Kastelo de Röjtökmuzsaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Röjtökmuzsaj estas historia monumento, nuntempa gastejo (komprenu hoteleto) en vilaĝo Röjtökmuzsaj.

Fasado de kastelo en Röjtökmuzsaj
Vido al la kastelo
Aerfoto pri la kastelo de Röjtökmuzsaj

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo origine estis simpla teretaĝa administra centro kaj ĉaskastelo de la bieno por familio Széchényi. En la 1770-aj jaroj la pli nova posedanto trakonstruis ĝin etaĝa kastelo. Baldaŭ sekvis diversaj posedantoj pro aĉetoj aŭ heredoj, depost 1910 la nova posedanto faris signifajn trakonstruojn, en 1926 la pli nova posedanto faris pli moderna la kastelon, ankaŭ la parkon, eĉ naĝejo estis konstruita. Tiutempe estis gastoj ekzemple primaso Jusztinián Serédi, Gusztáv Károly Mailáth, István Bethlen, Pál Teleki. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis la kastelon kaj profitis ĝin feriejo por infanoj. Depost fino de la socialismo la kastelo ne estis uzata, en 1997 negocisto aĉetis kaj renovigis la kastelon. Ekde 2001 ekfunkciis la hotelo.

La restoracio ekstere (iam oranĝejo)

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en parko. La konstruaĵo formas U-majusklon kun longaj aloj. Unu el la aloj aliĝas plia J-forma alo. La klasikisma fasado estas simetria, meze troviĝas la enirejo kun portiko, kies supro teraso etendiĝas, la plej supre estas Timpano (arkitekturo) kun blazono. En la kastelo estas 46 ĉambroj, restoracio kaj aliaj komunaj ĉambregoj. La hotelo kun nomo Szidónia havas 4 stelojn.

La enirejo
La restoracio interne

Parko[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ĉefenirejo juglandujo altiĝas, kies diametro estas 1 m. Apud la kastelo estas videbla geometria parko kun fontano. Pli fore platanoj kaj fagoj kreskas. En la parko la gastoj profitas tenisejon kaj aliajn sportejojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.