Japana kinematografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Japana kino)

Japana kinematografio (日本映画 [nihon ejga]) estas suma markigo por filmoj filmitaj sur teritorio de Japanio. Oni ankaŭ nomas japanan kinematografion 邦画 [hōga], kies malvorto estas 洋画 [jōga] kiu signifas eksterjapanajn kinojn.

Japana kinematografio aĝas pli ol cent jarojn, per interalie Kurosawa Akira, Animeoj kaj teruraj produkciaĵoj, stampas apartan kaj gravan influon al la tuttera kinokulturo. Kune kun la sud-koreia kino, ĝi kontribuis konigi la orient-azian kulturon al amasoj da fanatikuloj.

En 2000, ekzistis en Japanio 2 524 kinaj ekranoj (t.e. po 50 000 loĝantoj por unu ekrano) kaj la averaĝa prezo estis 1.226 enoj. 270 filmoj aperis en Japanio en 2000. En 2001, 163,3 milionoj da japanoj iris kinejen.

Antaŭ la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Japana kino (映画; eiga) komenciĝis en junio 1899 sub la formo de dokumenteto nomita Geisha No Teodori (芸者の手踊り) kiu ne montris aktoron. La unuan japanan etan studion oni fondis en Tokio en 1904, sed la industrio vere komenciĝis nur en 1912, kiam oni fondis studion Nikkatsu.

La unua aktoro en filmo - Takagi Tokuko Nagai - montriĝis inter 1911 kaj 1914 en filmaro produkciita de la usona firmao Thanhouser Company.

En plejmultaj kinejoj, rakontistoj estis dungitaj por samtempe komenti la spektaklon kies sono estis nur muzika. En Japanio, tiujn istojn oni nomas Benshi.

Malfeliĉe, pro interalie la 1923-an tertremo de la Kanto-regiono, la aliancana bombado dum la Dua Mondmilito kaj la intensa humideco, kiu difektis la filmorulojn, multaj el la tiutempaj filmoj estis pereigitaj. Oni tamen citos la reĝisoron Mizoguchi Kenji, kies verko estas ankoraŭ hodiaŭ tre fama.

Dum en Holivudo, la mutaj filmoj rapide malaperis en la 1930-oj, ili estis ankoraŭ tre kutimaj en Japanio. La unuaj voĉaj filmoj de Mizoguchi inkludas Gion no shimai (La fratinoj de Gion) kaj Naniwa erejî en 1936, 残菊物語; Zangiku monogatari.

Mizoguchi, kiel Ito DaisukeUchida Tomu, estis instiganto kaj kreisto de maldekstremaj partianaj filmoj (keikō-eiga). Tamen, pro la streĉita politika klimato kaj la kreskanta militismo, kiu regis tiun periodon, tiaj filmoj estis iompostiome cenzuritaj. ii like pie

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Ekde la renesanco de la postmilita japana kinematografio, konturiĝis la ĉefaj ĝenroj, kiuj daŭre estas la distingo de tia kinoformo. Jen listo:

Animeo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Animeo#Animaciaj_filmoj.

En 2005 oni malkovris la plej malnovajn animeojn, alidire japanaj desegnitaj filmoj, kiuj estis faritaj en 1907, kiam oni eksciis pri la okcidentaj metodoj por fari desegnitajn filmojn. Sed la animeoj vere naskiĝis nur post la Dua Mondmilito, kiam vigle burĝonis japana kulturo. Tiam ĝi apartiĝis de la okcidenta influo kaj eltrovis sian propran stilon, ido de la mangaoj, ege popularaj en Japanio. Plejparto el la animeoj estas adaptoj de mangaoj, ofte kun daurigoj en longaj serioj same kiel la originaj paperaj rakontoj.

