Kastelo Bendeleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la bieno ĉ. en 1900
nuna projekciaĵo
la Malnova Kastelo
oranĝejo kun vido de Pankracio-kirko
la Nova Kastelo
lageto en la kasteloparko

Bieno Bendeleben (germane: Gut Bendeleben) estas interesega, historia agrikultura kaj konstruara komplekso en Kyffhäuserland, Germanujo. Monumente protektotaĵoj do estas kastelo je Sondershäuser Straße 2, kastelo Uckermannsches Schloß je (Schloßstraße 12), oranĝerio (Schloßstraße 4) kaj parko; krome la bieno en la pli mallarĝa senco kun iama bovostalo, inspektista domo, ekonomia domo, kolumbejo, ŝafejo, porkejo, deponejoj, ĉevalejo kaj droŝkoĉevalejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam ĉ. en 1000 anoj de Monaĥejo Göllingen aranĝis lagetojn por taŭgigi la terenon por agrikulturo uzante la naturan akvofluon de uesto eosten. De tio originas la etendiĝo okulfrape longa de la bieno.

En junio 1433 akiris Martin von Bendeleben kun sia onklo Siegfried von Bendeleben la tuton de Frederiko la 4-a (Meißen kaj Turingio) por la sumo de 300 arĝentaj markoj. Monŝuldoj perfortis vendon al la komercista familio Uckermann en la 1705-a jaro. Johann Jacob von Uckermann, filo de la urbestro de Wanfried, komencis ŝanĝon je agrikultura entrepreno. Ludono de mono al landgrafo Frederiko la 2-a (Hesio-Kassel) kiu estis implikita en la Sepjara milito. Danke Uckermann nobeliĝis en decembro 1770 kaj nomumiĝis sekreta militokonsilisto kaj ĝenerala poŝtintendanto. Uckermann krome starigis novan kastelon, loĝeĵojn por la servantoj, du ekonomiejojn kaj oranĝejon kun parko. Administranto lia estis Johann Friedrich Rudolph Steiner kiu ekde 1770 laboris ĉe Kastelo Sondershausen kaj iris poste Vajmaron. En 1849 la Uckermann-oj vendis la kavalirbienon al la komercisto Wilhelm Hugo Krause el Brunsvigo. En 1860/61 kontruiĝis nova kastelo ueste de la komplekso laŭ planoj de la brunsviga ĉefkonstruisto Brake. Hilda Hugo, vidvino, nuptis en 1877 la bankiston Adolf von Deichmann, filon de Wilhelm Ludwig Deichmann. Ŝi ĉefis ĝis la reveno elmilita de la filo Wilhelm von Krause. Wilhelm edzinigis la el Baltio forpelitan princinon Franziska von Lieven kiu havis filinon el la unua geedziĝo, Alexandra von Oelsen (1905–1999).

Post studo de agrikulturo en Jena Alexandra von Oelsen, kiu intertempe estis adoptita fare de la bopatro, evoluigis la bienon je vere modela entrepreno. Ŝi edziniĝis en 1933 al Hermann von Arnim-Muskau. Oni i.a. flegis la semkultivadon de luzernoj. Ĝis 1990 la speco Arnim-Luzerne Luna ĝuis protektiĝon.

En 1945 necesis fuĝo Munkeno pro okupiĝo de grandaj partoj de Germanujo fare de la Ruĝa Armeo. La komunistoj en la 1946-a jaro ŝtatigis la tuton sen iu mona kompenso. Je 85 elcentoj la 630 hektaroj iĝis popolproprieta entrepreno, la resto estis disdonata al kamparanoj. Respondecis pri la sem-kultivado inter 1953 kaj 1981 Edmund Werner, poste ĝis 1991 Wilfried Neumerkel. Bredo de bovinoj kaj porkoj ĉesis en la 1960-aj jaroj, ne de la ŝafoj. En 1968 ekis la grandskala produktado de birdaĵoj el kokoj.

Post Turniĝo, en 1991 revenis la 86-a jaraĝa grafino Alexandra kiu kun la nevo Thomas von Arnim gvidis remodernigon. En 1992 la ŝafobredado ekmalkomenciĝis kaj bredo de la kuirarte ŝatata bovospeco Charolais ekis kaj en 1999 en najbara Rottleben estis akirita lupolkampo. En 2002 Sabine kaj Thomas von Arnim komencis restaŭradon de la tuta komplekso kio daŭris ĝis 2006. Rezulto estis la aranĝo de kvar loĝejoj, de okazigejo kaj de burooj. En 2012 la tuto gajnis la premion Thüringer Denkmalschutzpreis aljuĝatan fare de la Liberŝtato Turingio. Ekde 2020 aĉeteblas nutraĵoj en rekte ĉebiena magazeno.

Arĥitekturstato nuna[redakti | redakti fonton]

De la stato el la 18-a jarcento multo konserviĝis, speciale ĉe granda, eosta ekonomiejo.

Krom la Malnova Kastelo (el la posedantperiodo de la Uckermann-oj) kaj la inspektista domo, kiuj formas la enirejon al la uesta parto, menciindas diversaj stokejoj, staloj kaj remizo kun kolomba turo.

De la ekonomiejoj eostaj atentiĝo estu antaŭ ĉio je la impresa, longa ŝafbredejo de inter 1750 kaj 1799.

Laŭ takso de la societo Interessengemeinschaft Private Burgen, Schlösser und Gutsanlagen in Thüringen la bieno je Bendeleben estu konsiderenda unu el la plej gravaj kaj plej bone konserviĝantaj aĵoj siaspece en Norda Turingio.[1]

La en la orienta-okcidenta akso inter kastelparko kaj bienkorto situanta Nova Kastelo estas historiisma. Tempas pri masivaĵo duetaĝa sur alta sokla etaĝo. La anguloj estas pavilonoza kaj la gapfronto estas la eosta kun spekto parken kaj orielkronita mezaavankorpo kaj libera ŝtuparo. Ĝia funkcio nuna estas olduleja.

La kasteloparko kiu estis aranĝata ekde 1765 anstataŭ iama bestoĉasadteritorio ankoraŭ montras tradiciajn elementojn ekz. koncerne la ĉirkaŭbaraĵojn, la kvar ĉefajn aleojn kun rotondo. Inverse la libera aranĝo de lagetoj, herbejoj, arboj jam tipas por la modeloj de angla pejzaĝĝardeno.

La iama plezurparko envilaĝa, ekster la kastelo komplekso, datumas verŝajne de la sama periodo kiel al baroka parko. Ĝin finas norde oranĝejo de ĉ. 1770 kun flankaj forcejoj. La ĉefa ejo estas unuetaĝa gipsita konstruaĵo kun mansarda tegmento kaj formelelementoj el grejso. Supre de la enirejo estas kartuŝo kun rokajlaĵoj. La unuetaĝaj forcejoj havas ligne tegitajn konkavajn spegulojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sibylle Klepzig: Familie von Arnim belebt altes Gut in Bendeleben ĉe: Thüringer Allgemeine (Sondershausen), 17.7.2021 [1]
  • Georg Dehio: Thüringen (Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler), Deutscher Kunstverlag 1998, p. 119

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]