Kastelo de Acsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Acsa (konata ankaŭ pri la iama posedanto Prónay [prOnai]) estas historia monumento en vilaĝo Acsa. En ekstera parto de Acsa estas ankaŭ alia kastelo.

Aerfoto pri kastelo en Acsa
Kastelo en Acsa
Grenejo en la parko

Historio[redakti | redakti fonton]

La familio Prónay konstruis tiu ĉi barokan kastelon inter 1735-1740. Kelkaj supozas, ke pli frue en tiu loko estis fortikaĵo. Iom poste en la parko ankaŭ teretaĝa konstruaĵo por librejo estis konstruita. En la malfrua 19-a jarcento oni konstruis konstruaĵoparton al la kastelo, ĝi estis pligrandigita en la sekva jarcento. Dum la 2-a mondmilito la kastelo estis armea hospitalo, en la parko bombo eksplodis, la kastelo estis prirabita. Post la mondomilito la armeo profitis ĝin kiel doko de medikamentoj. Aliparte la kastelo kun la parko estis firme gardita. Depost la socialismo la kastelo apartenas al la ŝtato, sed en 2016 la kastelo estas malplena, tamen estas jam projekto pri la uzo kaj la renoviĝo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ornama pordo de la parko

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj kaj keloj situas sola en granda parko sur montopinto. La kastelo formas brikon, sed en la 4 anguloj estas videblaj reliefantaj kvadrataj turoj kun mansardoj. En mezo de la tegmento malgranda turo altiĝas. La aldonaĵa konstruaĵo ligiĝas al la kastelo per mallonga koridoro kaj ĝi formas preskaŭ kubon. La fasado estas simetria (se oni ne parolas pri la aldonaĵo), krome estas la enirejo, kiu ne estas en la simetrio. Interne laŭ la rememoroj la ĉambroj estis ornamriĉaj kun stukoj kaj murpentraĵoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La parko jam sovaĝiĝas, sed almenaŭ la arboj restis netuŝitaj kaj ne forhakitaj. En la parko troviĝas ankaŭ la malplena iama grenejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.