Konferenco de Eŭropaj Eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Konferenco de Eŭropaj Eklezioj estas la regiona ekumena organizaĵo de la ortodoksaj, anglikana, prakatolika, luteranaj, reformitaj, uniaj kaj metodistaj eklezioj de Eŭropo. Ĝi estas unu el ok regionaj ekumenaj ligoj, kiuj sume kovras praktike la tutan teron. La romie katolika eklezio ne estas parto de la konferenco, sed pere de la konsilio de eŭorpaj katolikaj episkopaj konferencoj kunlaboras kun la Konferenco de Eŭropaj Eklezioj.

La organizaĵo havas sian sidejon en la ekumena centro en Ĝenevo (Svislando). En Bruselo kaj Strasburgo ekzistas kromaj oficejoj. La konferenco estas memstara organizaĵo, kiu tamen proksime kunlaboras kun la Monda Konsilio de Eklezioj. Konstanta celo estas subteni la unuecon kaj interkompreniĝon de laŭeble ĉiuj kristanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La movado, kiu gvidis al la kreo de la organizaĵo, fontas el la epoko de la Malvarma Milito. La dispartigita kaj politike dividita Eŭropo malfaciligis eklezian kunlaboron, kvankam post la koŝmara Dua Mondmilito aparte sentiĝis la bezono superi naciajn kaj politikajn limigojn. Eta grupo de gvidaj ekleziaj personaĵoj en la okcidenta kaj orienta blokoj de Eŭopo engaĝiĝis interparoligi kaj interkomprenigi la kristanajn ekleziojn en la diversaj eŭropaj landoj kun siaj diversaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Celo estis helpi al la diversaj kristanaj eklezioj de Eŭropo havi peran rolon por la internacia paciĝo kaj politika kompreniĝo sur la milite skuita kontinento.

Dum la jaroj 1953 kaj 1957 okazis unuaj sondaj kaj preparaj renkontiĝoj. Januare 1959 reprezentantoj el pli ol 40 eŭropaj kristanaj eklezioj por unua asembleo de la Konferenco de Eŭropaj Eklezioj kunvenis en la dania urbo Nyborg. Ĉi-tie dum 1960 ankaŭ kunvenis la dua kaj dum 1962 la tria asembleo.

Komence la organizaĵo nur estis loza ligo de la sendependaj eklezioj. Sed la akcepto de statuto per la kvara asembleo dum 1964, kiu okazis sur ŝipo por eviti vizoproblemojn, estis grava paŝo survoje al vera regiona eklezia konferenco. En la kvina asembleo, kiu dum 1967 kunvenis en Pörtschach proksime de Klagenfurt (Aŭstrio), oni decidis ekde la jaro 1968 havi profesie gviditan ĝeneralan sekretariejon. Pliaj asembleoj kunvenis en Nyborg (Danio) 1971, Engelberg (Kantono Obvaldo, Svisio) 1974, Ĥanio (Kreto) 1979, Stirling (Skotlando) 1986, Prago (Ĉeĥio) 1992, Graz (Aŭstrio) 1997 kaj Trondheim (Norvegio) 2003. Dum la jaro 2009 plia asembleo okazas en Liono (Francio).

Organiza formo[redakti | redakti fonton]

La konferenco estas asocio laŭ svisa juro. Supera organo estas la asembleo, kiu kunvenas minimume cixun sesan jaron. Inter la asembleaj kunvenoj 40-persona centra komitato respondecas pri la gvidado de la organizaĵo. Tiu komitato elektas 9-personan prezidantaron, la ĝeneralan sekretarion kaj la membrojn de komisionoj kaj laborgrupoj.

Nuntempe la konferenco havas 126 membrajn ekleziojn en ĉiuj eŭropaj landoj, proksimume la duono el ili en centra kaj orienta Eŭropo. Proksimume 30 el la membraj eklezioj ne samtempe membras en la Monda Konsilio de Eklezioj. Escepte de la romie katolika eklezio ĉiuj grandaj kristanaj eklezioj reprezentataj en Eŭropo membras en la organizaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]