Juda problemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Juda demando)

Fonto helpanta: [1]

Per la esprimo Juda problemo oni precipe intencas referenci al la amplekso de eventoj ligitaj al la ĉeesto de la juda popolo inter diversaj popoloj de la mondo kaj al rilataj antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj malamoj kiuj igis malafacila ilian establiĝon laŭlonge de la historio. Tiu lokucio, krome, referencas aparte al la konduto praktikita, dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, de la eŭropaj ŝtatoj rilate al la judoj stabile kaj civitane loĝantaj en ili.

Ekde la antikvaj epokoj, la ĉeesto de juda popolo en teritorio de Palestino, de ili iom post iom konkerita[1] alestigis problemojn ligitajn al la kunĝojado de unika teritorio inter diversaj kulturoj. Jam tiam estis aktivaj kvereloj kaj konfliktoj kun la kunloĝantaj kaj najbaraj popoloj.

Dum la 4-a jarcento, la palestina juda popolo komencis longan kaj intensan migradon al okcidento tra la Mediteraneo kaj al Proksima Oriento.

Kvankam la juda diasporo koncentriĝis en religie paganaj ŝtatoj kaj do kontraste kontaktis la lokan politeismon, ĝi ne spertis facilan integriĝon. Eĉ ĉe la Antikva Romio, al judoj estis rezervita bonvola kaj favora traktado. Romo fakte protektis judojn per aplikado de leĝoj entute toleremaj kaj, foje, aparte eksceptaj kun privilegioj

Kun la divastiĝo de kristanismo en la Romia imperio ekde la 4-a jarcento, kaj ĝia proklamo al ŝtata religio (per la edikto de Tesaloniko, la sinteno kiun ĝis tiam tenis la romianoj kun la judoj radike ŝanĝiĝis kaj iom post iom falis la favoraj leĝoj. De tiam fakte komencis disvastiĝi tiu kontraŭeco antaŭe religia kaj poste rasa kiu, laŭ iuj historiistoj, kuŝas ĉe la bazo de la juda problemo.[2]

Kristanismo akuzis judojn pri la morto de Jesuo, kiu tamen, apostolo Petro atribuis al ilia nescio,[3] Kaj persekutoj kontraŭ la unuaj judaj kristanaj komunumoj, ene kaj ekstere de Palestino (oni vidu la procesojn kontraŭ Sankta Paŭlo antaŭe en Korino - Agoj 19 – kaj poste en Jerusalemo, pro kio li fine devis apelacii al la romia Imperiestro por sin liberigi el la konsekvencoj de la akuzoj de judoj ĉe la romia lokaj aŭtoritatoj. Agoj kaj epistoloj pri tio atestas</ref>. Laŭ historiistoj, tiuj akuzoj certe povis influi la postan sintenon de kristanoj rilate juĝojn.

Ĝis la 11-a jarcento la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj postefikoj restis ĉirkaŭlimigitaj ĉar rilate tiun epokon ne eblas paroli pri planita persekuto kaj vastigita antijudismo. Rimarkindas ankaŭ nemaloftaj kulturaj interŝanĝoj, inter kristanoj kaj judoj, rilate bibliajn studojn.

Pri "juda forpelo licas paroli nur komence de la 12-a kaj 13-a kaj 14-a jarcentoj, dum kiuj okazis la elpuŝo de judoj kiuj ĝenerale refuĝiĝis en Francio, Italio, Hispanio kaj Pollando; pli poste la francaj reĝoj, precipe sub la regado de Filipo la Belulo ili forigis el la franca lando kiam judoj rifuĝiĝis en Hispanio, Pollando, Hispanio kaj en la papa Avinjona ĉirkaŭurbo (vidu: Judoj de la Papo). Pri judoj okupiĝis ankaŭ la Kvara Laterana Koncilio (1215), kiu konfirmis ke judoj kaj islamanoj devis vesti per roboj kiuj ilin distingu el kristanoj (por judoj estis ordonitaj juda ĉapelo aŭ flava radeto algluita al vesto). Se al kristanoj estis malpermesite prunti rente, al judoj estis permesite prunti ankaŭ kun uzura rento: estis rajto de la unuopa ŝtato dekreti la renton de la prunto kiu povis atingi ankaŭ la 9% monate.
[4]

Tiu ŝanĝiĝo de la kontraŭjuda fenomeno, laŭ iuj historiistoj, estas ŝuldebla al la evoluiĝo de la ekonomio: de tiu fondita precipe sur servoj kaj sur natura interŝanĝo (tipa de Feŭdismo al tiu fondita sur interŝanĝo de mono, de kiu judoj (paradokse per efiko de la limoj al entreprenoj ordonitaj al judoj pro kio ili trovis facila kaj deviga albordiĝon al la komerco kaj uzuro) havis grandan likvidan kvanton per kiu ili praktike kapablis financi entrepenojn kaj reĝojn, komercojn kaj papojn, kaj tio plimalbonigis ilian famon kaj, maldirekte, antisemitismon ĉar per ĝi oni esperis esti liberigita de la devo redoni. Ĝuste pro tio, judoj, almenaŭ kelkfoje, estis ellandigitaj el iuj ŝtatoj. Ekzemploj tipaj de tiu sinteno de ŝtataj aŭtoritatoj, jam dependigitaj ankaŭ en politikaj aferoj, laŭ iuj historiistoj, de la juda mono, estis: la forigo de judoj el Anglio iniciate de Henriko la 2-a, kaj el Francio kaj el Hispanio kaj el multaj eŭropaj landoj.