Animeaj filmoj estas eĉ konsiderataj pli ol nura filmoĝenro en Japanio. La desegnitaj filmoj estas paralela filmoformo, kiu ankaŭ entenas tre malsamajn ĝenrojn samkiel la "normalaj" filmoj: sciencfikcio, pornografia hentajo, romantikeco, detektivtemo, teruro, ktp...

Jidaigeki[redakti | redakti fonton]

Iu povus diri ke la Jidaigeki (prononco: ĝidajgeki), aŭ samurajaj filmoj, estas iel la historiaj filmoj de la japana kina industrio. Plejparto el la rakonto tempe situas en la Edoa periodo (江戸時代, Edo-jidai), inter 1600 kaj 1868. Tiuj filmoj entenas kvantojn da konvencioj pri ŝminkado, lingvo, estetiko kaj scenaro. Ankaŭ aŭdeblas la nomo Chambara por tiaj filmoj, kiu signifas sabra batalo.

Tiuj filmoj estis unue popularigitaj de Mizoguchi Kenji kaj Kurosawa Akira kaj precipe famis en la 1960-oj kaj la 1970-oj, kvankam Kurosawa kreis tiajn filmojn ĝis sia morto (1998). Kurosawa, trafe, donacis al la ĉambara siajn plej rimarkindajn epopeojn: komence, Rashōmon (羅生門) en 1950, estis meditinda kaj impresa verko, kies scenaro fariĝis eĉ psikologia teorio: la raŝomona efiko! Shichinin no samurai en 1954, estas sendube sia plej konata stampanta verko. Inter multaj aliaj (vidu lian filmografion), oni transskribas la strangeman Ran (乱) en 1985 kaj la ĉeffilmo, kiu disvolviĝis parte post sia morto: Ame Agaru (雨あがる) en 1999, kiun reĝisoris Koizumi Takashi montras mirindan kvaliton de matureco.

Inagaki Hiroshi, siaparte, reĝisoris en la 1950-oj kinan adapton de unu el la plej famaj japanaj historiaj rakontoj: Musashi Miyamoto, kies origina libro estis skribita far Yoshikawa Eiji. La filmrezulto estas trilogio, pro la escepta longeco de la fikciaĵo. Shurayukihime (1973, 修羅雪姬) influis kvantojn da reĝisoroj, interalie Quentin Tarantino, kiu uzis tre similan rakonton por sia Kill Bill. Kozure Ōkami (子連れ狼) estas bone konata filmserio kiu aperadis de 1972 al 1974. La trilogio Goyōkiba (1972-1974) ankaŭ estas nepre notinda.

Reintensiĝo aperis freŝdate per la nuntempe unuranga reĝisoro Kitano Takeshi. Li renovigis la faman maljunan serion Zatōichi (座頭市), kiu suksesegis en Japanio en 1967, per la samnoma filmo kiu rakontas la vivon de blinda kvankam sperta samurajo. La emociplena filmo Mibu gishi den (壬生義士伝) aperis en 2003 kaj akiris grandan sukceson. En 2002, Tasogare Seibei de Yoji Yamada preskaŭ gajnis oskaron, pruvo de la bonfarto de Jidaigeki ne nur en Japanio sed ankaŭ en Usono.

George Lucas inspiriĝis per la sono produktita de tiu japana vortkuniĝo: Jidaigeki, por krei la vorton Jedi ĉieesta en sia fikcia universo Star Wars.

J-hororo[redakti | redakti fonton]

J-hororo (aŭ Japana hororo) celas la japanan kontribuaĵon al hororo fikcio en populara kulturo. Dum la modernaj usonaj hororaj filmoj emas baziĝi sur optikaj efektoj kaj aroj de sub-ĝenroj kiel tranĉostrekuloj (Slasher), Demonojeksterteruloj, japandevena hororo apartiĝas per pli viscera timo kaj tendancas uzi la psikologian timfaktoron kiel ĉefan filmingrediencon. Bazante laŭ la jena gvidmotivo: violentsugesto estas multe pli terura ol la violento mem!, la rakontoj ofte inkludas timigajn kreitaĵojn de la japana mitologio kiel yōkai (demonoj, spiritoj), fantomoj, bruaj fantomoj (poltergeist) kaj klasikaj temoj kiel desorĉo, ŝamanismo kaj demonhavo.

