La plej mistera kanto en la interreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej mistera kanto en la interreto (angle: The Most Mysterious Song on the Internet) estas kromnomo de kanto, plejeble verkita dum la 1980aj jaroj, kies origino, titolo, aŭtoro kaj dato de publikigo daŭre estas nekonataj.

La kanto estis registrita el radioprogramado de Norddeutscher Rundfunk (NDR) je nekonata dato (supozeble fine de 1983 aŭ iam en 1984). Ekde 2019 tiu kanto famiĝis en la interreto, multaj uzantoj de Reddit kaj Discord provante trovi ĝiajn originojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Laŭsupoza listo de kantoj en la sonbendo de Darius. La plej mistera kanto en la interreto aperas en ĝi sub la nomo Blind the Wind (Blindigu la venton).

Laŭ artikolo de Rolling Stone publikigita septembre de 2019, viro nomata Darius S. registris tiun kanton "inter 1982 kaj 1984", el radioprogramado nomata Musik Für Junge Leute (Muziko por junuloj), kiun li aŭskultis per la germana publika radiostacio NDR[1],[2],[3]. Darius registris la kanton en bendo kun etikedo "BASF 4|1", kun kantoj de XTC kaj de The Cure, publikigitaj ĉirkaŭ 1984. Aliaj faktoj montras ke tiu jaro estas la plej malnova ebla dato de elsendo. Lia Technics-magnetofono, kiun li verŝajne uzis por registri la muzikon, estis fabrikita en 1984[1]. Por havi purajn registraĵojn, li laŭvole forigis la voĉon de la radio-anoncisto. Tial la dato kaj la titolo estas nekonataj[4].

En 1985, Darius kreis miksobendon kun la nekonataj kantoj el sia specimenaro. La ludlisto titoliĝas Unknown Pleasures (Nekonataj plezuroj), laŭ muzikalbumo de Joy Division. En 2004, Darius ciferecigis siajn miksobendojn, alŝutante la kantojn laŭ .aiff kaj .m4a formatoj. Lydia H., fratino de Darius, poste aĉetis retejon por lia naskiĝtago. Li ekuzis ĝin por diskonigi sian ludliston[5]. Ĝi estas la plej malnova konata fonto en kiu aperas la kanto.

La 18-an de marto 2007, Lydia ekafiŝadis la kanton en la reto, por identigi ĝiajn aŭtoron kaj titolon. Ŝia serĉado ekis en Usenet-grupo, kaj daŭris en retejoj pri muziko. Lydia alŝutis la kanton al germana retejo pri sinteza popularmuziko el 1980aj jaroj kaj al spiritofradio.ca, kanada retejo kiu celas identigi muzikojn senditaj de fanoj[1],[2].

Populariĝo[redakti | redakti fonton]

La mistero pri tiu neidentigita kanto ege populariĝis interrete en 2019 kiam juna brazilano, Gabriel da Silva Vieira, kiu aŭdis ĝin danke al la afiŝoj de Lydia, ekserĉis ĝian originon. Gabriel afiŝis pecon de la kanto en YouTube kaj pluraj forumoj en Reddit pri muziko.

Spektinte la filmeton en YouTube, la Reddit-uzanto u/foreveranemptybliss afiŝis en la sub-Reddit r/Germany pri la kanto. Post tio, u/johnnymetoo publikigis la tutan kanton, kiun li ekhavis per afiŝo de Lydia en Usenet[6]. De tiam pluraj homoj estis kontaktitaj, interalie: Paul Baskerville, el la radioprogramado el kiu la kanto estis registrita ; GEMA, germana registara organizaĵo pri intelekta propraĵo ; kaj YouTube-kanalo nomata 80zforever, kiu arigas grandan kvanton da malmulte konataj muzikoj[1]. Ankaŭ Discord-servilo estis kreita por organizi la serĉadon.

