Jean de La Bruyère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean de La Bruyère
Persona informo
Jean de La Bruyère
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1645 (1645-08-16)
en Parizo
Morto 10-an de majo 1696 (1696-05-10) (50-jaraĝa)
en Versailles
Mortis per apoplexy vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Malnova Universitato de Orléans • Universitato de Orleano vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo eseisto • tradukistofrancaj moralistoj • aforisto • advokatoverkisto vd
Verkado
Verkoj Les Caractères vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean de La Bruyère (baptita la 17-an de aŭgusto 1645 en Parizo, mortinta la 10-an de majo 1696 en Versailles) estis franca verkisto kaj juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bruyère studis jursciencon sed baldaŭ post sia advokatiĝo li enuiĝis per tio kaj aĉetis por si la postenon de trezoristo de la distrikto imposta de Caen. Tio permesis al li havi sendependan vivon en Parizo kaj krome plenan sindediĉon je sciencoj. En 1684 li vokitis - danke al la perado de Jacques Bossuet instrui historion al la posta Duko de Bourbon (el la dinastio Bourbon-Condé). Ĝismorte La Bruyère restis fidela al tiuj sinjoroj. Tie ĉi - estante grandparte netentebla - li povis rigardi de tre proksime la agojn de la korteguloj. Li priskribis la diversajn homajn karakterojn en sia fama libro: Les Caractères de Théophraste, traduits du grec, avec les caractères ou les mœurs de ce siècle (1688). En la kuro de la sama jaro aperis ankoraŭ du eldonoj, la aliaj ses sekvis ĝis la morto de la aŭtoro. En ili estis aktualighe aldonitaj personoj. Sekve la iama nombro de 420 pritraktaj homoj kreskis ĝis 1120. La plej bonaj eldonoj estis verŝajne faritaj de Servois ene de la kolekto Grands écrivains (Paris 1866–1878) kaj de Chassang (Paris 1876).

Atakoj vanaj kaj verkista kvalito[redakti | redakti fonton]

La Bruyère ofte devis defendi sin kontraŭ la riproĉo esti volinte skribi satirojn kaj ataki unuopulojn dum vivotempo. Jam dum lia vivo ekzistis identigiloj/ŝlosiloj kiuj malkaŝu la aluditajn personojn. Poste ili aŭtomate enkorpigitis al la eldonoj de tiu ĉi verko, ekz. en 1697 kaj 1732 (nova eldono ĉe Ed. Fournier: La comédie de La Bruyère, Paris 1872). La antaŭparolo por lia akademia prezentoparolado (1693) rifutis ĉiujn tiajn imputojn kaj klarigis pri la detala plano de la verka strukturo. La libro tradukitis en multajn lingvojn. Tiun honoron ĝi ja meritas pro la bonkvalito enhava kaj klasika formo kiun eĉ Voltaire ŝatis. Certe de tempo al tempo diafanas troiĝaĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 12, kio legeblas tie ĉi.