Karviolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karveolo)
Karviila alkoholo
Karviolo
Plata kemia strukturo de la
Karviolo
Karviolo
Tridimensia kemia strukturo de la
Karviolo
Karviolo ĉeeestas en la Carum carvi
Karviolo ĉeeestas en la Carum carvi.
Kemia formulo
C10H16O
CAS-numero-kodo 99-48-9
ChemSpider kodo 7160
PubChem-kodo 7438
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flava brulema likvaĵo kun odoro je pipromento
Molmaso 152.237 g·mol−1
Denseco 0.958g cm−3
Fandpunkto 15.9 °C
Bolpunkto 226 °C
Refrakta indico  1,4960
Ekflama temperaturo 98 °C
Acideco (pKa) 18.21
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Mortiga dozo (LD50) 1640 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Karviolokarviila alkoholo estas natura kombinaĵo, unucikla terpenoida alkoholo, senkolora aŭ flava brulema likvaĵo kun odoro je pipromento. Ĝi estas solvebla en etanolo kaj oleoj, sed nesolvebla en akvo. Ĝi uzatas kiel odorigilo en kosmetikaĵoj kaj gustigilo en la nutro-industrio.

Ĝi nature trovatas en la esencoleoj de la Mentha spicata kaj Carum carvi, kiuj estas konsiderinde gravaj por la ekonomio. Ĝi ankaŭ okazas kiel konstituaĵoj de multaj aliaj malpli konataj oleoj. Karvila acetato agnoskiĝas kiel posedanto de intensa odoro je pipromento.

Karviolo kaj la duhidrokarviolo estas facile konverteblaj al iliaj respektivaj ketonoj kun bona rendimento per la tre konata oksidado de Beckmann. Ĉi-tiuj ketonoj, aparte karvono, okazas ĝis la kvanto de 60%, la duhidrokarvono okazas en malpli granda kvanto.

Pro la graveco de ĉi-gustigiloj kaj odorigiloj, estas dezirinde superregi teknologion por prepari ilin ekde facile disponeblaj krudmaterialoj, do, atingante pli dependeblan kaj ekonomian provizon ol ekde la nature okazantaj esencoleoj. Tiamaniere ke la plej facila maniero prepari karviolon estas ekde ĝiaj esteroj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Karviolo estas preparata per hidrolizo de la karvila acetato en acida medio:

karviila acetato karviolo + acetata acido

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Karvono estas preparata per oksidado de la karviolo:

karviono karviolo

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]