Kuprovosta lamprotorno
Kuprovosta lamprotorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuprovosta lamprotorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis cupreocauda (Hartlaub, 1857) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kuprovosta lamprotorno aŭ Kuprovosta brilsturno (Lamprotornis cupreocauda) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.
Tiu specio estas malhelblua kiel ĉiu en la genro kun pli purpura kapo, kiel ĉe la proksima parenco la Purpurkapa lamprotorno, kie rimarkindas blankaj irisoj. Ne estas tiom da metalecaj briloj kiom ĉe aliaj samgenranoj kaj la vosto estas bruna, kio havigas al la specio la nomon.
Ĝi troviĝas en landoj de la Golfo de Gvineo nome en Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio kaj Sieraleono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Lamprotornis cupreocauda. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|