La plej parolata forigo de judoj el iu lando estis tiu dekretita (1492) de la hispana reĝoj Fernando la 2-a kaj Izabela la 1-a, kiu etendiĝis al la Reĝlando de Napolo kaj Regno de Sicilio ekzilante almenaŭ 80.000 judoj.

Eŭropo kaptita de antijudismo[redakti | redakti fonton]

Tuj baldaŭ en Eŭropo disvastiĝis bandoj kiuj proviziĝis per kontraŭjudaj fanatikaj antaŭjuĝoj kiuj iom post iom transformiĝis en rasa malamo. Tiu sento miksiĝis kun la “mito” (“mito” ĉar foje negata de nunaj judoj) de “popolo mortiganto de Kristo”, restis viva ĝis epoko de klerismo, dum kiu diverskulturaj intelektuloj komencis konsciiĝi kaj rezonadi pri kian makroskopan maljustaĵon Eŭropo kapablis kuntreni kaj plasmi laŭlonge de jarcentoj.
Dum la 18-a jarcento fakte la judaro suferis frapan maldensigon: en 1781 Jozefo la 2-a imperiestro de la Sankta Romia Imperio publikigis rajtigilon de tolero por judoj kaj en Francio alestiĝis akordo laŭ kiu al tiuj estu allasita la rajto posedi francan civitanecon,[5] Iom post iom komenciĝis ankaŭ la definitiva disfaliĝo de la obstakloj kiuj ilin estis tenintaj marĝene de la civila socio.
Emancipiĝo simila al tiu de Jozefo la 2-a etendiĝis ankaŭ al aliaj eŭropaj ŝtatoj: en Rusio, ekzemple. Ankaŭ en Piemonto de 1848, per la artikolo 24a de la Statuto Albertino, estis rekonataj al la israela popolo la tuteco de la civilaj kaj politikaj rajtoj, kiuj poste etendiĝos al tuta Italio.

Tamen, spite ke dum la klerisma epoko multe kvietiĝis la malamikeca etoso rilate judojn, restis tamen subkonscie antisemitismo kiu eksplodis, eĉ pli feroca, en sinsekvaj jarcentoj: en cara Rusio okazis violentaj kontraŭjudaj tumultoj kiuj ricevis la nomon pogromo (el la rusa Погром kiu signifas detruo), ofte instigitaj de la politikaj aŭtoritatoj (laŭ iuj historiistoj) por vehikli la popolan malkontenton de la jaroj de la revolucioj de 1905 kaj 1917 favore de la neindulgemo kontraŭ religio. La plej feroca kaj violenta persekuto kiun la juda popolo suferis estis planita de la Nazia Germanio estre de Adolf Hitler kaj aliaj naziestroj kaj estas konata kiel "Fina solvo". Naziismo profitis, pro sia propagando, de la fakto, ke la komenca reĝimo komunista rusa estis praktike influregata de judoj kaj ke la unuaj provoj de komunismo en Germanio estis, kvankam malsukcesaj, ĉefdirektitaj de judoj.

Aliaj signifoj de la sintagmo “juda problemo”[redakti | redakti fonton]

Foje oni intencas per tiu esprimo la problemon de la kreo de teritorio aŭ ŝtato en kiu judoj loĝu trankvile kaj sendepende. Hodiaŭ tiu problemo ŝajnas solvita per la alestiĝos de la juda ŝtato en Palestino, sed iam multe oni diskutis, ene kaj ekstere de la judaj medioj. Se hodiaŭ triumfis la propono kaj celo de cionismo, iam epigonoj de judismo ĝin ne akceptis. Inter tiuj lastaj elstaras la kreinto de Esperanto kaj Homaranismo, Ludwik Lejzer Zamenhof, laŭ kiu la cionisma solvo estus kaŭzo de malamikeco kun la najbaraj popoloj, kiuj neniam toleros la ĉeeston de judoj. (Vidu: Mi estas homo, originalaj verkoj de d-ro L. L. Zamenhof, Kalinigrado, 2006).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la bibliaj libroj Eliro, Nombroj, Juĝistoj ktp.
  2. Persekutoj kontraŭ la judoj, reale, estis okazintaj ankaŭ antaŭe en landoj kiuj poste, almenaŭ parte, fariĝos teritorioj de la Imperio: la Biblio mem aludas al kontraŭjudaj persekutoj rakontente la historion-legendon de [[Ester (Biblio)|Ester], kaj ankaŭ aliaj biblieroj, kiel Judita, aludas al interpopolaj persekutoj kontraŭ judoj. Aŭtoroj paganaj informas pri popolaj tumultoj kontraŭ judoj en la Alta Egipto kaj Aleksandrio en epoko antaŭ Kristo. Jozefo Flavio tion en la libro Judaj antikvecoj (Ιουδαϊκή Αρχαιολογία, lat. Antiquitates Judaicae) ŝajnas mencii tion.
  3. Agoj de la Apostoloj 3, 17 (Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj).
  4. En Romo estis gastigataj multa judoj aparte post ilia eziligo el Hispanio.
  5. En Pollando kaj ĉirkaŭaj landoj tiu rajto estis de ĉiam konsentita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]