Johann Ernst Bach la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Ernst Bach la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1722 (1722-01-28)
en Eisenach
Morto 1-an de septembro 1777 (1777-09-01) (55-jaraĝa)
en Eisenach
Tombo Alter Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko • Martin-Luther-Gymnasium Eisenach
Memorigilo Johann Ernst Bach la 2-a
Familio
Patro Johann Bernhard Bach
Infano Johann Georg Bach
Okupo
Okupo orgenistokomponistokapelmajstro
vdr

Johann Ernst Bach (n. 28-an de januaro 1722 en Eisenach; m. 1-an de septembro 1777 samloke) estis germana komponisto el la familio Bach. Li estas filo de Johann Bernhard Bach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bach vizitis la latinlernejon en Eisenach, la Thomas-lernejon en Lepsiko kaj lernis je sia baptopatro kaj onklo Johann Sebastian Bach. Kiel parto de sia studoj ĉe tiu li kopiis 12 konĉertojn de Antonio Vivaldi, kiujn poste Johann Sebastian transskribis por klavarinstrumento. Poste li forlasis la muzikon por sin dediĉi al jurprofesio. En 1742 li estis dungita kiel oficoadvokato en Eisenach, tamen li ankaŭ tiujare alprenis la postenon de orgenisto en Eisenach, anstataŭante sian patron, kaj fariĝis post ties morto en 1749 lia sukcedanto ĉe la Georgo-preĝejo. Ekde 1756 li estis kortega kapelmajstro de duko Ernst August de Saksio-Vajmaro. En 1758 li revenis al Eisenach, kie li ekde 1758 okupiĝis kiel librotenisto pri la enspezoj de la diservoj.

Lia filo Johann Georg Bach sukcedis lin kiel orgenisto ĉe la Georgo-preĝejo en Eisenach.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Page from Sonata per il clavicembalo col violino, 18th century, by Bach

De Bach ekzistas verkoj laŭ sensitiva stilo. Nomendas fantazioj kaj sonatoj por piano kaj por piano kaj violono, orgenkomponaĵoj kaj ekleziaj kantatoj. La „Kolekto de selektaj fabeloj“ laŭ Christian Fürchtegott Gellert validas kiel antaŭaĵo de la romantismaj baladoj de la 19-a jarcento. Lia oratorio „O Seele, deren Sehnen“ restis viva ĝis en la nuntempo.

Voĉkantaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • O Seele, deren Sehnen (Pasiona oratorio), 1764
  • 2 pasionoj, perdiĝintaj

Sakralaj kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Ach Herr, strafe mich nicht
  • Auf und säumt euch nicht, ihr Frommen
  • Der Herr ist nahe bei denen, por la entombigo de duko Ernst August Constantin
  • Die Liebe Gottes ist ausgegossen
  • Ein feste Burg ist unser Gott
  • Herzlich lieb hab ich dich
  • Kein Stündlein geht dahin
  • Kommt herzu, lasset uns frohlocken
  • Mein Odem ist schwach (BWV 222), ankaŭ kiel moteto Unser Wandel ist im Himmel (BWV Anh. 165)
  • Meine Seele erhebet den Herren (1-a)
  • Meine Seele erhebet den Herren (2-a)
  • Meine Seele erhebet den Herrn (3-a)
  • Nach dir, Herr, verlanget mich
  • Sei willkommen, mächtiger Herrscher,
  • Singet dem Herrn ein neues Lied
  • So gehst du nun, mein Jesu, hin
  • Straf mich nicht in deinem Zorn
  • Wenn Donnerwolken über dir sich türmen (Das Vertrauen der Christen auf Gott)
  • Wünschet Jerusalem Glück
  • Wie der Hirsch schreiet, lost
  • Lobe den Herrn, meine Seele, lost
  • Diversaj aliaj perdiĝintaj kantatoj

Aliaj sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meso pri Es woll uns Gott gnädig sein, SATB, bc
  • Aus der Tiefen, moteto, SATB
  • Mein Odem ist schwach, moteto, SATB
  • Unser Wandel ist im Himmel (= bwv Anh. 165), moteto, SATB
  • 11 aliaj, dubindaj atribuadoj

Profanaj kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Gesegneten Auftritt, por la naskiĝdatreveno de duko Frideriko de Saksio-Gotha, 1756, perdiĝinta
  • Wer sagt mir doch, was für Entzücken, perdiĝinta
  • Sammlung auserlesener Fabeln.
  • Lächerliche Mammonshüter (An die Geizigen), 1770

Instrumentaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio en B-maĵoro
  • aliaj perdiĝintaj simfonioj
  • 3 Sonatoj, kbd, vn, parto 1, Eisenach, 1770
  • 3 Sonatoj, kbd, vn, parto 2, Eisenach, 1772
  • Sonato, A, fl, vn, bc

Verkoj por klavarinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]