Josef Gočár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Josef Gočár

ĉeĥa arĥitekto
Naskiĝo 13-a de marto 1880
en Semín apud Přelouč Ĉeĥio
Morto 10-an de septembro 1945
en Jičín, Ĉeĥio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Legiobanka Prago en rondokubisma stilo

Josef GOČÁR estis ĉeĥa arkitekto, unu la fondintoj de moderna arkitekturo en Ĉeĥoslovakio.

Stiloj: kubismo, funkciismo

Ĉefverkoj:
Domo sub Nigra Dipatrino en Prago,
Baneja domo en Lázně Bohdaneč,
Gimnazio en Hradec Králové,
preĝejo de Sankta Venceslao en Prago - Vršovice.
Alte aprezata estas lia partopreno je urboplanado de kelkaj urboj, aparte de Hradec Králové.


Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Josef Gočár naskiĝis en la jaro 1880 en vilaĝo Semín, regiono Pardubice en familio de bierejmastro. En la jaro 1891 lia familio translokiĝis al Lázně Bohdaneč. De la jaro 1892 li studis en malsupra reallernejo en Pardubice, poste de la jaro 1902 en Arta-industria Altlernejo en Prago v Praze, komence eksterordinare en ateliero de Jan Kotěra kaj poste kiel ordinara studento de lia speciala lernejo.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Frua etapo[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1905 Gočár komencis per unuaj projektoj de sgrafitaj domoj en Hradec Králové. Post finiĝo de studado li laboris en ateliero de Jan Kotěra kaj en la jaro 1908 li memstariĝis kaj ankaŭ fariĝis membro de Asocio de architekturistoj. Lia unua memstara kreaĵo estas konsiderata Ruĝa vilao de Josef Bink en Krucemburk (1908-1909). En la jaroj 19091910 li projektis magazenan domon Wenke en Jaroměř, akvoturon en Lázně Bohdaneč kaj areon de Aŭtomataj muelejoj de Winternitz ĉe la rivero Chrudimka en Pardubice.

Baneja domo en Lázně Bohdaneč


Kubismo[redakti | redakti fonton]

En sekvantaj jaroj li kreis la plej signifaj konstruaĵoj se sia kubisma epoko Domo de la Nigra Madono en Celetná strato Prago kaj Baneja domo en Lázně Bohdaneč, t.n. pavilonon de Gočár.

En periodo 19161919 li militservis.

En la dudekaj jaroj komenciĝis etapo de t.n. rondokubismo kaj ekestiĝis pluaj signifplenaj konstruaĵoj. En la jaroj 19211923 estis realigita konstruaĵo de Legiobanka en Prago, strato Na Poříčí. La konstruaĵo estis komprenita kiel peza kvinaksa en stilo de Andrea Palladio kun plastikaĵoj de Jan Štursa en la fronto.

Konstruaĵo de Aŭtomataj muelejoj en Pardubice


Urbanismo en Hradec Králové[redakti | redakti fonton]

Komence de la dudekaj jaroj li komencis intense labori en Hradec Králové. Gočár ĉi tie iom post iom prilaboris urban reguligan planon, kreis reguligan planon de riveraj kajoj, konstruadon en Elba valo, lernejan areon. Urba reguliga plano entenis ĉefe sistemon de ekstera transporta ringo kun radialoj al urbocentro, inter kiuj alternas loĝejkvartaloj kun verdaj areoj.

En la jaro 1924, post morto de Kotěra estis Gočár nomita profesoro se Akademio pri Belaj Artoj en Prago kaj en la jaro 1928 li estis elektita rektoro de tiu ĉi altlernejo kaj en la funkcio li estis ĝis 1932.


Funkciismo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1927- 1928 efektiviĝadis konstrulaboroj pri preĝejo de sankta Venceslao en Prago-Vršovice, unu el la plej rimarkindaj funkciismaj konstruaĵoj.

Fine de la dudekaj jaroj komenciĝis periodo de konstrktivismo kaj Gočár daŭrigis konstruadon en Hradec Králové. En la jaroj 1927- 1932 realiĝis konstruaĵo de Direktorejo de Ŝtataj Fervojoj - ferbetona konstruktivisma konstruaĵo kun intera masonaĵo. Laboro de Gočár en Hradec Králové kulminis per realigo de konstruaĵo de Distrikta Financa Oficejo.

En etapon de funkciismo apartenas la plej granda laboro de Gočár por urbo Pardubice, domo de Grandhotelo kaj Distrikta oficejo, realigita en la jaroj 1927- 1931. Plurfunkcia kvaretaĝa funkciisma palaco okupata grandan parton de okcidenta flanko de nuna Placo de Respubliko havis kelkajn porsocietajn salonegojn, kafejon, baron, hotelejojn, kancelierojn, kinejon en bazemento. Parto de la fasado estis garnita per tiam modernaj blugrizaj vitraj platetoj - opaksitoj, la kafejo estis lokita en duoncirklan vitroriĉan angulkorbelon. Komence de 90-jaroj ĉesis la konstruaĵo servi al siaj celoj kaj estis rekonstruita je komerca centro.