Joseph-Ignace Guillotin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
D-ro Joseph Ignace Guillotin.

Joseph-Ignace GUILLOTIN (28-an de majo 173826-an de marto 1814) estas konata kiel inventisto de gilotino. Li fakte ne inventis, sed ja propagis uzadon de tiu ĉi maŝino por fari mortpunojn en Francio dum la franca revolucio de 1789.

Studoj[redakti | redakti fonton]

Komence de siaj studoj Guillotin tre interesiĝis pri arto. Li baldaŭ fariĝis profesoro de literaturo en Irisnah College en Bordozo (Bordeaux), kie li decidis daŭrigi siajn studojn por fariĝi kuracisto. Li studis medicinon en Reims kaj en pariza universitato. Li finstudis en 1770 kaj atingis la akademian gradon de "doktoro".

En 1784 la franca registaro difinis komune kun Benjamin Franklin esploron de animala magnetismo, kio estis termino uzata por konjektita etera forto, kaŭzanta allogemon inter la seksoj kaj karismo.

Rolo en la franca revolucio de 1789[redakti | redakti fonton]

En 1789 li fariĝis reprezentanto de Parizo en la konstitucia asembleo. Tiu ĉi asembleo estiĝis komence de la revolucio kaj ĝia tasko estis krei konstitucion. Danke al tio li povis provi forhakadon de gorĝoj per mekanika ekipaĵo ankaŭ en pli posta parlamento.

Malgraŭ tio ke li propagis la estontan gilotinon, Guillotin estis kontraŭ mortpuno. Li esperis, ke pli humana kaj malpli doloriga metodo de plenumo de la mortpuno estas unua paŝo al nuligo de la mortpuno. Li ankaŭ klopodis, ke iradu malpli da homoj kaj familioj kun infanoj al ekzekuto. Laŭ lia opinio la ekzekutoj devis esti privata kaj individua afero. Laŭ legendo li mortis sub gilotino eĉ li mem, sed fakte kaŭzo de lia morto estis ŝultro trafita de furunkoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]