindas, ke pri tiuj okazintaĵoj estas diversaj variantoj kaj kontraŭdiraj fontoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]