Jezuita misio en Ĉinujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Falintaj anĝeloj – pentraĵo de Giuseppe Castiglione, jezuita misiisto en Ĉinujo, 18-a jc.
La Kristosigno IHS sur la ŝildo estas simbolo de la ordeno

Jezuitoj aktivis kiel misiistoj en Azio (Barato, Indonezio, Japanujo, Ĉinujo, Filipinoj Tibeto, Hindoĉinujo) kaj Ameriko, sed ankaŭ en kristana Etiopujo kaj laŭsence de la kontraŭreformacio en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1582 Matteo Ricci vojaĝis al Ĉinujo. Tie li komence ekloĝis en Ĉaoĉing en la provinzo Gŭangdongo, ellernis la ĉinan kaj produktis tie sian „Grandan mapon de la dek mil landoj“. En 1589 li iris al Ŝao-ĉou kaj instruis tie okcidentan matematikon, kian li estis lerninta de sia instruisto Clavius. En 1599 li iris, ĉar Pekino estis fermita por eksterlandanoj, al Nankingo kaj laboris tie pri matematikaj, astronomiaj kaj geografiaj taskoj. En 1601 li iris al Pekino.

Lian laboron daŭrigis Nicolas Trigault. Trigault laboris kiel misiisto kaj pastro en Nankingo, Hangĝoŭo kaj precipe en la ĉefurbo Pekino. En 1614 li estis nomumata prizorgisto de la ordenaj provincoj Japanujo kaj Ĉinujo. Dum la paso de la jaro 1615 Trigault atingis gravajn koncedojn de papo Paŭlo la 5-a. Aparte al la misio en Ĉinujo estis permesita, celebri la tutan liturgion en la landa lingvo (kaj ne plu nepre en la latina). Krom tio la misiistoj en Ĉinujo rajtis adapti sian kostumon je liturgiaj festoj al la landa kostumo. Je la jarŝanĝiĝo de 1617 al 1618 Trigault kunmetis grupon el 22 Jezuitoj. Tiu ĉi grupo ekvojaĝis sub lia estrado meze de aprilo de 1618 ekde Lisbono Ĉinujen. Antaŭ sia forvojaĝo Trigault igis sian ordenestron Claudio Aquaviva separi Ĉiunjon ordenpolitike disde Japanujo kaj establi ĝin kiel memstara ordenprovinzo; kun li kiel prizorgisto. Julion de 1619 ili atingis Makao. Ekde tie ili fondis inter alie la misiejojn de Henano kaj Kaifeng.

Ekde la komenco de la regado de la dinastio Qing multaj Jezuitoj laboris kiel astronomoj, geografoj, pentristoj, arĥitektoj aŭ matematikistoj ĉe la imperiestra kortego. Al la plej konataj apartenas Adam Schall von Bell same kiel lia posteulo Ferdinand Verbiest. Pro la toleredikto de imperiestro Kanĝi el 1692 ili povis realigi senĝene sian misiadon. Laŭ deziro de la imperiestro grupo ĉirkaŭ la jezuito Jean-Baptiste Régis produktis inter 1701 kaj 1709 mapojn, kiuj ampleksis tutan Ĉinujon. En 1720 en Ĉinujo vivis proksimume 300.000 kristanoj.

Baldaŭ tamen okazis konfliktoj kun la Vatikano kaj la ceteraj ordenoj, ĉar la Jezuitoj pledis por la adaptado de la katolikismo al la cirkonstancoj en Ĉinujo. Ekzemple al la kristaniĝintoj oni permesu la konservadon de la eksteraĵaj ritoj de siaj tradiciaj religioj, inter alie la praulo-honorado de la konfuceismo. En 1742/44 Benedikto la 14-a finis tiun ĉi ritodisputon per la finfina malpermeso de la adaptado, per kiu la jezuita misio en Ĉinujo pli kaj pli venis sub la premon de imperiestro Qianlong. Tiu ĉi subpremis la kristanan religion kaj forpelis multajn misiistojn. Nur aparte meritaj "kortegojezuitoj" kiel Giuseppe Castiglione, Jean Denis Attiret, Joseph-Marie Amiot, Ignaz SichelbarthAnton Gogeisl rajtis resti kaj daŭrigi sian laboron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otto, Joseph Albert: Kirche im Wachsen. Vierhundert Jahre Jesuitenmission im Dienste der Weltmission. Freiburg 1940
  • Jean-Pierre Duteil: Le mandat du ciel: le rôle des Jésuites en Chine, de la mort de François-Xavier à la dissolution de la Compagnie de Jésus (1552-1774). Editions Arguments, Parizo 1994, ISBN 2-909109-11-9.
  • Jacques Gernet: Chine et christianisme – Action et réaction. Parizo, Nrf Edition Gallimard, 1982.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]