Jules Durand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jules Durand
Persona informo
Naskonomo Jules Gustave Durand
Naskiĝo 6-an de septembro 1880 (1880-09-06)
en Havro
Morto 20-an de februaro 1926 (1926-02-20) (45-jaraĝa)
en Sotteville-lès-Rouen
Tombo Havro
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo sindikatisto • stivisto • charcoal burner
vdr

Julio Durando (franclingve Jules Durand) estis sindikatisto, anarkiista aktivulo naskiĝinta en Havro (Francio) la 6-an de septembro 1880 kaj mortiĝinta en la psikiatria azilo de Sotteville-lès-Rouen (Francio) la 20-an de februaro 1926.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Profesiaj kaj aktivistaj ekoj[redakti | redakti fonton]

Fruege instigita labori, li frekventis la popolan altlernejon de la Labor-borsoj. Li profesie komencis sian karieron kiel laboristo, sekve iĝis tagsalajran lignokarbiston kiel lia patro antaŭ li.

Li rapide interesiĝis pri klasbatalaj ideoj, tra legoj de Luiz' Miŝelo, Prudono aŭ ankoraŭ Emilo Puĵeto. Li aniĝis la revolucian sindikatismon, li helpis ekestiĝi la unuiĝo departementa de la sindikatoj kaj li iĝis sekretario de la sindikato metia de la lignokarbistoj (400 anoj en 1910).

La striko de aŭgusto 1910[redakti | redakti fonton]

Je aŭgusto 1910, tiu-ĉi sindikato iniciatis strikon senliman «kontraŭ la disvastigo de la maŝinismo, kontraŭ la multekosta vivo, por la kresko de la salajroj kaj la pago de la pliaj horoj». Por kontraŭbatali tiun strikmovadon, la havenaj trans-oceanaj havraj kompanioj decidis dungi homojn kontraŭ-strikistajn, kiujn ili pagis trioble, nomitajn far la labor-strikantoj „la vulpoj“, reference al la flavkoloro, kiu embleme indikas la promastrajn sindikatojn.

La 9-a de septembro 1910, kvin homoj ebriaj batalis: Louis Dongé, unu el „la vulpoj“ kaj kvar aliaj lignokarbistoj strikantaj sed nesindikatanoj. Louis Dongé mortiĝis la morgaŭo, la kvar lignokarbistoj estis arestataj kaj tiele komencis „la Duranda afero“, kiu bruegis en la laborista havra mondo komence de la 20-a jarcento.

La Duranda afero: sanga ĉasado al „la vulpoj“[redakti | redakti fonton]

Politik-juĝan manipuladon?[redakti | redakti fonton]

La havra aŭtoritatularo, precipe la Kompanio Ĝenerala Trans-oceana (franclingve Compagnie Générale Transocéanique), iĝonta Kompanio Ĝenerala Mara (franclingve Compagnie Générale Maritime) la 5-an de aprilo 1974, pripensante ke la striko tro daŭris, subaĉetus lignokarbistojn por, ke ili atestu kontraŭ Julio Durando. Tiuj lastaj certigis ke la sindikato mem voĉdonis la murdon de Louis Dongé kaj, ke la incitatinto de tiu voĉdono estis Julio Durando, sindikata sekretario. La lokala gazetaro (precipe Le Havre Éclair) ektraktis tiun aferon kulpigante Durandon pri tiu supozita voĉdono kaj eĉ pri la murdo de Dongé. La afero statuse ŝanĝis de simpla sangokverelo inter ebriuloj al kvazaŭ antaŭpensita murdo.

Arestado[redakti | redakti fonton]

Julio Durando arestiĝis la 11-an de septembro 1910 akuzata tiele: instigo kaj komplicado je murdo de Louis Dongé. Ankaŭ estis akuzataj la kvar murdintoj, samkiel la fratoj Boyer, nome adjunkta sekretario kaj kasisto de la sindikato.

Proceso kaj kondamno[redakti | redakti fonton]

La proceso komencis la 10-an de novembro de 1910 sur la asiza kortumo de Rueno. Unu el la advokatoj de Durando estis René Coty, ankaŭ havra kaj prezidonto de la Kvara Respubliko (1954-1959).

La 25-a de novembro, la verdikto ekas: la fratoj Boyer estis malkondamnataj, tri el la kvar veraj kulpuloj estis kondamnataj je malliberejaj punoj. Julio Durando estis maksimume punata: mortpuno. Nerve ŝokita fine de la proceso, Julio Durando eksuferis psikiatrian traŭmaton; li iros dum 40 tagoj frenezulejon.

La sekvoj de la proceso, la senkulpiĝo[redakti | redakti fonton]

La tago de la verdikto, je la 20-a horo, la Unuiĝo de la sindikatoj ricevis telegramon anoncante la kondamnon je mortpuno de Durando. Ekis ribelo kaj kolero, kaj tri horoj poste estis decidata fari „kampanjon de agitado kaj de protesto“. La 28-a de novembro, komencis ĝenerala striko dum 24 horoj apoge al Julio Durando, kiu paralizis Havron kaj, kies malordoj fine daŭros plue…

Fronte al la movadoj, kiu disvolviĝis en Francio, Britio kaj Usono kaj al la kondamno de Ligo de la homaj rajtoj, lia mortpuno estis mildigata en sepjara enkarcerigo.

Tial la movado nelaciĝis, li estis finfine liberigita la 15-an februaro de 1911, por iri rekte al la psikiatria azilo de Sotteville-lès-Rouen, kie li mortiĝos la 20-a de februaro 1926. Dumtempe, la 15-a de junio 1918, li estis senkulpiĝata.

Pri la Duranda afero[redakti | redakti fonton]

La havra verkisto Armand Salacrou pri tiu afero skribis en 1961 teatraĵon nomita franclingve „Boulevard Durand (Chronique d'un procès oublié)“, kiu signifas „Bulvardo Durando (Kroniko pri forgesita proceso)“, reeldonita en 1972.

Alain Scoff iĝis en 1984 aŭtoro de la pria verkaĵo „Un nommé Durand“, kiu signifas „Ulo momiĝita Durando“.

Libro verkita de Philippe Huet, nomita franclingve „Les quais de la colère“, kiu signifas „La koleraj kajoj“, trajte rakontas la historion de Julio Durando kaj, transe, de la lignokarbistoj.

La 25-a de novembro 2010, kun Christiane Delpech, la nepino de Julio Durando, asocie de la Ligo de la homaj rajtoj, la „Kolektivo Julio Durando“, la teatra grupo l’Ephémère, la havra sindikat-unuiĝo CGT-CFDT-FSU-Solidaires, la Sindikato de la juĝistoj kaj la Sindikato de la francaj advokatoj omaĝigis Julion Durandon „kadre de la centjaro de la abomena verdikto, kiu mortpunis la revolucian sindikatulon en 1910.“

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]