Zulfikar Ali Bhutto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zulfikar Ali Bhutto
Persona informo
ذُوالفِقار عَلی بُھٹّو
ذوالفقار علي ڀٽو
Naskiĝo 5-an de januaro 1928 (1928-01-05)
en Larkana
Morto 4-an de aprilo 1979 (1979-04-04) (51-jaraĝa)
en Rawalpindi
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Mausoleum of Zulfikar Ali Bhutto vd
Religio islamoŜijaismo vd
Lingvoj urduoangla vd
Ŝtataneco Pakistano • Brita Hindio vd
Alma mater Universitato de Suda KalifornioChrist Church CollegeUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • City Law School • Cathedral and John Connon School • Universitato de KalifornioUniversitato de Oksfordo vd
Partio Pakistana Popola Partio vd
Familio
Dinastio Bhutto family vd
Patro Shah Nawaz Bhutto vd
Edz(in)o Nusrat Bhutto vd
Infanoj Benazir Bhutto • Murtaza Bhutto • Sanam Bhutto • Shahnawaz Bhutto vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zulfikar Ali Bhutto (en urdua: ذُوالفِقار علی بُھٹّو, en sinda: ذوالفقار علي ڀُٽو‎) kun sinda prononco: [zʊlfɪqɑːɾ ɑli bʱʊʈːoː]) (5a de Januaro 1928 – 4a de Aprilo 1979) estis pakistana politikisto kiu servis kiel ĉefministro de Pakistano el 1973 ĝis 1977, kaj antaŭ tio li estis la unua demokratie elektita kaj 4-a Prezidento de Pakistano el 1971 ĝis 1973. Li estis kromnomita de siaj sekvantoj en Pakistano kiel Quaid-i-Awam (urdue: قائد عوام‬‎ Popolestro).[1][2] Li estis ankaŭ la fondinto de la Pakistana Popola Partio (PPP) kaj servis kiel ties proparolanto ĝis sia ekzekuto (pendumita) en 1979. [3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukita ĉe Berkeley kaj Oksfordo, Bhutto trejniĝis kiel advokato ĉe Lincoln's Inn. Li eniris en politikon kiel unu el la membroj de la kabineto de la Prezidento Iskander Mirza, antaŭ oni atribuis al li kelkajn ministeriojn dum la militregado fare de la generalo kaj poste Prezidento Aĝub Ĥan. Nomumita ministro pri Eksterlandaj Aferoj en 1963, Bhutto estis proponanto de la Operaco Ĝibraltaro en Barata Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kio kondukis al la Barat-Pakistana Milito de 1965. Post la Taŝkenta Interkonsento finigis la militon, Bhutto forfalis kun Aĝub kaj estis forpelita el la registaro. Li fondis la PPP en 1967, cele al la ĝenerala balotado de 1970. Kvankam la Avamia Ligo atingis majoritaton de sidlokoj ĝenerale, la PPP atingis majoritaton de sidlokoj en Okcidenta Pakistano; la du partoj estis malkapablaj interkonsenti pri nova konstitucio partikulare pri la afero de la Sespunkta Movado kion multaj en Okcidenta Pakistano vidis kiel vojo al rompo de la lando.[4] Postaj ribeloj kondukis al la disapartigo de Bangladeŝo, kaj al fakto ke Pakistano malvenkis en la Barat-Pakistana Milito de 1971, en kiu Barato apogis Bangladeŝon. Bhutto estis remetita en la prezidenteco en Decembro 1971 kaj oni deklaris urĝecjuran regadon.

Ĉirkaŭ Julio 1972, Bhutto estis rekuperinta 93,000 militkaptitojn kaj 5,000 kvadratajn mejlojn de teritorio konkerita de Barato post subskribi la Interkonsento de Ŝimla.[5][6] Pri eksterlandaj aferoj, li plifortigis ligilojn kun Sovetunio, Ĉinio kaj Saŭdarabio, kaj agnoskis la suverenecon de Bangladeŝo. Pri enlandaj aferoj, dum la regado de Bhutto la parlamento unuanime aprobis novan konstitucion en 1973, post kio li helpis la proponon de Fazal Ilahi por prezidento, kaj li anstataŭe li enposteniĝis por la nova posteno de ĉefministro. Li ankaŭ ludis ŝlosilan rolon en la iniciato de la atombomba programo. Lia ekonomia programo estis bazita sur la ŝtatigo de multo el la Pakistanaj industrioj, kaj etendon de la Bonfarta Stato per enkonduko de minimuma enspezo kaj profitoj por maljunuloj.[7] Aldone Bhutto lanĉis la procezon de industria rekonstruo per establado de la ferforĝejoj Pakistan Steel Mills kaj de la haveno Port Qasim. Bhutto dissolvis la Baluĉian Asembleon post la malkovro de armiloj el Irako destinitaj al ribeluloj.[8][9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jalal, Ayesha (16a de Septembro 2014), The Struggle for Pakistan: A Muslim Homeland and Global Politics, Harvard University Press, pp. 181–, ISBN 978-0-674-74499-8 [1] Alirita la 9an de februaro 2018.
  2. Ahmed, Akbar S. (1997). Jinnah, Pakistan and Islamic Identity: The Search for Saladin. Psychology Press. p. 207. ISBN 9780415149662. [2] Alirita la 9an de februaro 2018.
  3. Pakistan Peoples Party (2011). "Pakistan Peoples Party (PPP)". PPP. PPP medial Cell. Arkivita el la originalo la 2Oan de oktobro 2013. [3] Alirita la 9an de februaro 2018.
  4. [4] Alirita la 9an de februaro 2018.
  5. Sharmila Farooqi, Member of PAS (2011). "ZA Bhutto – architect of a new Pakistan". Sharmila Farooqi, member of Sindh Provincial Assembly of Pakistan. Sharmila Faruqui. [5] Alirita la 9an de februaro 2018. "Muhammad Ali Jinnah was the maker of Pakistan, Zulfikar Ali Bhutto was the architect of Pakistan."
  6. "Deposed Pakistani PM is executed". BBC On This Day. British Broadcasting Corporation. 4a de Aprilo 1979. [6] Alirita la 9an de februaro 2018. "sentenced to death for the murder of a political opponent"
  7. [7] Alirita la 9an de februaro 2018.
  8. [ http://www.globalsecurity.org/military/world/war/balochistan-1973.htm] Alirita la 9an de februaro 2018.
  9. "Pakistan Nuclear Weapons". Global Security.org. [8] Alirita la 9an de februaro 2018.