Cottens VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Caroline (Cottens))
Cottens
Blazono de Cottens
Blazono de Cottens
Blazono de Cottens
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 34′ 21″ N 6° 27′ 16″ O / 46.57250 °N, 6.45444 °O / 46.57250; 6.45444 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 21″ N 6° 27′ 16″ O / 46.57250 °N, 6.45444 °O / 46.57250; 6.45444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 459
Areo 2,36 km²
Alteco 579 m super marnivelo
Poŝtkodo 1116
Komunumkodo 5478
Mapo de Cottens
Mapo de Cottens
Situa mapo de Cottens
vdr

Cottens estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 459 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cottens situas en la Vaŭda Mezlando en la valo de la rivero Morges (rivero), ĉe la orienta riverbordo proksimume 8 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cottens, kaj la setlejoj La Caroline kaj La Niay, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,36 km², de kiuj 12,5% estas kovritaj de arbaro, 74,2% servas por agrikulturo kaj 11,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cottens limas en nordo al Grancy, en oriento al Vullierens, en sudo al Echichens, en okcidento al Sévery, kaj en nordokcidento al Pampigny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cottens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Morges al Cossonay. Krome tra la komunumo kondukas konekta vojo de Colombier al Sévery. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn sude de la komunumo apud Morges. Pere de la poŝtaŭtolinio de Morges al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cottens datiĝas el la jaro 1041 kiel Chotens. En la loko Praz de Mex estis trovitaj ŝpuroj de romia setlejo kaj en Chatez rekoneblas la fosoj de mezepoko burgo, kiu estis forlasita en la 17-a jarcento, kiam la nobela familio Crinsoz konstruis sian novan kastelon, kiu en la jaro 1841 estis detruita de incendio. Dum mezepoko Cottens estis malgranda senjorujo, kiu dependis de la Baronlando Cossonay. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cottens apartenis al la Voktejo Morges. Eklezie la vilaĝo Cottens apartenas al la Paroĥo Pampigny. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]