Johnson Toribiong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johnson Toribiong
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1946 (1946-07-22) (77-jaraĝa)
en Airai
Ŝtataneco Palaŭo
Alma mater University of Washington School of Law
Okupo
Okupo diplomatojuristopolitikistoadvokato
vdr
Prezidento Toribiong kaj lia edzino, Valeria Toribiong (ambaŭ centre), ĉe sia inaŭguro la 15an de januaro 2009

Johnson Toribiong (naskiĝinta la 22-an de julio 1946) estas Palaŭa advokato kaj politikisto. Toribiong iĝis prezidanto de Palaŭo post sia venko en la prezidanta balotado de novembro 2008. La balotantaro malakceptis lin en la prezidanta balotado de novembro 2012 kaj li elposteniĝis la 17-an de januaro 2013.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis juron (1972 kaj 1973) en Jura Altlernejo de la Universitato de Vaŝingtonio.[2]

Li estis ambasadoro de Palaŭo ĉe Respubliko Ĉinio (Tajvano) de 2001 ĝis 2008.

En 1992 lia rivalo Kuniwo Nakamura venkis en la dua balotado kaj Toribiong ankoraŭ ne prezidentiĝis.[3]

Prezidento[redakti | redakti fonton]

Toribiong en 2008 ricevis 1 629 voĉdonojn kontraŭ 1 499 de Chin.

Toribiong ĵuris (enposteniĝis) kiel prezidanto de Palaŭo la 15-an de januaro 2009.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The voters of Palau reject incumbent President", Radio Australia, 2012-11-08. Kontrolita 2012-11-15.
  2. "Alumni in the News". Kontrolita 2008-11-07.
  3. Hassall, Graham; Saunders, Cheryl (2002), Asia-Pacific constitutional systems, Cambridge University Press, p. 93, (ISBN 978-0-521-59129-4) 
  4. "Secretary Salazar Meets with Palau President Toribiong March 12, 2009", United States Department of the Interior, 2009-03-12. Kontrolita 2009-04-21. Arkivigite je 2009-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-10. Alirita 2015-05-27.