Jost Gippert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jost Gippert

Jost Gippert ([ˈjoːst ˈɡɪpʰɐt]; naskiĝis la 12-an de marto 1956 en Winz-Niederwenigern, nun Hattingen) estas germana lingvisto, kaŭkaziologisto, verkisto kaj profesoro de kompara lingvoscienco ĉe la Instituto de Empiria Lingvoscienco de la Universitato de Frankfurto.[1]

Profesia historio[redakti | redakti fonton]

Bernard Outtier, Jost Gippert kaj Winfried Boeder

En la jaro 1971 Gippert finis sian studadon en la Leibniz-gimnazio en Essen, Germanio. Post studi komparan lingvosciencon, hindologion, japanologion kaj ĉinologion inter 1971 kaj 1977 en la Universitato de Marburg kaj la Libera Universitato Berlino, li ricevis sian doktordiplomon de filozofio en 1977 pro sia tezo pri la sintakso de infinitivformado en la hindeŭropaj lingvoj. Inter 1977 kaj 1990 li laboris kiel scienca kunlaboranto kaj prelegis en la universitatoj de Berlino, Vieno kaj Salcburgo. Dum esti scienca kunlaboranto pri orienta komputada lingvoscienco en 1991, li habilitiĝis de la Universitato de Bamberg per sia inaŭgura disertacio pri iranaj pruntvortoj en la armena kaj kartvela lingvoj.

Ekde 1994 Gippert instruas komparan lingvosciencon en la Universitato de Frankfurto. Li estas ano de la Scienca Akademio de Gelati (Kartvelio) ekde 1996, kaj de la departmento “Lingvo” en la Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio ekde 2007.

En 1997 la Sulĥan-Saba-Orbeliani-Universitato en Tbiliso, Kartvelio, enoficigis lin kiel honoran profesoron, kaj en 2009 li iĝis honora doktoro en la Ivane-Ĝavaĥiŝvili-Universitato en la sama urbo, kaj iĝis honora doktoro en la Ŝota-Rustaveli-Universitato en Batumo, Kartvelio, en 2013.

Ekde kiam Gippert iĝis profesoro de kompara lingvoscienco, lia esplorlaboro grandparte temis pri la hindeŭropaj lingvoj, iliaj historio kaj etimologio, kiel ankaŭ ĝenerala lingvistika tipologio kaj precipe la studado de la lingvoj de Kaŭkazio. Dank' al lia fokuso pri kaŭkazaj lingvoj, multaj internaciaj esplorprojektoj en tiu kampo ekestis sub lia observado.

Lia esplorado koncentriĝas pri historia lingvoscienco, lingva tipologio, elektronikaj tekstaroj, plurmedia lingva dokumentado kaj elektronika analizado de manuskriptoj.

Jost Gippert en la Universitato de Batumo, 2013

Ciferecaj Homaj Sciencoj[redakti | redakti fonton]

Esploro de palimpsestoj sur Monto Sinaja

TITUS, ARMAZI, GNC kaj LOEWE[redakti | redakti fonton]

Gippert estas la fondinto kaj gvidanto de la TITUS-projekto (tezaŭro de hindeŭropaj tekstoj kaj paroladoj).[2] La celo de la projekto ekde sia fondado en 1987 estas la plena cifereca haveblo de teksta materialo de diversaj hindeŭropaj kaj najbaraj lingvoj. En la jaro 1999 li ekis la ARMAZI-projekton (kaŭkazaj lingvoj kaj kulturoj: elektronika dokumentado),[3] kiu alcelis vastan kolekton de kaŭkaza lingvomaterialo. El tiu ĉi projekto lanĉiĝis la Kartvela Nacia Korpuso (GNC).

Ekde 2010 Gippert estas la estro de la centro “Ciferecaj Homaj Sciencoj en la Ŝtato de Hesio: Integrigita Prilaboro kaj Analizo de Tekstaj Korpusoj” ene de la “Federacia Ofensivo por la Evoluigo de Scienca kaj Ekonomia Ekscelenteco” (LOEWE-projekto). Tiu centro estas kunlaboro inter la Universitato de Frankfurto kaj la Teĥnika Universitato de Darmstadt kun aldona subteno de la Goethe-muzeo en Frankfurto ĉe Majno.

Elektronika analizo de manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

En la 90-aj jaroj Gippert ekokupiĝis pri orientaj manuskriptoj kaj laboris en projektoj kun la celo havebligi ilin ciferece, kiel ekzemple la toĥarajn manuskriptojn de la Berlin-Turfan-kolekto. Li krome redaktis verkojn pri la kaŭkaz-albanaj palimpsestaj manuskriptoj, kiujn oni trovis sur Monto Sinaja. En 2009 li estis vizitanta scienculo en la esplorgrupo “Manuskriptaj Kulturoj” en la Universitato de Hamburgo. Somere de 2013 li revizitis tiun universitaton por partopreni en la kunmetado de la “Enciklopedio de Manuskriptaj Kulturoj” kaj de la manlibro pri “Komparaj Orientaj Manuskriptaj Studoj”.

