Juan Boscán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Boskano
(1492-1542)
Kovrilpaĝo de Las obras de Boscán y algunas de Garcilaso de la Vega repartidas en cuatro libros, Barcelono, Carlos Amorós, 1543.
Kovrilpaĝo de Las obras de Boscán y algunas de Garcilaso de la Vega repartidas en cuatro libros, Barcelono, Carlos Amorós, 1543.
Persona informo
Naskiĝo 1492
en Barcelono, Hispanio
Morto 21-a de Septembro 1542
en Perpinjano, Francio
Lingvoj hispanakataluna vd
Loĝloko Barcelono vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Familio
Edz(in)o Ana Girón de Rebolledo vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Boscán Almogávar (en kataluna Joan Boscà i Almogàver, en Esperanto Johano Boskano) (Barcelono, 1492 - Perpinjano, 21-a de septembro de 1542), estis hispana poeto kaj tradukisto de la Renesanco. Konata ĉefe ĉar li estis enkondukinta la italaneskan lirikon en la poezion en kastilia lingvo kun Garcilaso de la Vega. Same, li tradukis al la hispana la verkon Il Cortegiano (La kortegano) de Baldassare Castiglione.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el nobela familio, ricevis humanisman edukadon kaj servis en la Kortego de la Katolikaj Gereĝoj kaj poste en tiu de la imperiestro Karlo la 1-a (Hispanio). Li estis instruisto de Fernando Álvarez de Toledo, futura Granda Duko de Alba. En la Kortego li konis alian grandan poeton kaj amikon, don Diego Hurtado de Mendoza; tiu dediĉis al li la faman Epístola a Boscán. Boskano edziĝis al klera valencia damo, nome doña Ana Girón Rebolledo. Veturis al Italio kiel hispana ambasadoro. Tie li renkontis kun Garcilaso de la Vega, kun kiu li faris grandan amikecon; certe la aprezo kiun Boskano sentis al la verko de la valencia poeto Ausiàs March rilatas al ties influo sur kelkaj el la komponoj de la toleda poeto Garcilaso.

Boskano, kiu estis kultivinta antaŭe la konceptecan kaj kortegan kantaran lirikon, enkondukis la verson dekunusilaban kaj la italdevenajn strofojn (nome soneto, okverso, ĉenaj tercetoj, ktp), same kiel poemon en blankaj dekunusilaboj kaj la temaron kaj strukturojn de la Petrarkismo en la hispana poezio. Li persvadiĝis al tio post parolado en 1526 kun sia amiko, la ambasadoro venecia kaj humanisto Andrea Navagero, en Granado, kiel li mem rakontis, kaj same konvinkis al tiu novaĵo al siaj amikoj Garcilaso de la Vega kaj Diego Hurtado de Mendoza kaj verkis manifeston de la nova stetiko italeca de la Renesanco.