Juan Filloy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Filloy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1894 (1894-08-01)
en Kordobo
Morto 15-an de julio 2000 (2000-07-15) (105-jaraĝa)
en Kordobo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Alma mater Universitato Nacia de Kordobo
Okupo
Okupo verkistojuristoadvokatobibliotekisto • karikaturisto • juĝisto
vdr

Juan FILLOY (Kordobo, 1a de aŭgusto 1894 - samloke, 15a de julio 2000) estis argentina verkisto kaj juristo.

Li estis aprezita de prestiĝaj verkistoj kiel David Viñas, Jorge Luis Borges, Julio Cortázar, Leopoldo Marechal, Juan José Saer, Adolfo Prieto kaj Mempo Giardinelli, sed li ne multe interesiĝis por promocii siajn verkojn kaj tial li iĝis aŭtoro malmulte konata de la granda publiko, kaj aŭtoro de kulto ene de la beletroj de la mondoregiono de Bonaero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

​En 1920, li gradiĝis en juro en la Universitato Nacia de Kordobo, kaj translokiĝis al Río Cuarto, urbo en kiu li loĝos dum 64 jaroj. En sia adopta urbo, li estis unu de la fondintoj de la Muzeo de Belartoj de Río Cuarto kaj partoprenis ankaŭ en aliaj kulturaj aktivecoj. Li publikigis sian unuan verkon, Periplo, kronikoj de dumonata veturado tra la marbordo de Mediteraneo, en 1930. Dum la sekvaj naŭ jaroj li publikigis aliajn ses librojn, inter kiuj tri romanojn (¡Estafen!, Op Oloop kaj Caterva), poemaron (Balumba), specon de poeziaj geografio de Argentino (Aquende) kaj libron de poeziaj prozoj (Finesse), ĉiuj en negravaj eldonoj, kaj poste nenion publikigis dum preskaŭ tri jardekoj, dum kiuj li laboris nur kiel juĝisto, kvankam li ĉiam plu verkis.

Li edziĝis en 1935 al Paulina Warshawsky, kiu estis lia edzino ĝis sia morto en 1984. Li mortis la 15an de julio 2000, malmultajn semajnojn antaŭ iĝi 106-jaraĝa. Tial li vivis en tri jarcentoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La esploristo Hugo Aguilar, de la Nacia Universitato de Río Cuarto, dividis la produktadon de Filloy en tri periodoj, nome la jenaj:

  • Unua etapo inter 1930 kaj 1939, de konvencia verkisto, kun klasika stilo kaj kelkaj strukturaj aŭdacoj, kaj elstara vortotrezora riĉo. Tiu etapo kulminis en lia eble plej fama verko, nome Caterva.
  • Dua etapo inter 1971 kaj 1982, en kiu Filloy abandonas tradiciajn konvenciojn de la rakontado kaj aliras al korusaj rakontoj, sen centra rakontanto. De tiu periodo, Aguilar elstariĝas la romanojn Vil & Vil kaj L'Ambigú, kaj menciidas ankaŭ La potra, kiu Filloy juĝis sian preferatan romanon.
  • Tria etapo inter 1988 kaj 2000, nome lasta parto de lia produktado.​

Inter kuriozaĵoj de lia literatura verkaro menciendas liaj palindromoj ― de kiuj li publikigis pli ol ok mil, kio faras lin la ĉefa faranto de palindromoj en hispana lingvo ― kaj la "megasonetoj", kiuj estas 14 serioj de 14 sonetoj, de kiuj li publikigis 896. Alia kuriozaĵo konsistas en tio ke ĉiuj titoloj de liaj verkoj havas sep literojn, kaj ke li havas almenaŭ unu titolon kun ĉiu el la literoj de la alfabeto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de sia tuta vivo, Filloy produktis fekundan literaturan verkon en ĉiuj ĝenroj: romano, novelo, artikoloj, poezio, eseo, rakonto, tradukaĵojhistorio, krom en hibridaj tekstoj kun elementoj de diversaj ĝenroj, kun totalo de pli ol 50 verkoj, kio faras Filloyn unu de la plej fekundaj aŭtoroj en Argentino. Dum lia vivo oni publikigis nur 27 verkojn, inter 1930 kaj 1997, nome la jenaj:

Romanoj

  • ¡Estafen! (1931)
  • Op Oloop (1934)
  • Caterva (1938)
  • Ignitus (1971)
  • La potra (1973) - dua ero de la sagao Los Ochoa.
  • Vil & Vil (1975)
  • L’Ambigú (1982)
  • La purga (1992)
  • Sagesse (1995)
  • Sexamor (1996) - tria ero de la sagao Los Ochoa.
  • Decio 8A (1997) - kvara ero de la sagao Los Ochoa.

Noveloj

  • Yo, yo y yo (1971)
  • Los Ochoa (1972) - unua ero de la sagao Los Ochoa.
  • Tal cual (1980)
  • Gentuza (1991)
  • Mujeres (1991)

Poezio

  • Balumba (1932)
  • Finesse (1939)
  • Usaland (1973)
  • Elegías (1994)
  • Sonetos (1996)

Nefikcio

  • Periplo (1930) - Veturkronikoj
  • Aquende (1935) - Poezia geografio de Argentino.
  • Urumpta (1977) - Eseoj
  • Karcino (1988) - Palindromoj
  • Esto fui (1994) - Memoroj

Aliaj tri verkoj republikiĝis kiel artikoloj en la ĵurnalo El Pueblo kaj en La Nación de Bonaero:

  • Jjasond
  • Metopas
  • Ñanpilm.

Tamen, aliaj verkoj de Filloy restis nepublikigitaj:

  • Ambular
  • Changüí
  • Churque
  • Eran así
  • Gaudium
  • Homo sun
  • Ironike
  • Item Más
  • Llovizna
  • Miss Liv
  • Nepente
  • Nefilim
  • Quolibet
  • Recital
  • Revenar
  • Sicigia
  • Tanatos
  • Todavía
  • Witness
  • Xinglar
  • Zodíaco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juan Filloy en la hispana Vikipedio.