Multlingvigo de vikipedia artikolo kiel naskiĝtaga donaco[redakti | redakti fonton]

Kiam Jost Gippert en 2016 festis sian 60-an nasktiĝtagon, liaj studentoj, universitataj kunlaborantoj kaj kolegoj en najbaraj universitatoj donacis al li komunan trimonatan laboron vastigi lian biografian artikolon, kiu ĝis tiam ekzistis nur en la germana, al sume 72 vikipedioj.[4] Kompreneble Esperanto aŭ la gravaj lingvoj parolataj en Kaŭkazio estas inter tiuj lingvoj, sed ankaŭ estas 10 ĝis nun vikipedie malpli atentataj lingvoj, kies vikipediaj branĉoj ĝis nun estas nur malnetaj, testaj projektoj en la vikimedia "kovejo". En la svana lingvo, parolata en la montara nordokcidento de Kartvelio, la artikolo pri li estas la tute unua vikipedia teksto, kaj la svanlingva testa vikipedio por ĝi estis aparte kreata.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • 1995-1998 (DFG): Avesto kaj Rigvedo: elektronika analizo
  • 1995-1999 (INTAS): La kartvela verbsistemo
  • 1999-2002 (Volkswagen-Fondaĵo, 117.900 €): Kaŭkazaj lingvoj kaj kulturoj: elektronika dokumentado
  • ekde 2000 (DFG): Graduiĝa Instituto “Propoziciaj specoj: variaĵo kaj interpretacio”
  • 2002-2006 (Volkswagen-Fondaĵo, 167.800 €): Endanĝeraj kaŭkazaj lingvoj en Kartvelio
  • 2003-2007 (Volkswagen-Fondaĵo): Palimpsestaj manuskriptoj de kaŭkaza deveno
  • 2005-2009 (INTAS): Kartvelaj gospeloj
  • 2005-2007 (Volkswagen-Fondaĵo, 189.000 €): La lingva situacio en hodiaŭa Kartvelio[5]
  • 2008-2014 (DFG, 240.000 €): Malnovgermana referenca korpuso
  • ekde 2008 (BMBF): Infrastrukturo de germanaj lingvaj resurcoj
  • 2009 (Volkswagen-Fondaĵo, 400.000 €): Dokumentada projekto de la aĉea lingvo
  • ekde 2009 (DFG/NEH, 96.000 €): RELISH (interoperaciebligi vortaroj de endanĝeraj lingvoj pere de harmoniigo de standardoj)
  • ekde 2009 (Volkswagen-Fondaĵo): Kartvelaj palimpsestaj manuskriptoj
  • 2010 (Google, 49.600 US$): “Corpus Caucasicum” (Kaŭkaza Korpuso)
  • ekde 2011 (HMWK, 3.792.000 €): LOEWE-esplorgrupo “Ciferecaj homaj sciencoj: integrigita prilaboro kaj analizo de tekstaj korpusoj”
  • ekde 2011 (Volkswagen-Fondaĵo, 299.600 €): Dokumentada projekto de la ĥinaluga lingvo
  • ekde 2011 (DFG): Relativaj propozicioj el tipologia vidpunkto
  • ekde 2012 (Volkswagen-Fondaĵo, 390.400 €): Kartvela nacia korpuso

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gippert, Jost. 1978. The syntax of infinitival formations in the Indo-European languages. (Europäische Hochschulschriften, 21/3); 360 pp. Frankfurt/Bern/Las Vegas: Lang. (Disertacio)
  • Gippert, Jost. 1993. Iranica Armeno-Iberica. A study of Iranian loan words in Armenian and Georgian; 451 + 389 pp. Vienna: Austrian Academy of Sciences. (Inaŭgura disertacio)
  • Gippert, Jost, Zurab Sarjveladze, Lamara Kajaia (eld.). 2007. The Old Georgian Palimpsest Codex Vindobonensis georgicus 2; 368 pp. Turnhout: Brepols.
  • Gippert, Jost, Wolfgang Schulze, Zaza Aleksidze, Jean-Pierre Mahé. 2009. The Caucasian Albanian Palimpsests of Mount Sinai, 2 vols.; XXIV + 530 pp. Turnhout: Brepols.
  • Gippert, Jost, Wolfgang Schulze, Zaza Aleksidze, Jean-Pierre Mahé. 2010. The Caucasian Albanian Palimpsests of Mount Sinai. Vol. III: The Armenian Layer; 220 pp. Turnhout: Brepols.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]