Karlo Felikso de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo-Felikso

Karlo-Felikso de Savojo naskiĝis en la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj, Torino, je la 6-a de aprilo 1765 kaj mortis ankaŭ en Torino je la 27-a de aprilo 1831. Lia kompleta nomo en la itala lingvo estas Carlo Felice Giuseppe Maria.

Li estis la filo de la reĝo de Sardio Viktoro-Amadeo la 3-a (1726-1796) kaj de lia edzino Maria-Antonino de Hispanio (1729-1785).

Li fariĝis grafo de Karmanjolo (Carmagnol/Carmagnola 1785-1796), markizo de Suzo (Suze/Suza 1796), duko de Ĝenovo (1815), vic-reĝo de Sardio (1796-1802 kaj 1814-1821), 6-a reĝo de Sardio kaj duko de Savojo (1821-1831).

Je la 6-a de aprilo 1807 li edziĝis en Palermo kun princino Maria-Terezo de Burbono-Du Sicilioj (1779-1849), kiu estis la filino de la reĝo Ferdinando la 1-a de la "Du Sicilioj" (1751-1821) kaj de Maria-Karolino de Aŭstrio (1752-1814). Ilia geedziĝo restis seninfana.

Li estis en Modeno kiam abdikis lia frato kaj 5-a reĝo de Sardio Viktoro-Emanuelo la 1-a, kaj tuj oponis la liberalajn decidojn de la regento (1821-1824) Karlo-Alberto (1798-1849). Kiam li ekregnis en 1824 li montriĝis malliberala reakciulo kaj ĝismorte fidela aliancito de Aŭstrio.

Li nomumis kiel ministron pri enlandaj aferoj la severan kaj konservativan savojanon Roget de Cholet, kiun li lasis libere agi ĉar li ne volis esti "reĝo turmentata"... Piemonton li malestime taksis tro liberala, kaj preferis favori la periferiajn provincojn, aparte tiujn de Nico, Ĝenovo kaj Savojo. Li tre ŝatis muzikon kaj belartojn, kaj kreis la Egiptan Muzeon de Torino.

Li mortis seninfana en 1831 kaj estis entombigita kun lia edzino en la Abatejo Hautecombe. Sekve lia fora kuzino Karlo-Alberto de Savojo-Karinjano (Savoie-Carignan) heredis la Domestrecon de Savojo.

 

 

Savoja Blazono en 1815
Antaŭe:Duko de SavojoPoste:
Viktoro Emanuelo la 1-a1824 - 1831Karlo Alberto
Antaŭe:Reĝo de SardioPoste:
Viktoro Emanuelo la 1-a1824 - 1831Karlo Alberto

Eksteraj ligiloj

greke Arkivejoj de Savojo en la franca lingvo greke Genealogio de la savoja dinastio

.