Komunista Partio de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunista Partio de Barato
flago
Murpentraĵo en Thiruvananthapuram
Murpentraĵo en Thiruvananthapuram
komunista partiopartio
Komenco 26-a de decembro 1925 vd
Geografia situo 28° 37′ 54″ N, 77° 14′ 17″ O (mapo)28.63166944444477.238097222222Koordinatoj: 28° 37′ 54″ N, 77° 14′ 17″ O (mapo)
Lando(j) Barato vd
Sidejo Nov-Delhio
Komunista Partio de Barato (Barato)
Komunista Partio de Barato (Barato)
DEC
Komunista Partio de Barato
Komunista Partio de Barato
Map
Komunista Partio de Barato
Ideologio

komunismomarksismo

Ĉefestro(j) D. Raja vd
Posedatoj Janayugom vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo national level Indian political party
vdr

La Komunista Partio de Barato (hindie भारतीय साम्यवादी पार्टी (भाकपा), angle Communist Party of India, akronime CPI) estas komunista partio en Barato, la plej malnova tiaspece en la lando (ĉar estas pluraj komunistaj partioj). La partio estis fondita en 1925 kaj estis la ĉefa opozicia partio en Barato en la 1950-aj jaroj kaj 1960-aj jaroj [1].

La partio pledis senrezervan sendependecon por Brita Hindio kaj ne akceptis la linion de la Kongrespartio de neperforto. En la fruaj jaroj, la partio estis kontraŭleĝa, kaj la partigvidaro estis arestita en 1929. La malpermeso de la partio estis ĉesigita en 1942 [1].

Post Dua Mondmilito, la partio organizis kamparanribelojn en la princa ŝtato de Hajderabado, la Telangana Ribelo (en) kaj ankaŭ estis aktiva en la Tebhaga Ribelo (en) en Bengalio [2]. La armita lukto en Hajderabado daŭris post kiam la ŝtato estis integrigita en Barato fare de barataj militfortoj, sed la Komunista Partio decidis en 1951 prirezigni la armitan lukton kaj politike kandidatiĝi en la baloto anstataŭe [3].

En la baloto de 1951, la partio ricevis 3.3% de la voĉdono nacie kaj gajnis 16 mandatojn en la Nacia Asembleo [4]. Ĝi faris sian plej bonan rezulton en la baloto de 1962, kiam ĝi ricevis 9.9% de la voĉdono [5]. En la baloto de 2009, la partio ricevis 1.4% de la voĉdono kaj gajnis kvar sidlokojn en la Lok Sabha [6].

En April 2023, la partio perdis sian statuson kiel nacia partio, kaj de tiu statuso iĝis ŝtatpartio [7].

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝia oficiala historio, la Komunista Partio de Barato estis fondita la 26-an de decembro 1925, en asembleo kiu kunvenis en Kanpur [8]. Pli frue en la sama jardeko, pliaj provoj estis faritaj por establi Hindan Komunistan Partion, kaj jam 1920, Hinda-Komunista Manifesto estis publikigita en Taŝkento fare de M. N. Roy, kiu poste estis unu el la fondintoj de la partio [9]. Aliaj fontoj asertas ke la partio jam estis establita la 17-an de oktobro 1920 en Taŝkento, kiel organizaĵo ligita al la Tria Internacio (Kominterno), kaj en 1925 oni provis establi komunistan partion en Hindio, kiu ne estus rilatita al la Komintern kaj la rusa Bolŝevismo. La brita registaro en Hindio malpermesis komunistan agadon, kaj malpermesis kelkajn el la gvidantoj de la partio en 1929. Malfrue en 1933 al frua 1934, unu centra gvidado estis rekonita por la partio, sed ĝia fakta kontrolo de la partio estis limigita. La malpermeso de ĝia agado ŝarĝis la organizon de la partio, kiu daŭre ekzistis kaŝe. Sekve de la Pakto Ribbentrop-Molotov en aŭgusto 1939, partiaktivuloj kontraŭbatalis la Duan Mondmiliton, vidante ĝin kiel "imperiisma milito", kaj iniciatis planojn difekti la armean amasiĝon kaj la ekonomion por difekti la militekonomion, kiu kondukis al la aresto de multaj el ili. En 1942, sekvante Operacion Barbaroso kaj la eniron de Sovetunio en la Duan Mondmiliton flanke de la Aliancanoj, partiaktivuloj ŝanĝis siajn gustojn kaj iĝis subtenantoj de la milito. La kaptitoj estis liberigitaj kaj la partio estis oficiale permesita por la unuan fojon [10]. La komunistoj ekspluatis la fakton ke la plej multaj el siaj politikaj kontraŭuloj estis arestitaj aŭ subteraj pro sia implikiĝo en la Quit India movado, kaj transprenis la Tuthinda sindikata kongreso (en) kaj la tutlanda sindikato Bharatiya Khet Mazdoor (en) [11].

La fino de Dua Mondmilito igis la partion en krizo. La kontrolo de la sindikatoj estis plejparte perdita post la liberigo de la aktivuloj de la aliaj partioj, kaj ĝiaj diversaj subtenantoj prirezignis ĝin.

