Katedralo de Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Reims
katolika katedralo [+]
Koordinatoj49° 15′ 14″ N, 4° 2′ 3″ O (mapo)49.2538888888894.0341666666667Koordinatoj: 49° 15′ 14″ N, 4° 2′ 3″ O (mapo)

ArkitektoJean d'Orbais

Estiĝo13-a jarcento
konsekro1275
Map
Katedralo de Reims

Vikimedia Komunejo:  Reims Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando  Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, vi
Fonto 601
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 49° 15′ 14″ N, 4° 2′ 3″ O (mapo)49.2538888888894.0341666666667
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Reims

Katedralo de Reims (Reims)
Katedralo de Reims (Reims)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Du fenestrorozoj ĉe la okcidenta flanko de la Katedralo de Reims.

La Katedralo Nia Sinjorino de Reims (france Cathédrale Notre-Dame de Reims), estas katedralo de la Romkatolika Eklezio sub la Bonŝanca Virgulino Maria en la urbo Reims, en la departemento Marne, en Francio, nordoriente de la lando, je 160 km de la landa ĉefurbo, Parizo, ĝi estas la sidejo de la diocezo de Reims.

Konstruita en la 13-a jarcento, post la katedraloj de Parizo kaj Chartres, sed antaŭ la katedraloj de Strasburgo, Amiens kaj Beauvais. Ĝi estas unu el la gotikaj konstruaĵoj plej gravaj en Francio, pro la eksterordinara arkitekturo kaj riĉa statuaro.

En 1991, ĝi estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko.

La katedralo de Reims estis en la Antikva Reĝimo la reĝa konsekrejo de la monarkoj. La lasta reĝo kronita tie estis Karlo la 10-a, la 28-an de majo 1825.

La kvanto de statuoj (2303) estas impresiga kaj ĝi superas ĉiujn aliajn eŭropajn ĉefurbojn. Eĉ la interna fasado estas ornamita de skulptitaj bildoj.