Jaroslav Kvapil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jaroslav Kvapil
Subskribo de Jaroslav Kvapil (1932)

Jaroslav KVAPIL (naskiĝis la 25-an de septembro 1868 en Chudenice u Klatov; mortis la 10-an de januaro 1950 en Praha) estis ĉeĥa reĝisoro, dramaturgo kaj verkisto. Lia plej fama verko estas libreto Najado (Rusalka) por la opero de Antonín Dvořák.

Li komencis studi medicinon, transiris al filologio, post studado laboris kiel ĵurnalisto kaj dramaturgo. Ekde 1900 li estis reĝisoro kaj dramaturgo de Nacia Teatro en Prago, ekde 1912 li direktoris la aktoran parton de Nacia Teatro (ne operon, nek baleton). La proponon (1909) reĝisori en la Metropolita Operejo en Nov-Jorko li rifuzis. En 1917 li formulis deklaron de ĉeĥaj verkistoj pri la rajto de la ĉeĥa nacio je memstareco. Post 1918 li laboris en ministerio de la nacia klereco kaj reĝisoris en la teatrejo de Vihohrady. Dum la okupacio li partoprenis la rezistan movadon kaj estis enkarcerigita.

Li vekis versojn kaj dramojn. Liaj dramoj ne estis tre sukcesaj krom la fabela dramo Princezna Pampeliška (Reĝidino Leontodo) kaj fabela libreto Rusalka (Najado).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Padající hvězdy (Falantaj steloj, 1889)
  • Relikvie (Relikvo, 1890)
  • Básníkův deník (Taglibro de poeto, 1890)
  • Růžový keř (Roza arbusto,1890)
  • Nad zříceninou Karlova mostu (Super la ruino de Karola ponto, 1890)
  • Tichá láska (Silenta amo, 1891)
  • Liber aureus (1894)
  • Oddanost (Sindona fideleco, 1896)
  • Trosky chrámu (Templo-ruinoj, 1899)
  • Andante (1904)
  • Na sklonku října (Fine de oktobro, 1928)
  • Proti srtsti (Kuspe, 1946)

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Přítmí (Duonlume, 1895)
  • Memento (1896)
  • Bludička (Vaglumo, 1896)
  • Princezna Pampeliška (Reĝidino Leontodo, 1897)
  • Rusalka (Najado, 1901)
  • Oblaka (Nubaro, 1903)
  • Sirotek (Orfo, 1906)
  • Osiřelo dítě (Infano orfiĝis, 1948)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • O projevu českých spisovatelů z května 1917 (Pri parolado de ĉeĥaj verkistoj en majo 1917; 1924)
  • Nad rakví Aloise Jiráska (Super la ĉerko de Alois Jirásek, 1930)
  • O čem vím (Pri kio mi scias, 1932)
  • Památce Jaroslava Vrchlického (Memore pri Jaroslav Vrchlický, 1937)


En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]