Johano Eudes
Sankta | ||
Sankta Johano Eudes | ||
---|---|---|
franca Pastro, Fondinto kaj Sanktulo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 14-an de novembro 1601 en Ri, Orne, Francio | |
Morto | la 19-an de aŭgusto 1680 en Caen, Calvados, Francio | |
Tombo | Séminaire des Eudistes de Caen (en) Église Notre-Dame-de-la-Gloriette (en) vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Kaeno vd | |
Familio | ||
Gefratoj | François Eudes de Mézeray (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto (1625–) vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romkatolika eklezio | |
Beatigo | 25-a de aprilo 1908 de Pio la 10-a | |
Kanonizo | 31-a de majo 1925 de Pio la 11-a | |
Festotago | 19-a de aŭgusto | |
Atributoj | Koro kaj krucifikso | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Johano Eudes (france: Jean Eudes) (naskiĝis la 14-an de novembro 1601 en Ri, mortis la 19-an de aŭgusto 1680 en Caen) estis franca oratoria pastro, fondinto de religia instituto dediĉita al instruo de katolikaj pastroj. Organizinte plurajn seminariojn en sia hejma Normandio, li estis unuaranga aktoro de "École française de spiritualité" (Franca skolo de spiritualeco). Li laboris por la disvastigado de la pieco rilate al la sankta koro de Jesuo kaj al la senmakula koro de Maria. Kanonizita de Pio la 11-a en 1925, li estas festata la 19-an de aŭgusto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis frato de la franca historiisto François Eudes de Nézeray. Je la aĝo de dek kvar jaroj li faris promeson pri ĉasteco. Post brilaj studoj ĉe la jezuitoj en Caen, li frokuliĝis la 25-an de marto 1623. Liaj majstroj kaj modeloj en la spirita vivo estis la ordenanoj de Pierre de Bérulle kaj de ĉe Condren (dep. Aisne). Li estis ordinita pastro la 20-an de decembro 1625 kaj komencis sian pastran vivon per heroaj laboroj por la viktimoj de la pesto, kiu tiam teroris la homojn. Kiel misionisto li vere iĝis fama. Ekde la tempo de sankta Vincento Ferrer, Francio eble ne vidis pli grandan. En 1641 li fondis la Fration de Nia Sinjorino de Bonfaro de la Rifuĝo, por provizi rifuĝon por fifamaj virinoj kiuj deziris penti. La societo estis aprobita de Aleksandro la 7-a la 2-an de januaro 1666. Post la aprobo de kardinalo de Richelieu kaj multaj aliaj Eudes retiriĝis de sia oratorio por fondi la Societon de Jesuo kaj Mario por la edukado de pastroj kaj misiitoj. Tiu kongregacio estis fondita en Caen la 25-an de marto 1643 kaj estis konsiderita kiel tre grava kaj urĝa afero.
Patro Eudes, dum lia longa vivo, predikis ne malpli ol dum cent dek misioj, trifoje en Parizo, unufoje en Versailles, unufoje en Saint-Germain-en-Laye kaj krome en diversaj partoj de Francio. Normandio estis la ĉefa scenejo de lia apostola laboro. En 1674 li ricevis de Klemento la 10-a ses buleojn de indulgencaj permesoj por la institutoj de la Sankta Koro, kiuj jam estis starigitaj aŭ estis starigotaj en la seminarioj. Li ankaŭ fondis la Societon de la Koro de la plej mirinda Dipatrino - kiu similis al la triaj ordenoj de la franciskanoj kaj dominikanoj.
Patro Eudes dediĉis la kapelojn de la seminarioj en Caen kaj Coutances al la sanktaj koroj de Jesuo kaj ties patrino. La festo de la sankta koro de Mario estis unue festita en 1648, kaj tiu de la sankta koro de Jesuo en 1672. Festotagaj mestekstoj kaj propraj breviertekstoj por ili verkiĝis fare de Eudes. Li tiel havis la honoron antaŭiri la beatan Margaret Mary en la establo de la adorado de la sankaj koroj. Ĉefpontifiko Leono la 13-a eĉ donis al li la titolon de iniciatoro de la liturgia kulto de la sankta koroj.[1]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografio laŭ Le Brun, C. (1909): "Blessed Jean Eudes." Ĉe: The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company (tie ĉi interrete)