Kompleksa sternaĵo
En geometrio kaj analitiko, kompleksa sternaĵo estas glata sternaĵo ekipita per kromstrukturo, kiu identigas ĉirkaŭaĵon de ajna punkto kun malfermita aro de kompleksa afina spaco.
Difino[redakti | redakti fonton]
Sur -dimensia sternaĵo , kompleksa atlaso konsistas el la ĉi-suba dateno:
- malfermita kovraĵo de
- kontinuaj bildigoj , kiuj estas homeomorfioj al la bildaroj
kiu plenumas la jenan aksiomon:
- pri ajna , la bildigo estas holomorfa.
La aro de ĉiuj eblaj kompleksaj atlasoj sur donita sternaĵo estas parte ordita laŭ inkluzivo; kompleksa strukturo sur la sternaĵo estas kompleksa atlaso, kiu estas maksimuma laŭ inkluzivo.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Ĉiu algebra variaĵo super la korpo de kompleksaj nombroj, kiu ne havas neordinaraĵon, difinas kompleksan sternaĵon. Ekzemple, la kompleksa afina spaco kaj la kompleksa projekcia spaco estas kompleksaj sternaĵoj.