La dekdujara Jesuo en la Templo (Max Liebermann)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La dekdujara Jesuo en la Templo
Max Liebermann, 1879
oleopentraĵo sur kanvaso
149,6 × 130,8 cm
Artgalerio de Hamburgo

La Dekdujara Jesuo en la Templo estas grandformata oleopentraĵo de Max Liebermann, kiu troviĝas en la Artgalerio de Hamburgo.

Ĝi estis montrita ĉe la Internacia Arta Ekspozicio de 1879 en la Vitropalaco de Munkeno kaj kaŭzis skandalon ĉar la bildigo de la infano Jesuo ne konformis al tiutempaj konvencioj en la Germana Regno. La "nelavita knabo en malpura ĉemizo" havus "vulgaran marĉandan mienon" sur sia vizaĝo kiu ofendus "religiajn sentemojn", ekzemple en recenzo skribis anonima aŭtoro en la tiutempa munkena gazeto Bayerischer Landbote, la 3-an de aŭgusto 1879.[1] La antisemitaj eksplodoj instigis la pentriston Liebermann superpentri la figuron de Jesuo.

Nuntempe, kristanoj ĝenerale tre pozitive juĝas kaj apreze recenzas la pentraĵon.[2][3]

Biblia rakonto[redakti | redakti fonton]

La Dekdujara Jesuo en la Templo estas rakonto el la evangelio laŭ Luko, 2 41-51, kiu estis ofte prezentita en kristana arto.

Citaĵo
 41 Kaj liaj gepatroj iris ĉiujare al Jerusalemo ĉe la Paska festo (Pesaĥo). 42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; 43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en Jerusalemo, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; 44 sed supozante, ke li estas en la karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj parencoj kaj konatoj; 45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalemo, serĉante lin. 46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn; 47 kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj. 48 Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. 49 Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? 50 Kaj ili ne komprenis la diron, kiun li parolis al ili. 51 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn tiujn dirojn en sia koro. 
— evangelio laŭ Luko, 2 41-51, laŭ la Biblio en Esperanto, Nova testamento, tradukita kunordigite per la Brita kaj Skota Bibliaj Societoj en 1912


la origina bildo antaŭ la prilaboro en libro de R. Muther el 1894, p. 633
krajona skizo (kolekto Vilao Liebermann, Berlino)

Ekesto de la bildo[redakti | redakti fonton]

Liebermann havis la ideon por tiu bildo kiam li vizitis la Amsterdaman judan kvartalon (Jodenbuurt) dum vojaĝo al Holando en 1876, sekvante la laborlokojn de Rembrandt van Rijn.[4] Li faris la unuajn arkitekturajn skizojn de la Portugala-Israela Sinagogo tie. En la Sefarda sinagogo (Scola levantina) de Venecio, pliaj studoj estis faritaj en 1878; de tie Liebermann transprenis la kurban ŝtuparon, kiu tiam estis efektivigita kiel helikforma ŝtuparo en la pentraĵo.[5]

Ambaŭ la bildigoj pri la temo per Rembrandt van Rijn sur du akvafortoj same kiel pentraĵo de la same baroka nederlanda pentristo Matthias Stom (naskiĝis ĉ. 1600, mortis post 1652), kiun Liebermann verŝajne vidis en la Malnova Pinakoteko de Munkeno havis efikon al la dezajno de Liebermann de la grupo de figuroj. La lumigado, aliflanke, estas influita fare de Giovanni Battista Tiepolo.

La nederlanda pentristo Matthias Stom, kiel multaj samepokuloj tre influitaj per la verkoj de Karavaĝo, havis la ideon meti Jesuon kaj la skribistojn sur egalan bazon prezentante la infanon starantan kaj siajn plenkreskajn interparolantojn sidantaj (ĉ. 1640/45); Liebermann transprenos tion.

Reagoj[redakti | redakti fonton]

La pentraĵo estis montrita ĉe la Internacia Arta Ekspozicio en la Vitropalaco de Munkeno en 1879; la verko estis tie en unu el 64 salonoj, kies muroj estis plenplenaj de ĉiaspecaj artaĵoj. Sed ĝi estis tuj rimarkebla. Munkenaj artistoj kiel ekzemple Heinrich von Zügel kaj Lorenz Gedon laŭdis la bildigon. Sed eĉ ĉe la malfermo de la ekspozicio, princo reganto Luitpold de Bavario kaj la reĝa familio reagis negative. La pentraĵo estis supozeble movita pro tio al malpli elstara loko, sed tio ne plu povas esti kontrolita.

