Kontraŭmilitaj protestoj en Rusio (2014)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Por Rusio kaj Ukrainio sen Vladimir Putin!", demonstracio la 15-an de marto 2014 en Moskvo
"Por Rusio kaj Ukrainio sen Vladimir Putin!", demonstracio la 15-an de marto 2014 en Moskvo
Manifestacio la 15-an de marto 2014 en Moskvo
Manifestacio la 15-an de marto 2014 en Moskvo

Kontraŭmilitaj protestoj en Rusio en marto de 2014 okazis kunlige kun politika krizo en Ukrainio. Laŭ informo de amasinformiloj post ŝanĝo de la ŝtatestraro kaj politika gvidantaro en Ukrainio okazis invado de rusiaj militfortoj al Ukrainio (militokupo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj armita subtenado de por-rusiaj terorismaj grupoj en Orienta Ukrainio).

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eŭromajdano kaj Politika krizo en Krimeo (2014).

Ekde fino de 2013 en Ukrainio aperis vasta protesta movado Eŭromajdano celanta eksigon de la Prezidanto de Ukrainio Viktor Janukoviĉ kaj (dekomence) por-Eŭropunian politikon de Ukrainio. Post venko de la protestoj Janukoviĉ estis eksigita kaj la ŝtata potenco estis ŝanĝita.

Kontraŭmilitaj manifestacioj kontraŭas la 2014 rusa milita interveno en Ukrainio. Vidita de la interno.

Post peto de Janukoviĉ la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin alvokis la Federacian Konsilion de Rusio priatenti eblan uzadon de militaj fortoj en Ukrainio por defendo de ukrainiaj rusoj[1]. La 1-an de marto 2014 la Federacia konsilio okazigis sevican laborkunsidon, kie okazis voĉdonado pri uzado de rusia armeo en Ukrainio; la jesa decido estis akceptita de ĉiuj membroj[2][3]. La decidon, laŭ asertoj de Ukrainio, sekvis okupo de gravaj objektoj en Ukrainio de rusiaj militistoj, kio estas malakceptita de ŝtataj reĝimoj en aliaj ŝtatoj, kio ekis vastan politikan konflikton.

Rilate al la ukrainiaj eventoj en Rusio (kaj plejparte en Moskvo) okazis amasaj pikedoj, manifestacioj kaj mitingoj por kaj kontraŭ la decido de rusia ŝtata reĝimo. Interalie, la protestoj ekis vastan kontraŭmilitan movadon en Rusio.

Unuaj protestoj[redakti | redakti fonton]

"Revenigu hejmen rusian armeon", kontraŭmilita pikedo la 7-an de marto 2014 en Moskvo (partio "Jabloko")

La 2-an de marto 2014 en Moskvo (plejparte sur Maneĝa placo) okazis kontraŭmilita kunveno, kiun partoprenis 400-500 homoj. 134 protestantoj estis arestitaj de la polico[4]. Preskaŭ 1,5 mil homoj senpermese venis al protesta aranĝo en Sankt-Peterburgo; la mitingo estis dispelita, kelkajn dekojn oni arestis[5]. Samtage estis protestoj ankaŭ en aliaj urboj. Similaj mitingoj okazis la 4-an de marto.

La unua permesita amasa pikedo okazis la 7-an de marto apud Puŝkin-placo en Moskvo. Poste okazis ankaŭ aliaj similaj aranĝoj.

"Marŝo de paco" (15-a de marto)[redakti | redakti fonton]

Marŝo de paco (ruse Марш мира и свободы, ukraine: Марш ми́ру та волі) estas nomitaj amasaj kontraŭmilitaj manifestacioj, pasintaj en Rusio unuan fojon la 15-an de marto 2014. En Moskvo ĝi pasis kiel manifestacia marŝo kaj poste mitingo sur la Saĥarov-avenuo kun, laŭ diversaj asertoj, ĝis 70 mil partoprenantoj (laŭ informo de la organizantoj, venis 50 mil, la polico asertas pri nur 3 mil). Tre multaj venis kun flagoj de Ukrainio kaj Rusio, kaj ankaŭ flagoj de opoziciaj organizaĵoj. De sur la scenejo parolis multaj opoziciaj aktivuloj, inter ili Boris Nemcov, Ilja Jaŝin, anoj de Pussy Riot Aloĥina kaj Tolokonnikova[6].

Samtempe kun la opozicia marŝo en Moskvo preskaŭ samloke (ekde Trubnaja placo) estis organizita por-rusia manifestacio, kiun pasigis organizaĵo "Sutj Vremeni". Ĝin partoprenis oficiale 15000 homoj; ili iradis per organizitaj kolumnoj, egale vestitaj je similaj ruĝ-nigraj vestaĵoj (videofilmeto ĉe JuTubo).

Diversaj kontraŭmilitaj manifestacioj pasis ankaŭ en Sankt-Peterburgo, Jekaterinburg, Samara kaj aliaj urboj de Rusio.

Komunaj alvokoj[redakti | redakti fonton]

En marto estis publikigitaj kelkaj komunaj alvokoj de rusiaj artistoj kaj sciencistoj kontraŭ la politiko de Rusio en Ukrainio[7][8][9]. La 11-an de marto en la oficiala registara retejo estis publikigita kontraŭa malfermita letero de kultur-agantoj por subteno de la Prezidanto kun pli ol 500 subskriboj[7][10].

