Komunista Partio de Barato (Marksista)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunista Partio de Barato
flago
partio
Komenco 7-a de novembro 1964 vd
Poste Marxist Co-ordination Committee vd
Geografia situo 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo)28.63155677.204972Koordinatoj: 28° 37′ 54″ N, 77° 12′ 18″ O (mapo)
Lando(j) Barato vd
Sidejo Nov-Delhio
Komunista Partio de Barato (Marksista) (Barato)
Komunista Partio de Barato (Marksista) (Barato)
DEC
Komunista Partio de Barato (Marksista)
Komunista Partio de Barato (Marksista)
Map
Komunista Partio de Barato (Marksista)
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismosekulareco

Ĉefestro(j) Sitaram Yechury vd
Posedatoj GanashaktiDaily Desher Katha • Deshabhimani vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo national level Indian political party
vdr

La Komunista Partio de Barato (Marksista) (KPB(M), hindie भारत की कम्युनिस्ट पार्टी (मार्क्सवादी), Bhārat kī Kamyunisṭ Pārṭī (Mārksvādī), sed ĝi estas ofte konata kiel hindie मार्क्सवादी कम्युनिस्ट पार्टी, Mārksvādī Kamyunisṭ Pārṭī, mallongigita MaKaPa en gazetaro kaj amaskomunikilaraj cirkloj; angle Communist Party of India (Marxist) akronime CPI(M)) estas komunista partio en Barato. La partio estis kreita kiel frakcio kiu retiriĝis de la Komunista Partio de Barato,kaj estas la plej granda komunista partio en Barato laŭ membriĝo kaj balotitaj sidlokoj kaj unu el la naciaj partioj de Barato.

La partio estas plej forta en la ŝtatoj Keralo, Okcidenta Bengalio kaj Tripuro. En 2007, ili estas en registaro en ĉiuj tri ŝtatoj kaj havis absolutan plimulton en Okcident-Bengalio kaj Tripuro. Aktuale de decembro 2023, la KPB(M) estas la reganta partio en Keralo.

De 1977 ĝis 2011, la KPB(M) gvidis regadon de la Maldekstra Fronto (en) en Okcidenta Bengal - malofta fenomeno donita la mallongdaŭra naturo de multaj subŝtataj registaroj en Barato - kaj la plej longe servanta demokratie-elektita komuniste-gvidita regado en la mondo. La KPB(M) estis ankaŭ la tria plej granda partio de parlamento por pluraj mandatperiodoj.[1] Aktuale en 2022, la KPB(M) estas parto de regadaj koalicioj en tri ŝtatoj: la Maldekstra Demokratia Fronto (LDF) en Keralo, la Mahagathbandhan en Biharo kaj la Secular Progressive Alliance en Tamilnado, kaj aldone ĝi havas reprezentadon en la leĝdonaj asembleoj de 8 aliaj ŝtatoj.

La KPB(M) havas fortan historion de defendante labor-rajtojn kaj ĝi subtenas la rajtojn de industriaj laboristoj, postulante justajn salajrojn, sekurajn labor-kondiĉojn kaj la rajton de sindikatigon [2].

Granda nombro da aliaj partioj formiĝis el splitoj el la KPB(M), inkluzive de la la Komunista Partio de Barato (marksisma-leninista) Liberigo (KPB(ML)) (en), la Marksista Komunista Partio de Barato (en), la Marksista Kunordiga Komitato de Ĝharkhando, Janathipathiya Samrakshana Samithy (en), Komunista Marksista Partio (en) kaj BTR-EMS-AKG Janakeeya Samskarika Vedi (en) en Keralo, Partio de Demokrata Socialismo en Okcident-Bengalio, Popola Demokrata Fronto en Tripuro, Ram Pasla Group en Panĝabo en Odiŝa, Orissa Communist Party (en) en Odiŝo, kaj aliaj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La Tutbarata Partia Kongreso estas la supera aŭtoritato de la KPB(M).[3] Tamen, dum la tempo inter du partiaj kongresoj, la Centra Komitato estas la plej alta decidofara organo. La Centra Komitato elektas el ties membroj la Politburoon, inkluzive la Ĝeneralan Sekretarion. La Politburoo laboras nome de la Centra Komitato inter ties du sesioj kaj havas la rajton preni politikajn kaj organizajn decidojn dum inter du kunvenoj de la Centra Komitato.[3]

La plej gravaj amasorganizoj de la partio estas

  • Tutbarata Centro por Sindikatoj (AICTU)
  • Tutbarata Federacio de Demokrata Junularo (AIFDY)
  • Tutbarata Federacio de Demokrataj Virinoj (AIFDW)

Historio[redakti | redakti fonton]

Murpentraĵo de la CPI(M).

