Karlheinz Böhm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlheinz Böhm
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1928 (1928-03-16)
en Darmstadt
Morto 29-an de majo 2014 (2014-05-29) (86-jaraĝa)
en Grödig
Mortokialo Alzheimer-malsano
Tombo Salcburgo
Lingvoj germanaangla
Loĝloko Salcburgio
Ŝtataneco AŭstrioEtiopio
Alma mater Lyceum Alpinum Zuoz
Familio
Patro Karl Böhm
Edz(in)o Barbara Kwiatkowska-Lass
Infanoj Katharina Böhm • Kristina Rothen-Böhm • Sissy Böhm
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktorofilantropo • aktivulo
vdr
Aktoro Karlheinz Böhm en 1960

Karlheinz Böhm (naskiĝis la 16-an de marto 1928 en Darmstadt, mortis la 29-an de majo 2014 en Grödig) estis aŭstra aktoro kaj fondinto de la fondaĵo Menschen für Menschen (esperante: homoj por homoj), kiu helpas mizersuferajn homojn en Etiopujo. Por ĉi tiu helpagado li ricevis la etiopan honorcivitanecon.[1][2][3] Böhm kunaktoris en 45 filmoj kaj famiĝis precipe pro sia rolo kiel imperiestro Francisko Jozefo la 1-a en la tri-filmo Sissi ĉe la flanko de Romy Schneider.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karlheinz Böhm, ununura ido de sopranistino Thea Linhard kaj orkestrestro Karl Böhm, estas aŭstra civitano. Li ricevis krome en 2003 la etiopan honorcivitanecon, sin sentas tamen kiel mondcivitano: Lia patro estis denaska de Grazano, lia patrino Munkenano. Li loĝas en Grödig ĉe Salcburgo. Sian junaĝon li pasigis en Darmstadt, Hamburgo kaj Dresdeno. En Hamburgo li vizitis la elementan lernejon kaj la Kepler-Gimnazion. Falsita kuracista atesto helpis lin en 1939 elvojaĝi en Svisujon, kie li vizitis internulejon, la Liceo Alpa je Zuoz.

En 1946 li transloĝiĝis kun siaj gepatroj al Graz, kie li akiris en la sama jaro la abituron. Unue li volis fariĝi pianisto. Je la prezentludo laŭ lia biografio la komento estis jena: „por la filo de Böhm estas iomete malabunda“. Li studis laŭ instigo de sia patro anglistikon kaj germanistikon, postsekve en Romo unu semestron arthistorion. Böhm derompis tie sian studon, por sekvi aktoradinstruon ĉe prof. Helmut Krauss en Vieno.

Ekde 1948 ĝis 1976 li sukcese laboris kiel aktoro kaj aktoris en proksimume 45 kinofilmoj kaj ankaŭ en teatro. Li rolis apud Romy Schneider en la tri Sissi-filmoj la junan imperiestron Francisko Jozefo. Tio difinis lin kiel aktoron de certa ĝenro – el kiu li sekvatempe provis elfuĝi. Lian internacian karieron aktoran interrompis en 1960 lia figurado de seria murdisto en Peeping Tom de Michael Powell, ĉar recenzo kaj publiko rifuzis la filmon pro ĝia premsonĝa enhavo. Nur komence de la 1980-aj jaroj oni novtaksis la filmon; ĝi nun validas inter kinejvizitantoj kiel unu el la plej bonaj de ĉi tiu ĝenro.

Böhm antaŭe estis kontraktinta kun la holivuda firmao Metro-Goldwyn-Mayer, sed ankaŭ tiu ĉi kunlaborado montriĝis kiel ne tre fruktodona por sia filmkariero. La roloj, kiujn oni tie donis al li, por li ne estis kontentigaj kaj la kvin filmoj plejparte ne grandaj sukcesoj. Kaj pro tio li renrevigite revenis meze de la 1960aj jaroj al Eŭropo. Rimarkinda tamen estis la kunverkado kun reĝisoro Rainer Werner Fassbinder en la 1970-aj jaroj. Tie li brilis en la terurfilmo Martha, kiu kritikeme okupiĝis pri la institucio geedzeco. Influite de la socikritika impeto de la reĝisoro Karlheinz Böhm komencis pli kaj pli forte interesiĝi pri tutmondaj problemoj.