La Komunista Partio de Barato oponis la dispartiĝon de Hindio [12]. Post la sendependiĝo de Barato en 1947, la partio iĝis la ĉefa opozicia partio al la Barata Nacia Kongreso. La partio postulis socian egalecon por virinoj, la ŝtatigon de privatposedata industrio, agrarajn reformojn, socian justecon por membroj de la malpuraj kastoj (la Dalitoj) kaj liberecon de manifestacio [13].

En 1948 kaj 1949, sub la influo de instrukcioj de Sovetunio kaj la komunista venko en la Ĉina enlanda milito, partiaktivuloj komencis okazigi ribelojn kaj "liberigajn operaciojn" kun la celo establi komunisman reĝimon. La elstara fokuso de tiuj ribeloj estis en la Telangana regionoj de princlando Hajderabad. Sekve tion la registaroj de Hajderabado, Madraso kaj Okcidenta Bengalio malpermesis la Komunistan Partion.

En januaro 1950, Sovetunio ŝanĝis sian aliron direkte al la sendependaj landoj en Azio, kaj ordonis al la komunistaj aktivuloj apogi la stabilecon de la barata registaro, kaj strebi al unueco kun la laboristaj klasoj kaj la senhavuloj por batali "Anglo- Usona imperiismo" kaj kontraŭ la "kreskanta reakcia burĝaro kaj la feŭdaj princoj, kiuj kuniĝas kun ĝi". Sekvante tion, la politiko de la partio faris similan decidon, kaj turnis sin al parlamenta lukto kaj laŭleĝa agado.

En 1951, la partio anstataŭigis sian postulon por la establado de popola demokratio kun la postulo por la establado de "nacia demokratio" [14].

La partio venkis en la baloto (1957) al la Kerala Leĝdona Asembleo, kaj establis la unuan registaron en sendependa Barato, kiu ne estis kontrolita fare de la Kongreso. La venko estis influita per la implikiĝo de la partio en la lukto por la remodelado de la Travancore-Koĉino-landlimoj (en) sur lingva bazo, kiu laŭ la Leĝo pri Reorganizado de Barataj Ŝtatoj kaŭzis en 1956 la establadon de Keralo kiel malajala-parolanta ŝtato [15].

Kiam la streĉitecoj ĉe la barata-ĉina landlimo varmiĝis en aŭgusto 1959, interna konflikto ekestis en la partio inter du frakcioj, la subtenantoj de naciisma Barato kaj la subtenantoj de Komunista Ĉinio. La debato, kiu iĝis parto de la ĉin-sovetia disigo, iĝis polemiko pri la pacigo de agado al aliaj partioj, gviditaj fare de la Kongreso, kun unu frakcio opinianta ke ĝi devus kunlabori kun la Kongreso, kaj dua frakcio malesperanta de demokrata agado, argumentante ke devus ekzisti reveno al klasmilitado kaj perforta lukto. La konflikto daŭris plurajn jarojn, ĝis en aprilo 1964 la bolado inter la frakcioj atingis ĝian pinton, kaj la partio disiĝis kiam la porĉina frakcio fondis la Marksisma Komunistan Partion de Barato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Surjit Mansingh: «Telengana Movement», Concise Encyclopedia of Indian History, New Delhi: Vison Books, 2009, s. 190–192.
  2. Lucien D. Benichou: From Autocracy to Integration: Political Developments in Hyderabad State (1938–1948), Hyderabad: Orient Longman, 2000, s. 134ff.
  3. Taylor C. Sherman: «The integration of the princely state of Hyderabad and the making of the postcolonial state in India, 1948–56», Indian Economic & Social History Review, bd. 44, nr. 4, 2007, s. 511.
  4. Key Highlights of General Elections, 1951 to the First Lok Sabha (el Retarkivo 20160305024558), New Delhi: Election Commission of India, s. 41.
  5. Key Highlights on General Elections, 1962 to the Third Lok Sabha, New Delhi: Election Commission of India, s. 56.
  6. Performance of National Parties, New Delhi: Election Commission of India.
  7. NCP, TMC and CPI lose national party status, AAP earns coveted tag (angle). Alirita 2023-08-24.
  8. Historical Moments in Kanpur. Arkivita el la originalo je 21 August 2016. Alirita 14 August 2016.
  9. The Birth and Death of Political Parties in India (17 October 2008). Arkivita el la originalo je 27 May 2023.
  10. Surjeet, Harkishan Surjeet.
  11. Ralhan, O.P. (ed.) Encyclopedia of Political Parties New Delhi: Anmol Publications p. 336, Rao.
  12. Bandyopadhyay, Sekhar. (2009) Decolonization in South Asia: Meanings of Freedom in Post-independence West Bengal, 1947–52 (angle). Routledge. ISBN 978-1-134-01823-9. “As a protest against Partition, the Hindu Mahasabha and the Communist Party of India (CPI) did not participate in the celebrations of 15 August.”.
  13. M.V. S. Koteswara Rao.
  14. E.M.S. Namboodiripad.
  15. History of Kerala Legislature. Government of Kerala. Arkivita el la originalo je 6 October 2014. Alirita 28 July 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]