La japanaj teruraj filmoj pli kaj pli disvastiĝas eksterlanden kaj impresas pro ilia kvaliteco. La plej famaj el ili estas cetere nun aŭtomate refaritaj en holivudo laŭ usona vidpunkto (Ringu naskis The Ring, Ju-On naskis The Grudge kaj Honogurai mizu no soko kara fariĝis la angla Dark Water.

Aperdato Filmnomoj Reĝisoroj
1953 Ugetsu Monogatari (雨月物語) Mizoguchi Kenji
1988 Ring (リング) Tsukamoto Shinya
1999 Ōdishon (オーディション) Miike Takashi
2003 Chakushin Ari (着信アリ) Miike Takashi
2004 Three Extremes (三更2) Miike Takashi (Parto: Box)
1997 Kyua (キュア) Kurosawa Kiyoshi
2001 Kairo Kurosawa Kiyoshi
1998 Ringu (リング) Nakata Hideo
2002 Honogurai mizu no soko kara (仄暗い水の底から) Nakata Hideo
1980-oj Za Ginipiggu
2004 Kansen (感染) Ochiai Masayuki
2000 Ju-On (呪怨) Shimizu Takashi
2004 Marebito Shimizu Takashi
1965 Kaidan (怪談) Kobayashi Masaki
2004 Yogen (予言) Norio Tsuruta
1999 Shikoku

Aliĝenre, mencienda estas Battle Royale (バトル・ロワイアル) kaj multaj aliaj kulthororaj filmoj.

Kaiĝū eiga[redakti | redakti fonton]

Kaijū (怪獣) - esperante prononcebla Kajĝu - estas japana termino kiu signifas "misteran sovaĝbeston", sed ĝi ankaŭ tradukeblas simple kiel "monstro".

Rilataj nomoj inkludas Kaijū eiga (怪獣映画), filmo kies ĉefa rolanto estas la kaijū; Kaijin iaj homoidaj monstroj; kaj daikaijū (大怪獣), kiu aparte signifas monstron en pli larĝa senco.

La plej populara monstro en japanio estas nekontesteble Godzilo (Goĝira ゴジラ), kiu, post la unua filmo, kiu ĝin montris en 1954, stelumis en aroj da filmoj, kiuj ŝajnas daŭre obliĝi. La furoro pri godzilo eĉ transiris la pacifikan oceanon en 1998 okaze de la usona apero de Godzilla. La firmao, kiu lanĉis la unuan filmon Tōhō Kabushiki-gaisha ankaŭ kreis multajn monstrotemajn filmojn kiel Mothra (モスラ), King Ghidorah (キングギドラ), Mechagodzilla (メカゴジラ, 1974), Radan (ラドン, 1956). La signifo de la firma nomo estas "orienta trezoro" kaj taŭge spegulas la japankulturan riĉecon pri monstroj kaj infanvoruloj.

Kvankam Kaijūkaijin estis kutime inventita laŭ ekzistantaj bestoj, insektojmitologiaj kreitaĵoj, ekzistas aliaj ekzemploj pli esoteraj kiel en la televidaj serioj Super SentaiKamen Rider.

Pinku eiga[redakti | redakti fonton]

Pinku eiga (ピンク映画, Roza kino) estas specife japana ĝenro signante mildajn pornografiajn filmojn kiu ekfloris en la ek-60-oj kaj ankoraŭ nun regule aperas. Tiun apartan nomon eltrovis la ĵurnalisto Murai Minoru. Ne konfuzu ilin kun veraj pornografifilmoj aŭ ne-japanaj erotikfilmoj.