Post sia unua geedzeco (1954–1957) kun Elisabeth Zonewa, el kiu devenis unu filino, li estis edzo de Gudula Blau. El ĉi tiu rilato devenas la aktorino Kristina Böhm kaj du pliaj gefiloj. Unu filino el lia tria geedzeco kun Barbara Lass estas aktorino Katharina Böhm. Ekde 1991 li estas geedziĝinta kun la etiopdevena terkultura fakulino Almaz Böhm (* 1964), kiu ekde 2008 estas aferdirektanta prezidanto kaj ekde la 12-a de novembro 2011 prezidanto de la fondaĵo Menschen für Menschen.[4] La du havas du komunajn gefilojn. La plej aĝa nepo de Karlheinz Böhm, Florian Böhm, ankaŭ estas aktoro.

Marton de 2008 oni diskonigis en Salcburgo, ke la Eŭropo-Gimnazio okaze de la 80-a datreveno de Böhm ricevas la aldonan nomon „Karlheinz-Böhm-Gymnasium“.[5] Junion de 2011 la agado de Böhm krome estis omaĝata per la Karl Platz kaj skulpturo en la diplomata kvartalo de Adis-Abebo en Etiopujo.

Helpo por Afriko[redakti | redakti fonton]

Karlheinz Böhm en 2008

En 1976 Böhm ekvidis unuan fojon la mizeron en Afriko. Por finkuraci bronkokataron, la kuracistoj rekomendis al li restadon en Kenjo. Tie li igis per landana hoteldungito montri al si la dorsflankon de la luksofasado. Karlheinz Böhm vidis la kabanon de la hoteldungito, eksciis, ke la landanoj povis aĉeti nur la kapon de fiŝo, kaj estis emociita. Li ne volis akcepti la malriĉecon kaj decidis helpi en Afriko.

Reveninte Germanujon, li estis invitata al la televidspektaklo „Wetten, dass..?“ (Ĉu [ni] vetu, ke ..?). Tie li vetis la 16-an de majo 1981, ke eĉ ne ĉiu tria spektanto donacus unu markon resp. sep ŝilingojn aŭ unu frankon por mizeruloj en la Sahelo. Li promesis, ke li mem iros al Afriko por helpi, se li malgajnas la veton. La donacocelo ne estis plenumita, kaj Böhm gajnis la veton; almenaŭ tamen kolektiĝis proksimume 1,7 milionoj da markoj. Post la elsendo li flugis oktobron de 1981 kun la mono unuan fojon al Etiopujo kaj fondis la 13-an de novembro 1981 la helporganizaĵon Menschen für Menschen.

Kiel unu el la kaŭzoj por la malriĉeco en Etiopujo Karlheinz Böhm rigardas la socian diskriminacion de la virinoj. Li diras, ke ni finfine devas kompreni, ke virinoj havas la samajn rajtojn kiel viroj. Multajn monatojn pojare Karlheinz Böhm pasigis en Etiopujo kaj vizitis la unuopajn projektojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1952: Alraune
  • 1952: Der Weibertausch
  • 1953: Salto Mortale
  • 1954: Und ewig bleibt die Liebe
  • 1955: Dunja
  • 1955: Sissi – Regie: Ernst Marischka
  • 1956: Sissi – Die junge Kaiserin
  • 1956: Die Ehe des Dr. med. Danwitz
  • 1957: Sissi – Schicksalsjahre einer Kaiserin
  • 1957: Das Schloß in Tirol
  • 1957: Blaue Jungs
  • 1958: Man müßte nochmal zwanzig sein
  • 1959: La Paloma – reĝio: Paul Martin
  • 1958: Das Dreimäderlhaus
  • 1960: Peeping Tom
  • 1960: Der Gauner und der liebe Gott
  • 1962: Schicksals-Sinfonie
  • 1962: The Wonderful World of the Brothers Grimm
  • 1962: The 4 Horsemen of the Apocalypse
  • 1963: Flieg mit mir ins Glück (Come Fly with Me); Baron Franz Von Elzingen
  • 1969: Traumnovelle
  • 1973: Martha – reĝio: Rainer Werner Fassbinder
  • 1973: Schloß Hubertus
  • 1974: Faustrecht der Freiheit – reĝio: Rainer Werner Fassbinder
  • 1974: Fontane Effi Briest – reĝio: Rainer Werner Fassbinder
  • 1975: Mutter Küsters Fahrt zum Himmel – reĝio: Rainer Werner Fassbinder
  • 1978: Tatort: Schwarze Einser
  • 1980: Ringstraßenpalais
  • 2009: Up (voĉo)

