Kōichirō Matsuura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kōichirō Matsuura
Persona informo
松浦晃一郎
Naskiĝo 29-an de septembro 1937 (1937-09-29) (86-jaraĝa)
en Shinagawa-ku
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Haverford College • Graduate Schools for Law and Politics and Faculty of Law, University of Tokyo vd
Subskribo Kōichirō Matsuura
Profesio
Okupo diplomato • ĝenerala konsulo vd
Laborkampo diplomatio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kōichirō Matsuura (japane 松浦 晃一郎, Matsuura Kōichirō, [kojĉiro macura]; naskiĝis la 29-an de septembro 1937 en Gubernio Jamaguĉi) estas japana diplomato. Li estis antaŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO. Li estis unue elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de oktobro 2005 por kvar jaroj, sekve de reformo instituciita de la 29a sesio de la Ĝenerala Kongreso. Novembre de 2009, li estis anstataŭita de Irina Bokova.

Karieron[redakti | redakti fonton]

Li studis juron ĉe la Universitato de Tokio kaj ekonomikon ĉe la Haverford College (Pensilvanio, Usono) kaj ekis sian diplomatan karieron en 1959. Postenoj plenumitaj de Sro. Macuura estas tiuj de Ĝenerala Direktoro de la Servo por Ekonomika Kunlaborado de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj (1988); Ĝenerala Direktoro de la Servo por Nordamerikaj Aferoj, Ministerio de Eksteraj Aferoj (1990); kaj Deputita Ministro por Eksteraj Aferoj (1992–1994). Li estis Ambasadoro de Japanio en Francio el 1994 al 1999. Post unu juaro kiel Proparolanto de la Komitato de UNESKO por Monda Heredo, li iĝis la naŭa Ĝenerala Direktoro de UNESKO ekde la 12a de novembro 1999.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

  • 1999–2009: Ĝenerala Direktoro de UNESKO (elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de Oktobro 2005 por kvar jaroj)
  • 1998–1999: Proparolanto de la Komitato de UNESKO por Monda Heredo
  • 1994–1999: Ambasadoro de Japanio en Francio el 1994 al 1999 kaj sekve en Andoro kaj Ĝibutio
  • 1992–1994: Deputita Ministro por Eksteraj Aferoj
  • 1990–1992: Ĝenerala Direktoro de la Servo por Nordamerikaj Aferoj, Ministerio de Eksteraj Aferoj
  • 1988–1990: Ĝenerala Direktoro de la Servo por Ekonomika Kunlaborado de la Japana Ministerio de Eksteraj Aferoj
  • 1985–1988: Ĝenerala Konsulo de Japanio en Hong Kong

Akademia kariero[redakti | redakti fonton]

  • 1959–1961: Altlernejo de Ekonomiko, Haverford College, Usono
  • 1956–1959: Altlernejo de Juro, Universitato de Tokio
  • 2006: Doktoro pri Juro (Honoris Causa), Universitato de Santo Tomas, Filipinoj
  • 2008: Doktoro pri Filozofio (Honoris Causa), Universitato Kyung Hee, Suda Koreio

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Responde al Defioj de la 21a Jarcento (angle kaj france)
  • 2003: Konstruante la novan UNESKO (angle kaj france)
  • 2002: Transira jaro (angle kaj france)
  • 1998: Japana Diplomatio en la mateniĝo de la 21a Jarcento (france)
  • 1995: Disvolvigoj kaj Vidpunktoj pri rilatoj inter Japanio kaj Francio (france)
  • 1994: La pintokunveno G-7: ties Historio kaj Vidpunktoj (japane)
  • 1992: Historio de la rilatoj inter Japanio kaj Usono (japane)
  • 1990: Al Diplomatio por Ekonomia Kunlaborado (japane)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]