Koligvo
Koligvo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Koligva arbedaro en San Fabián de Alico.
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Chusquea culeou Desvaux | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Koligvo (Chusquea culeou) (hispane : caña coligüe aŭ colihue) estas neotropisa bambuo el la familio de poacoj kiu vegetas en la humidaj mezvarmaj arbaroj de Ĉilio kaj sudokcidenta Argentino, la Valdiviaj moderaj pluvarbaroj.
Ĝiaj harkovritaj lancoformaj folioj havas pikaĵon je siaj finoj, kaj sia floro estas hele bruna spiko. La planto ankaŭ produktas kariopsan frukton. Post florado kaj liberigado de la semoj, la planto mortas. La planto estas rektstaranta, altas ĝis 6 metrojn, kaj estis uzata de la indiĝenaj popoloj por la stango de iliaj lancoj. Ili ankoraŭ nuntempe estas uzataj de la mapuĉoj por muzika instrumento sciata kiel trutruko.
Apartaĵo de tiu ĉuskveo estas ke ĝia ligno estas solida, kaj diferencas do de plejmultaj bambuoj, kun kavaj internaĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bambuo-ĝardeno angle
- Chusquea culeou - E.Desv. angle
- Bildoj angle
- Germplasm Resources Information Network Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine angle