Kabineto Kállay
Ne konfuzu kun Kabineto Kállai!
Kabineto Kállay | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Kállay | ||
Dum | 9-a de marto 1942 - 22-a de marto 1944 | |
Antaŭulo | Kabineto Bárdossy | |
Sekvanto | Kabineto Sztójay | |
Kabineto Kállay estis la deka kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon inter 1942 kaj 1944 2 jarojn. Tiu kabineto sensukcese provis forlasi la aliancon kun Germana Regno. La hungara historio prezentas tiun eraon kiel "baskulpolitiko".
Historio
[redakti | redakti fonton]Horthy ne fidis plu al László Bárdossy, krome pli kaj pli evidentiĝis, ke la troa amikeco kun Germanio ne estas bona ideo, tial li nomumis novan ĉefministron Miklós Kállay. Kállay unue disfrakis la socialistojn kaj la sindikatojn, diversaj estroj estis murditaj, la anaro iĝis trudlaboristo aŭ trudsoldato. Samtempe li ne donis la judojn al la nazioj, ĝuste Hungario estis tiu ŝtato, kie la judoj povis vivi trankvile. En la frua 1943 la hungara armeo neniiĝis en Sovetunio. Tiu tragedio estis terura. Evidentiĝis diplomatiaj paŝoj al Britio, kiun la germana sekreta servo eksciis. En 1944 la nazioj invadis Hungarion, kiu okazis paceme, nur kelkaj pafoj okazis. Evidentiĝis fiasko de Kabineto Kállay, tial sekvis Kabineto Sztójay.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- Miklós Kállay – ĉefministro
- Ferenc Keresztes-Fischer - ministro pri enlandaj aferoj
- Miklós Kállay mem - ministro pri eksteraj aferoj pli ol jaron, poste Jenő Ghyczy
- Lajos Reményi-Schneller – ministro pri financo
- Károly Bartha - ministro pri defendo duonjaron, poste Lajos Csatay, fine Vilmos Nagy
- István Antal - ministro pri defendo-propagando
- László Radocsay - ministro pri justico
- Dániel Bánffy – ministro pri agrikulturo
- Bálint Hóman – ministro pri religio kaj eduko 4 monatojn, poste Jenő Szinyei Merse
- Ferenc Zsindely - ministro pri komerco kaj transporto, poste József Varga (ministro)
- József Varga – ministro pri industrio unu jaron, poste Géza Bornemisza (ministro)
- Lajos Reményi-Schneller – ministro pri ekonomio
- Béla Lukács (1892) – senpostena ministro
- Sándor Győrffy-Bengyel – senpostena ministro (ĝismorte), poste Lajos Reményi-Schneller , Lajos Szász, István Lossonczy