James E. Webb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James E. Webb
Persona informo
James Edwin Webb
Naskiĝo 7-an de oktobro 1906 (1906-10-07)
en Tally Ho Township, Kantono Granville
Morto 27-an de marto 1992 (1992-03-27) (85-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel HillUniversitato George Washington vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro John Frederick Webb vd
Profesio
Okupo Marine officer • politikistoadvokato • military aviator vd
Aktiva en VaŝingtonoNov-Jorko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Edwin WEBB (naskiĝis la  7-an de oktobro 1906(nun 1906-10-07) en Stem, Norda Karolino, mortis la 27-an de marto 1992 en Vaŝingtono) estis la dua NASA-ĉefadministranto, de la 14-a de februaro 1961 ĝis la 7-a de oktobro 1968. Dum la unuaj dudek kvin jaroj de lia profesia vivo, li karieris kiel demokratulo en la superaj ŝtupoj de la usona publika administrado. Li estis elektita en 1961 de Lyndon B. Johnson por okupi la postenon de administranto de la kosma agentejo fondita nelonge antaŭe kaj kiu devis alfronti la defiojn de la kosmokonkurso. Li ludis esencan rolon en la sukceso de la Projekto Apollo danke al siaj organizaj talentoj kaj sia scio pri la administra kaj politika laboroj. Li demisiis en 1968 iom antaŭ la unua pilotata flugo de la Apollo-programo. Li forlasis sian postenon kiam prezidanto Lyndon Johnson, al kiu li estis proksimulo, sciigis ke li ne balote reprezentiĝos.

La Kosmoteleskopo James Webb (aŭ JWST), lanĉita la 25-an de decembro 2021 de NASA, la Eŭropa Kosma Agentejo kaj la Kanada Kosma Agentejo sur la lanĉilo Ariane 5, estas nomita omaĝe al lia persono.