Johannes Bobrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Johannes BOBROWSKI (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1917 en Tilsit, mortinta la 2-an de septembro 1965 en Berlino) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de fervoja oficisto iĝis en 1930 membro de la Ligo Germana Biblicirkla kaj frekventis la gimnaziojn en Kętrzyn kaj Kenigsbergo ĝis 1937, kiam li pasis la abiturientan ekzamenon. En 1938 li ekstudis arthistorion en Berlino. Li havis kontaktojn al anoj de Konfesanta Eklezio kaj de la rezistado kontraŭnazisma. En 1938 li laboris ĉe Regna Laborservo kaj li soldatis dum la tuta Dua mondmilito, kiam li faris la unuajn verkistajn provojn (en 1941). Inter 1945-49 li estis militkaptito en Sovetio. Li punlaboris en minejoj ĉe la rivero Don kaj ĉe la Meza Volgo kaj frekventis t.n. kontraŭfaŝismajn lernejojn.

Reveno en Germanlandon[redakti | redakti fonton]

En 1949 li revenis Berlinon kaj iĝis en 1950 lektoro en la eldonejo "Altberliner Verlag Lucie Groszer". En 1955 aperis la unuaj poemoj. Li iĝis membro de la orientgermana CDU-partio.

En 1961 oni publikigis lian unuan poeziaĵvolumon titolitan Sarmatische Zeit en ambaŭ germanaj ŝtatoj. Por tio li ricevis en 1962 la Alma-Johanna-Koenig-premion en Vieno kaj la Premion de la Grupo 47. En 1963-65 fariĝis esploroj de la orientgermana kaŝpolico Stasi ene de la operacio "Ahornkreis" kontraŭ Bombrowski kaj lia literatura amika cirko (i.a. Manfred Bieler, B. Djacenko, L. Kusche, P. Huchel) pro iliaj kritikaj pozicioj koncerne la artoprogramo de SED ("Bitterfelder Weg", postuloj de la socialismaj realismo).

En 1964 Bombrowski iĝis membro de PEN-centro "Ost und West". Aperis la romano Levins Mühle. 34 Sätze über meinen Großvater, por kiu li ricevis la Heinrich-Mann-premion de la Germana Akademio de la Artoj kaj la Charles-Veillon-premion en Zuriko.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia fundamenta temo estis la rilato kulposenta de Germanio kontraŭ la najbaraj orienteŭropaj popoloj, kion li el la vidpunkto kristana-humanisma rigardis. Distancigis sin de li la oficiala GDR-kulturpolitiko pro modernaj strukturoj de liaj lirikaĵoj (i. a. Schattenland Ströme 1962, Wetterzeichen 1966) kaj prozaĵoj (i. a. Boehlendorff und Mäusefest 1965, Litauische Claviere 1966), kiuj daŭrigis iel la tradicijon de Klopstock kaj Hölderlin, sed ankaŭ pro liaj kontaktoj al la Grupo 47.

Kune kun tekstoj de E. Arendt kaj P. Huchel la rimaĵoj bobrovski-aj ankaŭ pelmeligis la longjaran kaj ege didaktikan poezikanonon de GDR (Brecht, Becher) kaj malfermis la pordon por novaj evoluoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolf, G.: J. B. Leben u. Werk. Berlin 1967
  • Wolf, G.: Beschreibung eines Zimmers. Berlin 1971
  • Grützmacher, C.: Das Werk von J. B. Eine Bibl. München 1974
  • Leistner, B.: J. B. Berlin 1982; Haufe, E.: B-Chronik. Würzburg 1994.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]