Katalin Kasza
Aspekto
Katalin Kasza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1942 (82-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1967) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Katalin Kasza [kasa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kasza Katalin estis hungara operkantisto (soprano).
Katalin Kasza[1][2] naskiĝis la 24-an de junio 1942 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Kasza akiris operkantistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1967. Poste tuj ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi ricevis stipendion 2 jarojn, pli poste statuson privata kantisto ĝis 1993. Intertempe en 1968 ŝi estis la unua en kantokonkurso en Sofio. Inter 1974-1976 ŝi kantis en Covent Garden, ekde 1980 ŝi turneis en Usono. Ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo en 2002, ŝi ricevis premiojn inter 1968-2017. Ekde 1995 ŝi kontribuis poemojn.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Leonora
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo – ina rolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gertrud
- Giacomo Puccini: Tosca — paŝtisto
- Giuseppe Verdi:
- Richard Wagner:
- Lohengrin – Ortrud
- Parsifalo (opero) – Kundry
- Tristano kaj Izoldo – Brangéne
- Götterdämmerung – dua norna; Brünnhilde
- Siegfried (opero) – Brünnhilde
- Das Rheingold – Fricka
- Die Walküre – Brünhilde
Ŝiaj libroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Megérint, rádtalál (1997)
- A kereszt vigasza (1998)
- Körről körre (2003)