Jahja Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jahja Ĥan
Persona informo
آغا محمد یحیی خان
Naskiĝo 4-an de februaro 1917 (1917-02-04)
en Ĉakval
Morto 10-an de aŭgusto 1980 (1980-08-10) (63-jaraĝa)
en Rawalpindi
Tombo Peŝavaro vd
Religio islamo vd
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Pakistano • Brita Hindio vd
Alma mater United States Army Command and General Staff College • Reĝa Milita Lernejo Sandhurst • Universitato de Panĝabio • Barata Milita Lernejo vd
Partio sen valoro vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo diplomatopolitikistomilitisto vd
Aktiva dum 1939– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jahja Ĥan, en angla: Agha Muhammad Yahya Khan, en urdua: آغا محمد یحییٰ خان‬‎; 4a de Februaro 1917 – 10a de Aŭgusto 1980), amplekse konata kiel Yahya Khan, estis la tria Prezidento de Pakistano, kiu servis en tiu posteno el 25a de Marto 1969 ĝis sia elpostenigo el prezidenteco en Decembro 1971.[1] Kiel prezidento li superregis la Bangladeŝan genocidon de 1971 kaj la Bangladeŝan Liberigo-Militon, kiuj rezultis en la disigo de Orienta Pakistano kaj formado de la Popola Respubliko Bangladeŝo kaj ekonomia kaj milita dekadenco tra eksterlanda interveno en 1971.[2][3][4][5][6]

Partopreninte en la Mediteranea scenejo de la Dua Mondmilito en la Brithindia Armeo de la flanko de Granda Britio, li kliniĝis al la ŝtataneco de Pakistano kaj aliĝis al ĝia militistaro post Unuiĝinta Reĝlando dispartigis Hindion en 1947, kaj helpis al la kaŝa enfiltrado en Barata Kaŝmiro kio estis eksplodigo de milito kontraŭ Barato en 1965.[7] Post esti polemike nomumita por la armea komando, Jahja Ĥan ekprenis la prezidentecon kaj enkondukis la militjuron suspendante la konstitucion en 1969. Kontraŭ la unua tutlanda balotado en 1970, li prokrastis la povotransiron al Ŝeiĥ Muĝibur Rahman kio eksplodigis la civilan violentan ribelon en Orienta Pakistano kaj rajtigis ties aŭtoritatojn perforte subpremadi la ribelon en tio kio estas nuntempe amplekse konsiderata kiel genocido.

Pakistano suferis gravan malvenkon en la Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971, rezulte en la dissolvo de la Orienta Komando, la Pakistana perdo de geopolitika influo en la Islama Mondo, kaj la disigo de Orienta Pakistano kiel Bangladeŝo – tiele la regado fare de Jahja Ĥan estas amplekse rigardata kiel ĉefa kaŭzo de la rompo de la unueco de Pakistano.[8][9] Post tiuj okazaĵoj, li devis lasi la regadon de la lando al Zulfikar Ali Bhutto kaj rezignis el la armekomando malhonore, kaj poste oni metis lin en hejmaresto.[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Story of Pakistan:Editorial. "Yahya Khan". 1a de Junio, 2003. Story of Pakistan Foundation. [1] Alirita la 9an de februaro 2018.
  2. Malik, Anas. Political Survival in Pakistan: Beyond Ideology. Routledge. ISBN 9781136904196. [2] Alirita la 9an de februaro 2018.
  3. Humayun, Arif. Connivance by Silence: How the Majority's Failure to Challenge Politically Motivated [Mis]interpretation of the Qur’an Empowered Radicals to Exploit Islam and Propagate Radicalism. Xlibris Corporation. ISBN 9781453595725. [3] Alirita la 9an de februaro 2018.
  4. Waines, David. An Introduction to Islam. Cambridge University Press. ISBN 9780521539067. [4] Alirita la 9an de februaro 2018.
  5. Dogra, Wg Cdr C. Deepak. Pakistan: Caught in the Whirlwind. Lancer Publishers LLC. ISBN 9781940988221. [5] Alirita la 9an de februaro 2018.
  6. Saigol, Rubina (12a de Majo 2010). "Benevolent dictatorships". The Express Tribune. Tribune Express newspapers, Saigol. Tribune Express. [6] Alirita la 9an de februaro 2018.
  7. Shaikh Aziz (25a de Decembro 2011). "A chapter from history: Yahya Khan's quick action". Dawn Newspapers. Dawn Newspapers. [7] Alirita la 9an de februaro 2018.
  8. Shah, Mehtab Ali. The Foreign Policy of Pakistan: Ethnic Impacts on Diplomacy 1971–1994. I.B.Tauris. ISBN 9781860641695. [8] Alirita la 9an de februaro 2018.
  9. Raghavan, Srinath. 1971: The Global History of Creation of the Bangladesh. Harvard University Press. ISBN 9780674731271. [9] Alirita la 9an de februaro 2018.
  10. Press Release. "Zulfikar Ali Bhutto becomes President [1971]". Zulfikar Ali Bhutto becomes President [1971]. [10] Alirita la 9an de februaro 2018.