Kabineto Bárdossy
Kabineto Bárdossy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Bárdossy | ||
Dum | 3-a de aprilo 1941 - 9-a de marto 1942 | |
Antaŭulo | Dua Kabineto Teleki | |
Sekvanto | Kabineto Kállay | |
Kabineto Bárdossy estis la naŭa kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1941 kaj 1942 11 monatojn. La pli frua Dua Kabineto Teleki nur estis ludilo de la 2-a mondmilito, Kabineto Bárdossy jam estis suferanto de la 2-a mondomilito.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro sinmortigo de Pál Teleki Horthy nomumis novan ĉefministron László Bárdossy, ja Horthy fidis venkon de Germana Regno. Tiu regno atakis Sovetunion, post kelkaj tagoj nekonataj aviadiloj bombardis hungaran urbon. La vero estas ankaŭ nun nekonata, tamen Bárdossy oficiale konstatis staton de milito (tio ne estas deklaro de milito). Tiam Slovakio kaj Rumanio jam helpis al la nazioj, tial Bárdossy opiniis, ke Hungario perdas diplomatie en Berlino. Hungario establis armeon, kiu ekbatalis kontraŭ Sovetunio.
La parlamento kreis la 3-an leĝon pri la judoj, laŭ tio interalie kristana viro rajtas seksumi kun judino, sed judino ne rajtas seksumi kun kristano. Pro tio eĉ la hungaraj eklezioj protestis. La instancoj kolektis judajn virojn, kiujn ili postsendis al la batalejo, kie li devis fosi defendaĵojn. Post monatoj Hungario havis militstaton kun Britio, poste pro atako de Japanio Bárdossy deklaris militon al Usono. En la frua 1942 Bárdossy falis en persona malamikeco kun Horthy, tial Horthy nomumis novan ĉefministron Miklós Kállay.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- László Bárdossy – ĉefministro
- Ferenc Keresztes-Fischer - ministro pri enlandaj aferoj
- Ferenc Keresztes-Fischer - ministro pri eksteraj aferoj
- Lajos Reményi-Schneller – ministro pri financo
- Károly Bartha - ministro pri defendo
- László Radocsay - ministro pri justico
- Dániel Bánffy – ministro pri agrikulturo
- Bálint Hóman – ministro pri religio kaj eduko
- József Varga (ministro) - ministro pri komerco kaj transporto
- József Varga – ministro pri industrio
- Dezső Laky – senpostena ministro
- Sándor Győrffy-Bengyel – senpostena ministro
- Lajos Reményi-Schneller – ministro pri ekonomio