Kelkaj subĝenroj produktitaj de la studioj Nikkatsu inkludas la t.n. romantikan pornografion (Roman porno) kun famaj reĝisoroj, kaj aliaj seksperfortotemaj violentegaj filmaroj, kiuj furoris en la 1970-oj (Violenta rozkino). Toei ankaŭ aperigis multajn rozajn filmojn, sed ĝia erotiko ofte resumis je nudaktoraj scenoj en agaj filmoj, kun neneigebla arta senco. Sasori estas unu el Toei-a produkcio, reĝisorita Ito Shunya kaj rolanta Kaji Meiko, aktorino kiu antaŭe ludis ĉe la studioj Nikkatsu. Sed post forlaso de ambaŭ tiuj filmistoj, la rozfilmoj de Toei pli emfazis malmildan kaj violentan sekson.

Dum multaj reĝisoroj uzis la rozajn filmojn kiel nedaŭran enspezilon, aliaj fakiĝis en tiu ĝenro.

Reĝisoroj[redakti | redakti fonton]

Aktorinoj[redakti | redakti fonton]

Yakuza eiga[redakti | redakti fonton]

Yakuza eiga estas populara japana filmĝenro, kiu temas pri japanaj mafioj (la tiel nomataj Yakuzaj).

Tamen, kiam la ĝenro ekaperis, ĉirkaŭ la 1960oj, oni prefere nomis ĝin Ninkyo eiga (t.e. kavalirecaj filmoj). Plejparton produktis la studioj Toei. La kimonvestita mafia heroo (tipe rolata de la stoika Takakura Ken) estis kutime prifilmita kiel honorinda eksterleĝulo disigita de la opono inter giri (devo) kaj ninjo (memaj impulsoj).

En 1970, nova speco de mafiaj filmoj naskiĝis: la jitsuroku eiga (filmoj rakontitaj laŭ veraj faktoj). Multoj el la jitsuroku eiga estas ja ligitaj kun realeco kaj la filmoj alprenis dokumentemajn stilojn. La ĝenro estis unue pulsigita de la dispistanta verko de Fukasaku Kinji: Jingi Naki Tatakai (仁義なき戦い). Tiu epopea filmo (kiu daŭros en kvar pliaj filmoj) montris la mafiulojn neniel kiel fidelaj heredantoj de la samuraja kodo, sed kiel perfidaj kaj malkompataj fiknaboj. La filmo stelumigas Sugawara Bunta, ofte konsiderita kiel la malulo de Takakura Ken, kiel fanfarona eksa militisto kiu potenciĝas en la subgrundaj stratoj de la bombita Hiroŝimo.

Ekde la 1990-oj la japanaj mafitemaj filmoj malsukcesiĝis kaj estas nun nur viglaj subformo de rekta videkaseda apero. Ni tamen notu la rimarkeblajn esceptojn de la filmoj de Kitano Takeshi kies sukceso viglas tutmonde.

Japana Nova Ondo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Japana Nova Ondo.

La Japana Nova Ondo (japane ヌーベルバーグ Nūberu bāgu) estas grupo de malstreĉitaj japanaj filmofarantoj el la malfruaj 1950-aj jaroj al la 1970-aj jaroj. Kvankam ili ne konsistigas koheran movadon, ĉi tiuj artistoj dividis malakcepton de tradicioj kaj konvencioj de klasika japana kino favore al pli malfacilaj verkoj, ambaŭ teme kaj formale. Venantaj al la fronto en tempo de nacia socia ŝanĝiĝo kaj agitado, la filmoj faritaj en ĉi tiu ondo traktis tabuajn temojn, inkluzive seksan perforton, radikalismon, junulan kulturon kaj deliktecon, kontraŭkorean diskriminacion, kaj la sekvojn de la Dua Mondmilito.

Reĝisoroj[redakti | redakti fonton]

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Kino-kompanioj[redakti | redakti fonton]

Eksterjapana kino[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]