Kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lafa kaverno en Kalifornio.
kaverno Acsibi, Argentino.

Kavernojgrotoj estas subteraj kavoj, kiuj ligiĝas al la tera surfaco per kelkaj truoj (groto estas artefarita aŭ kurioza kaverno). Ili formiĝas per subfoso de kalkoŝtonoj, dolomitoj, gipsoj kaj kelkaj facile solvieblaj mintavoloj. Oni trovas ankaŭ glaciajn kavernojn. Estas multaj manieroj per kiuj kavernoj povas estiĝi, kaj estas kombinaĵoj de kemiaj procezoj, tektonaj fortoj kaj atmosferaj influoj. La plej ofta procezo estas karstigo, t.e. solvo de kalkecaj ŝtonoj fare de pluvakvo. Ilin ofte loĝas animaloj karakterizataj de blindeco, senpigmentiĝo, gigantismo. Post paleolito, multaj kavernoj estis uzataj de homo (loĝejo, kavernurboj, kaverna pentrado). Kavernoj estas objektoj de esploro por speleologio kaj arkeologio.

Plej longaj grotoj
Groto Lando Longo, km
Flint-Mamont Usono 288
Optimista Ukrainio 144
Heloĥ Svislando 130
Ozernaja Ukrainio 104
Ĝevel Usono 88
Grinbreier Usono 71
Zoluŝka Ukrainio 60

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri kaverno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas. 

Referencoj

  1. http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php