La Komunista Partio de Barato (Marksista) estis establita post disigo kun la Komunista Partio de Barato. En aŭgusto 1959, interna krizo ekis en la partio, sekvante la hind-ĉinan limkonflikton kiu okazis kiam partiaktivuloj estis disigitaj inter subtenantoj de la Komunista Popola Respubliko de Ĉinio kaj subtenantoj de Barato. Do naciismaj subtenantoj de Barato kontraŭ komunistaj subtenantoj de Ĉinio. La debato, kiu iĝis parto de la ĉin-sovetia disigo, iĝis polemiko pri la taktiko de agado al aliaj partioj, gviditaj fare de la Kongresa Partio, kun unu frakcio opinianta ke ĝi devus kunlabori kun la Kongreso, dua frakcio malesperanta de demokrata ago kaj argumentante ke devus okazi reveno al klasbatalo kaj perforta lukto, kaj tria frakcio volanta kunlabori kun la kontraŭuloj de la Kongreso [4]. La konflikto daŭris plurajn jarojn, ĝis en aprilo 1964 la bolado inter la frakcioj atingis ĝian pinton, kaj la radikalaj porĉinaj aktivuloj forlasis la gepatran partion kaj fondis rivalan komunistan partion. La partio estis komence nomita la "Maldekstre Komunista Partio" aŭ la "Komunista Partio de Barato (Maldekstra)", kaj en la baloto al la Kerala Leĝdona Asembleo en 1965, la partio decidis kuri kiel la "Komunista Partio de Barato (Marksista)", kiu iĝis ĝia oficiala nomo [5].

En 1967 la partio decidis aliĝi al la koaliciaj registaroj de Keralo kaj de Okcidenta Bengalo. La decido, kiu estis akompanata de la opozicio de kelkaj partianoj, kaŭzis la foriron de ekstremisma frakcio, kiu kontraŭis la decidon aliĝi al nekomunismaj partioj kaj kaŭzi la eksplodon de la naksalita ribelo (en) kiu faris terorismajn agojn kun la celo subfosante la komunistan registaron de Okcident-Bengalio. La centro de operacioj estis en la norda parto de Bengalio, en la Naxlebari-regiono kaj proksime de la mallarĝa enlanda pasejo al la Sep Fratinoj. La komunista registaro estis finfine devigita subpremi la ribelon, kaj radikalaj partiaktivuloj komencis retiriĝi de ĝi. En 1969, la retiriĝintoj fondis la Komunistan Partion de Barato (Marksista-Leninista).

En la baloto al la Okcident-Bengala Leĝdona Asembleo en 1977, la partio gajnis absolutan plimulton en la kunigo por la unua fojo, kaj ekde tiam ĝi regis la landon dum 34 jaroj, ĝis ĝi estis venkita en la baloto (2011) fare de la Trinamool Kongreso (en).

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Lok Sabha
Jaro sidlokoj ŝanĝo Voĉoj Procento
1967
19 / 520
6.246.522 4.28%
1971
25 / 518
6Kresko 7.510.089 5.12%
1977
22 / 542
3Malkresko 8.113.659 4,29 %
1980
37 / 529
15Kresko 12.352.331 6.24%
1984
22 / 541
15Malkresko 14.272.526 5.72%
1989
33 / 529
11Kresko 19.691.309 6.55%
1991
35 / 534
2Kresko 17.074.699 6.14%
1996
32 / 543
3Malkresko 20.496.810 6.12%
1998
32 / 543
0 18.991.867 5.16%
1999
33 / 543
1Kresko 19.695.767 5.40%
2004
43 / 543
10Kresko 22.070.614 5.66%
2009
16 / 543
27Malkresko 22.219.111 5.33%
2014
9 / 543
7Malkresko 17.986.773 3.24%
2019
3 / 543
6Malkresko 10.744.908 1.75%
Okcident-Bengala Leĝdona Asembleo
jaro sidlokoj ŝanĝo Voĉoj procento rezulto
1977
178 / 294
164Kresko 5.080.828 35,46 %
1982
174 / 294
4Malkresko 8.655.371 38,49 %
1987
187 / 294
13Kresko 10.285.723 39,12 %
1991
182 / 294
5Malkresko 11.418.822 36,87 %
1996
153 / 294
32Malkresko 13.670.198 37,16 %
2001
143 / 294
10Malkresko 13.402.603 36,59 %
2006
176 / 294
33Kresko 14.652.200 37,13 %
2011
40 / 140
136Malkresko 14.330.061 30,08 %
2016
26 / 294
14Malkresko 10.802.058 19,75 %
2021
0 / 294
26Malkresko 2.837.276 4,73 %
Kerala Leĝdona Asembleo
jaro sidlokoj ŝanĝo Voĉoj procento rezulto
1965
40 / 140
1.257.869 19,87 %
1967
52 / 140
12Kresko 1.476.456 23,51 %
1970
29 / 140
23Malkresko 1.794.213 23,81 %
1977
17 / 140
12Malkresko 1.946.051 22,18 %
1980
35 / 140
18Kresko 1.846.312 19,35 %
1982
26 / 140
9Malkresko 1.798.198 18,80 %
1987
38 / 140
12Kresko 2.912.999 22,86 %
1991
28 / 140
10Malkresko 3.082.354 21,74 %
1996
40 / 140
12Kresko 3.078.723 21,59 %
2001
24 / 140
16Malkresko 3.752.976 23,85 %
2006
61 / 140
38Kresko 4.732.381 30,45 %
2011
45 / 140
16Malkresko 4.921.354 28,18 %
2016
59 / 140
14Kresko 5.365.472 26,7 %
2021
62 / 140
3Kresko 5.288.502 25,38 %

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]