Jan Kryst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Kryst
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1922 (1922-04-06)
en Modlin
Morto 22-an de majo 1943 (1943-05-22) (21-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Wola Cemetery
Memorigilo Jan Kryst
vdr

Jan Kryst pseŭdonomo Alan (naskiĝis la 6-an de aprilo 1922 en Modlin (nun setlejo en Nowy Dwór Mazowiecki), mortis la 22-an de majo 1943 en Varsovio) – soldato de Pola Enlanda Armeo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Franciszek (ŝoforo, aktivulo de Pola Partio Socialista kaj soldato de la Enlanda Armeo). Edukiĝis en Varsovio. Frekventis al mekanika gimnazio de la 1-a grado, kiun finis kelke da monatoj antaŭ eksplodo de la dua mondmilito. Akiris arĝentan pafistan insignon en la pafista sekcio de Militara Pretigo, ankaŭ apartenis al la Asocio de Pola Skoltismo. Septembre 1939 partoprenis volontule en la defendo de Varsovio sur la unua linio de barikadoj; dum la germana okupado laboris kiel seruristo en privata firmao.

Li estis soldato de la Enlanda Armeo, en la Areo Wola de Varsovia Ĉirkaŭejo. Malsanis je tuberkulozo; ekkonante diagnozon, kiu aŭguris al li baldaŭan morton, turnis sin printempe 1943 al la komandejo pri ebleco partopreni revenĝan agadon pro amasaj pafmortigoj, senkonsidere de la risko. La Komandantaro de Kedyw akceptis lian peton, indikante al li la taskon de soleca atako al la varsovia restoracio "Adria" ĉe la str. Moniuszki 10, ofte frekventata de germanoj. La 22-an de majo 1943 Kryst, konsciante, ke la ŝanco por travivi estas minimuma, pafmortigis en "Adria" tri oficirojn de gestapo (laŭ la donitaĵoj de Enlanda Armeo, en la germana raporto kiel viktimojn oni menciis du civilajn oficistojn kaj kaporalon) kaj verŝajne vundis du aliajn. Li mem mortfalis dum retiriĝado sub la gardo de du kunuloj. Lia korpo, ŝtelita de kadavrejo ĉe la str. Oczki, estis metita en sennoman tombon sur la Wola-Tombejo.

Lia volontula faro gajnis grandan renomon. Postmorte estis distingita per Batal-Kruco. Septembre 1943 kadre de eta sabotado la membroj de organizaĵo "Wawer" fiksis sur la str. Rogowska en Varsovio tabuletojn kun la surskribo "la strato de Jan Kryst".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Kunert, Słownik biograficzny konspiracji warszawskiej 1939-1944 (Biografia vortaro de varsovia konspiro 1939-1944), unua volumo, Instytut Wydawniczy PAX, Varsovio 1987.