Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio
organizaĵo
Komenco majo 1937 vd
Fino 1939 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Celo (1) senpardone batali kontraŭ la faŝismo;
(2) iĝi ekzemplo kaj kunhelpanto en la defendo de homaj rajtoj, kulturo kaj paco.
Lingvoj

Esperanto

vdr

La Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio estis kunlabora esperantista organizo kontraŭ la faŝista minaco de Francisco Franco en la hispana enlanda milito. Pri kiuj estas la kunlaborantaj Esperanto-asocioj en la organizo estas duboj. Sennaciulo priskribis la fondiĝon de la komitato kiel reto "de ĉiuj Esperanto-asocioj en Barcelono". Tiu informo en Sennaciulo devenas el la Gazetservo de Kataluna Generalitato.[1] Tamen, artikolo de historiistoj Toño del Barrio kaj Ulrich Lins en Libera Folio priskribas la komitaton kiel iniciativo de la Kataluna Esperantista Federacio kune kun "la plej gravaj organizaĵoj de la laborista esperantismo".[2]

Certe estas ke la Kontraŭfaŝista Esperantista Komitato de Katalunio aktive kunlaboris kun la Komisariato pri Propagando de la kataluna registaro.

La kialo por la ekzisto de la komitato estas jene:

"La malpermeso k[aj] persekutado de l' esp[erantista] movado en Germanio, Portugalio, la kruela mortigo de la Kordoba esperantistaro devas konvinki la esp[erant]istojn, ke ĝia plej granda malamiko estas la faŝismo. Pro tio la Barcelona esp[erant]istaro kuniĝis por konduki se[n]pardonan batalon kontraŭ la faŝismo, esperante, ke la tutmonda esp[erant]istaro sekvos ilian ekzemplon k[aj] kunhelpos en la defendo de homaj rajtoj, kulturo k[aj] paco."[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La kontraŭfaŝista kunligo de ĉiuj Esperanto-societoj en Barcelono", Sennaciulo (25-a de majo 1937) pp. 44-45.
  2. Barrio Unquera, José Antonio del; Ulrich Lins (2006-12-03). “La danĝera lingvo en la hispana civitana milito”, Libera Folio (eo). 
  3. "La kontraŭfaŝista kunligo de ĉiuj Esperanto-societoj en Barcelono", Sennaciulo (25-a de majo 1937) pp. 45.