Jan Hulsker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jan Hulsker
JanHulsker1972.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1907 (1907-10-02)
en Hago
Morto 2-an de novembro 2002 (2002-11-02) (95-jara)
en Vankuvero
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Okupo
Okupo verkisto • arthistoriisto • historiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jan HULSKER (2a de oktobro 1907, Hago – 9a de novembro 2002, Vankuvero) estis nederlanda arthistoriisto specializita en laboro pri Vincent van Gogh. Li studis nederlandan literaturon en Leiden kaj doktoriĝis per disertacio pri la aŭtoro Aart van der Leeuw. En 1953, li estis nomumita en la Ministerio de Kulturo, por distraj servoj en Maatschappelijk, zorge de la arta departemento. En 1959, li iĝis ĝenerala direktoro zorge de ĝenerala kulturo ("directeur-generaal voor culturele zaken"). La establado de la Fondaĵo Vincent van Gogh kaj de la Muzeo Van Gogh en Amsterdamo estis inter liaj plej gravaj taskoj.

Ekde la 1950-aj jaroj, Hulsker kontribuis al la esplorado pri van Gogh, koncentrite en la datado de la korespondado de van Gogh. En 1973, la plej grava studo de Hulsker estis publikigita, nome Van Gogh door Van Gogh, kiu ne estis tradukita el la nederlanda.

Li estas la aŭtoro de agnoskita katalogo de la verkaro de van Gogh,[1] publikigita en 1978, reviziita en 1989 kaj denove en 1996. Liaj katalogciferoj estas antaŭataj de 'JH': tiel JH1731 referencas al la olepentraĵo de 1889 nome Stela nokto (nome antaŭe katalogita de Jacob Baart de la Faille kiel F612).

En la 1980-aj jaroj, Hulsker lasis Nederlandon kaj setliĝis en Vankuvero, Brita Kolumbio, Kanado, kie li mortis en 2002.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hulsker, Jan. Wie was Vincent van Gogh, Den Haag, 1958
  • Hulsker, Jan. Van Gogh door Van Gogh, Amsterdam, 1973
  • Hulsker, Jan. Van Gogh en zijn weg, Het Complete Werk, 1978
  • Hulsker, Jan. Vincent van Gogh, een leven in brieven, Amsterdam, 1980, in 2015 kwam de 15e druk uit
  • Hulsker, Jan. Lotgenoten: het leven van Vincent en Theo van Gogh, Weesp, 1985
  • Hulsker, Jan. Van Gogh in close-up, 1993
  • Hulsker, Jan. The new complete Van Gogh, 1996
  • Hulsker, Jan. Vincent and Theo van Gogh; A dual biography. Ann Arbor: Fuller Publications, 1990. ISBN 0-940537-05-2
  • Hulsker, Jan. The Complete Van Gogh. Oxford: Phaidon, 1980. ISBN 0-7148-2028-8.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brooks, D. "Catalogues Raisonnés". The Vincent van Gogh Gallery, de Van Gogh Museum, Amsterdam. David Brooks (mem-publikigita). Alirita la 12an de majo 2020.