Recenzoj de kaj la loka kaj nacia gazetaro estis negativaj, kiuj komence ligis la bildon de Liebermann al aliaj realismaj verkoj ekspoziciitaj en la Vitra Palaco. Tiuj verkoj estis konsideritaj krudaj kaj bagatelaj ĉar ili ne egalrilatis al la idealisma vidpunkto de arto kiu regis ĝis tiu momento. En la kritiko de la bildo de Liebermann miksiĝis estetikaj valorjuĝoj, kiuj vidis la pentriston kiel reprezentanto de realismo, kaj etne-rasismaj argumentadoj. Tamen pri tiu ĉi konkreta pantraĵo aldoniĝis akuzo de blasfemo. Kontraste al samtema bildigo fare de Adolph Menzel, ekzemple, la pentraĵo de Liebermann malhavis ajnan referencon al la dieco de la Jesuo-infano; li restas simpla juda knabo. Liebermann interpretis la epizodon de la evangelio de Luko de ne-kristana perspektivo. Friedrich Pecht esence kritikis, ke la biblia rakonto estas komprenata pure humure sen religia respekto – sprita infano, kiu mokas kelkajn maljunulojn. Liebermann laŭ tiu krikististo ankaŭ traktis la rabenojn kiuj diskutis kun la knabo senrespekte kiel "pakaĵo de plej malkleraj marĉandaj judoj". Leteroj al la redaktisto en la loka gazetaro atakis Liebermann kiel judo kiu ofendis kristanajn sentojn.

La 3-an de aŭgusto 1879, anonima komento aperis en la berlina gazeto Börsen-Kurier, kiu instigis kortegan pastron Adolf Stoecker fari antisemitajn rimarkojn. En la komento, en imagita juĝa proceso pri blasfemo Max Liebermann pravigas sin dirante, ke li estas moderna persono kaj pentris "realisman" bildon. Jesuo estas filo de Jozefo kaj tial juda knabo. "Judaj knaboj ofte havas rufan hararon. Kial Kristo ne havus rufa hararon? Israelitaj knaboj foje portas malpurajn vestaĵojn. Kial Kristo devus porti tute puran?" Samtempe kun la ekscito ĉirkaŭ la bildo de Liebermann komenciĝis antisemitisma polemiko en Berlino, kiu daŭris plenajn tri jarojn.

En januaro 1880, la bavara ŝtata parlamento diskutis la temon dum du tagoj. Tio implikis la demandon de kiom forte la ŝtato povus influi la organizantojn de la Internacia Artekspozicio en la Munkena Vitropalaco, uzante financan subtenon kiel rimedon de premo; laŭ kelkaj diskutantoj, tia ekspzicio devus respekti la religiajn sentojn de la bavara loĝantaro. La deputito Balthasar von Daller deklaris "ke ĉiu pozitive kredanta kristano" sentus sin "profunde ofendita per tiu blasfema bildo."

Post tio, Max Liebermann evitis religiajn temojn kaj, je la bedaŭro de ekzemple la verkisto Georg Hermann, ne evoluis en biblipentriston. En 1911 Liebermann skribis al Alfred Lichtwark ke kiel rezulto de la "plej abomenaj gazetaj atakoj" li decidis ne pentri plu bibliajn temojn. Liebermann elstarigis kiom forte la pastro Adolf Stoecker radikaligis la bildon en antisemita maniero, sekve de kiu "miaj samreligianoj igis min multe suferi dum verŝajne 15 jaroj antaŭ ol ili denove aĉetis miajn bildojn." Tamen Liebermann ankaŭ menciis ke la Dekdujara Jesuo en la Templo ne nur alportis al li rekonon en munkenaj artistaj rondoj. Li renkontis la francan pentristan kolegon Edgar Degas nur unufoje; Edgar Degas renkontis lin "kun vortoj de la plej alta laŭdo pri la pentraĵo pri Jesuo kaj diris ke la pentraĵo instigis lin ĉie serĉi mian laboron!" [6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. origine germane Der „ungewaschene Bube im schmutzigen Hemd“ habe einen „ordinären Schacherzug“ im Gesicht, der das „religiöse Empfinden“ beleidige, anonima aŭtoro "E.F." en la munkena gazeto Bayerischer Landbote, la 3-an de aŭgusto 1879.
  2. franclingva recenzo en la katolika retejo Benoît et moi de 2015
  3. recenzo de 2021 en la franclingva protestantisma revuo Reforme
  4. Inna Goudz: La koncepto de juda arto en arthistorio. Provo pri difino, origine germane Der Begriff der Jüdischen Kunst in der Kunstgeschichte. Versuch einer Definition, eldonejo De Gruyter, Berlino/Bostono 2020, paĝoj 85–91.
  5. Hildegard Frübis: La "Kazo Liebermann". Interplektitaj historioj - antisemitismo kaj kontraŭmodernismo en la disputo pri la pentraĵo La dekdujara Jesuo en la Templo (1879), same origine germane, Göttingen 2019, p. 152.
  6. Max Liebermann: Letero al Alfred Lichtwark, transskribo en: Martin Faass (red.): La skandalo de Jesuo. Bildo de Liebermann en la interpafado de kritiko, origine germane Der Jesus-Skandal. Ein Liebermann-Bild im Kreuzfeuer der Kritik, Berlino 2009, paĝoj 144-149.