La 19-an de marto 2014 en Moskvo okazis kontraŭmilita kongreso de intelektularo[11][12]; la kongreso akceptis deklaracion:

Citaĵo
 Мы, представители российской интеллигенции, обязаны предостеречь президента и правительство от совершающейся исторической ошибки – стремления взять под контроль с помощью российских вооруженных сил часть другой, еще недавно братской страны – Украины. Первый шаг – присоединение Крыма к России – уже сделан, первая кровь уже пролилась. Дальнейшие шаги на этом пути чреваты кровопролитием непредсказуемого масштаба, изоляцией России, превращением ее в страну-изгоя, а в конечном счете в страну третьего мира, на десятилетия отброшенную с цивилизационного пути.   Ni, reprezentantoj de la rusia intelektularo, devas averti la potencularon de la historia eraro – strebado ekkontroli per rusiaj militfortoj parton de la alia, nedelonge – frata lando – Ukrainio. La unua paŝo – ligo de Krimeo al Rusio – jam estis farita, la unua sango jam ekfluis. Pliaj paŝoj laŭ ĉi tiu vojo kaŭzos neantaŭdireblan sangofluon, izoliĝon de Rusio, transformiĝon ĝian al forpelita lando kaj – finfine – al lando de la Tria mondo, dum multaj jardekoj forĵetita el civiliza vojo. 

(Pli detale en ukraina lingvo: Реакція російської інтелігенції на події в Криму (2014) kaj Заява діячів культури на підтримку дій Путіна в Україні та Криму).

Sekvintaj protestoj[redakti | redakti fonton]

En somero de 2014 okazis ankoraŭ kelkaj (ne amasaj) protestoj en Moskvo.

En aliaj urboj estis organizataj manifestacioj (ruse Марш за федерализацию) por pria aŭtonomeco de Siberio, Krasnodara regiono kaj kelkaj federaciaj subjektoj per aldono de statuso de respublikoj. La aranĝoj estis oficiale malpermesitaj, estis forbaritaj iliaj paĝoj en amaskomunikiloj[13]; la 17-an de aŭgusto en diversaj lokoj okazis kelkaj mitingoj, dum kiuj la aktivuloj estis malliberigitaj. (Pli detale en ukraina lingvo: Марш за федералізацію Сибіру).

Dua "Marŝo de paco" (21-a de septembro)[redakti | redakti fonton]

La 22-an de septembro 2014 dum Internacia Tago de la Paco en Moskvo kaj kelkaj aliaj urboj okazis la dua "Marŝo de paco". 11-an de septembro opozicia politikisto Boris Nemcov informis ke oni ricevis permeson de urbestraro por okazigo de manifestacio kun 50 000 partoprenantoj[14][15]. Antaŭ la aranĝo pli ol 5000 homoj subskribis ĝian rezolucion publikigitan ruslingve en retejo netvoine.info Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine.

En Moskvo la aranĝon partoprenis laŭ diversaj fontoj de 5000 ĝis 100-200 mil; la polico asertis pli malpli da partoprenintoj, la organizantoj asertis pri pli da homoj. Reale venis proksimume 25-30 miloj.[16] Dum la aranĝo, subtenantoj de la Popola Respubliko de Donecko (kontraŭa flanko) okazigis kelkajn provokaĵojn sed oni evitis seriozajn konfliktojn.

Fotoj de la marŝo en Moskvo:

Vido desupre La vojo Flagoj de movado "Solidareco"
Partio "Jabloko" Maldekstruloj (anarkiistoj) Flago de Azerio
"Ukrainio estas nedividebla" "Putin estas mortiganto de niaj idoj" "Rusio ĉesu bataladon sur fremda teritorio"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Путин внес обращение в СФ об использовании ВС РФ на территории Украины(ruse)
  2. Путін оголосив Україні війну (ukraine)
  3. Совет Федерации одобрил ввод войск на территорию Украины Arkivigite je 2014-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, Gazeta.ru (ruse)
  4. На Манежной площади задержаны десятки участников антивоенной акции (ruse)
  5. Разгон антивоенного митинга в Санкт-Петербурге (ruse)
  6. «Марш мира» в Москве собрал десятки тысяч человек (ruse)
  7. 7,0 7,1 Обращение инициативной группы по проведению Конгресса интеллигенции «Против войны, против самоизоляции России, против реставрации тоталитаризма» и письмо деятелей культуры в поддержку позиции Владимира Путина по Украине и Крыму Arkivigite je 2014-12-25 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  8. Не прогибаться. Не поддаваться лжи (ruse)
  9. Ученые выступили против Киселева (ruse)
  10. Баталов, Башмет, Табаков и другие (ruse)
  11. У Москві пройшло засідання антивоєнного Конгресу інтелігенції. // grani.ru. Alirita 2014-3-20.
  12. Videofilmeto pri la kobtraŭmilita kongreso de intelektularo en Moskvo ĉe YouTube (ruse)
  13. Немцов: Бумеранг возвращается. Теперь Кремль борется с сепаратизмом в РФ, Ukrainskaja Pravda (ruse)
  14. Российская оппозиция проведет Марш мира в нескольких городах (ruse)
  15. В Москве разрешили провести Марш мира - Немцов (ruse)
  16. Марш мира в Москве прошел, в целом, спокойно (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]