Radiodramoj[redakti | redakti fonton]

  • 1953: Wenn es so leicht wäre (laŭ Jürgen von Hollander) - reĝio: Helmut Brennicke
  • 1955: Der Tod des Tizian ( laŭ Hugo von Hofmannsthal) - reĝio: Robert Vogel

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Schaake: Karlheinz Böhm. Ein Mensch für Menschen, ein Lebensbild. Schneekluth, Munkeno 1985, ISBN 3-7951-0951-5.
  • Karlheinz Böhm: Mein Weg. Scherz, Berno/Munkeno/Vieno 1991, ISBN 3-502-18053-9.
  • Friedemann Beyer: Karlheinz Böhm. Seine Filme – sein Leben. En: Heyne-Bücher, Band 32, Heyne-Filmbibliothek Nr. 171. Heyne, Munkeno 1992, ISBN 3-453-05760-0.
  • Franz Ferdinand Wolf: Zur Person. Franz Ferdinand Wolf en interparolo kun Karlheinz Böhm, Erwin Kräutler, Leopold Ungar, Simon Wiesenthal. Edition S, Vieno 1993, ISBN 3-7046-0420-8.
  • Frauke Wolter: Karlheinz Böhm. Wie ein Star zum Helfer wurde. Biografio. Herder-Spektrum 4521, Freiburgo/Bazelo/Vieno 1997, ISBN 3-451-04521-4.
  • Swantje Strieder, Jürgen Strauss (fotisto): Karlheinz Böhm: was Menschen für Menschen geschaffen haben. 20 Jahre Äthiopien. Hugendubel, Kreuzlingen/Munkeno 2001, ISBN 3-7205-2261-X.
  • Beate Wedekind, Marcus Zumbansen (fotisto): Nagaya heißt Frieden. Karlheinz Böhm und seine Äthiopienhilfe „Menschen für Menschen“. Rütten & Loening, Berlino 2006, ISBN 978-3-352-00659-3. (27 raportoj pri ĉefagantoj de la fondaĵo ‚Menschen für Menschen‘.)
  • Helfried Weyer: Äthiopien. Nicolai, Berlino 2006, ISBN 978-3-89479-301-2.
  • Karlheinz Böhm, Beate Wedekind (priverkado): Mein Leben. Suchen, Werden, Finden. Membiografio. Heyne Verlag, Munkeno, 2008, ISBN 978-3-89910-383-0.
  • Wolfgang Bittner: Von Kaiser Franz zu Mister Karl. Karlheinz Böhm. En: Ich bin ein öffentlicher Mensch geworden. Persönlichkeiten aus Film und Fernsehen. Horlemann, Bad Honnef 2009, ISBN 978-3-89502-277-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prezentmaterialo pri Karlheinz Böhm[rompita ligilo]
  2. Karlheinz Böhm
  3. Biografio de Karlheinz Böhm. Arkivita el la originalo je 2013-02-21. Alirita 2012-09-06.
  4. Märkische Allgemeine, 14-an de novembro 2011, p. 12
  5. Informo pri la aldona nomo „Karlheinz-Böhm-Gymnasium“

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]