La 10-an de julio 2020, u/FlexxonMobil afiŝis en Reddit la tutan liston de la kantoj kiujn brodkastis Paul Baskerville en Musik Für Junge Leute en 1984[7]. Tamen, post kontrolado, montriĝis ke la kanto ne aperas en la listo: tial Baskerville ne povis esti la DĴ kiu brodkastis ĝin[8]. Post tio, u/FlexxonMobil kontaktis arkivistojn de NDR, por ekhavi liston de kantoj el la jaroj 1983 kaj 1984. La ceteraj ludlistoj de Musik Für Junge Leute estis diskonigitaj decembre de 2020 kaj, post plia kontrolado, retuzantoj konkludis ke la kanto ne estis brodkastita en Musik Für Junge Leute. Januare de 2021, la komunumo ricevis la ludlistojn de Der Club (La Klubo) kaj Nachtclub (Noktoklubo) el oktobro kaj novembro de 1984, kaj trovis en ĝi plurajn kantojn kiujn Darius kaj Lydia registris, inklude tiujn el la kasedo BASF 4|1, tiel donante esperon ke la kanto aperos en cetera ludlisto.[mankas fonto]

Fine de 2020, Discord-uzanto Fliere analizis la registritan kanton kaj trovis linion de 10 kHz kiu ankaŭ aperas en aliaj kantoj el la kasedoj BASF 4|1 kaj BASF 4|2. Oni poste malkovris ke tiu linio aperas en ŝajne ĉiuj brodkastaĵoj de NDR, sed ne en tiuj de Hilversum, tiel forigante la eblon ke la kanto estis registrita en alia radiostacio.[9]

La 2an novembron de 2021, Lydia afiŝis en Reddit ke unu el siaj filoj trovis skatolon plena je sonbendoj dum li renovigis ŝian apartamenton. Unu el la sonbendoj enhavis plialtkvalitan version de la kanto. Ĝia listo de kantoj estas malsama, kvankam oni supozas ke ĝi enhavas la precize saman registraĵon de la kanton, pro tio ke aŭdeblas la samajn difektojn en ĝi.[10]

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj teorias ke sintezilo Yamaha DX7, kiu estis publikigita fine de 1983, estis uzita en la voĉo.[11]

Paul Baskerville, kiu ne memoras esti iam ludante tiun kanton[2], hipotezas ke ĝi fakte estas prov-registraĵo kiu estis brodkastita nur unufoje de NDR por anstataŭigi alian kanton, kaj ke oni ne konservis ĝin poste.[12]

Ekzistas pluraj teorioj pri la temo de la kanto. Laŭ la plej kutimaj, la kanto temas pri la malvarma milito, komunismo en Orienta GermanioBerlina muro. Aliaj teorioj opinias ke la kantisto priparolas disiĝon kun eksa amanto aŭ aliajn personajn temojn.

Teksto[redakti | redakti fonton]

La teksto de la kanto estas necerta kaj disputata. La malbona kvalito de la sono kaj la germana (aŭ aŭstra) akĉento[13] de la kantisto ebligas multajn konjektojn.

Ĉi-sube legeblas unu el la eblaj tekstoj de la kanto[14], kun tradukoj al Esperanto.

Like the wind, you came here running

Same kiel la vento, vi venis ĉi-tien kurante

Take the consequence of leavin'

Akceptu la konsekvencon de via foriro


There's no space, there's no tomorrow

Ne estas spaco, ne estas morgaŭo

There's no sent communication

Ne estas sendita komunikado


Check it in, check it out, or the sun will never shine

Kontrolu, ekzamenu, aŭ la suno neniam brilos

They're a long way away, in the subways of your mind.

Ili estas malproksimege, en la subteraĵoj de via menso.


Like the wind, you're gonna suffer

Same kiel la vento, vi suferos

Let a smile be your companion

Lasu rideton esti via kunulo

There's no place, and there's no sorrow

Ne estas loko, kaj ne estas bedaŭro

Hear the young and restless dreaming

Aŭdu la junulon kaj maltrankvilulon revante


Check it in, check it out, or the sun will never shine

Kontrolu, ekzamenu, aŭ la suno neniam brilos

They're a long way away, in the subways of your mind.

Ili estas malproksimege, en la subteraĵoj de via menso.


Check it in, check it out, or the sun will never shine

Kontrolu, ekzamenu, aŭ la suno neniam brilos

They're a long way away, in the subways of your mind.

Ili estas malproksimege, en la subteraĵoj de via menso.

Check it in, check it out

Kontrolu ene, kontrolu ekstere

It's the summer blues

Estas la somera bluso

Tear it in, tear it out

Ŝiru ĝin, detiru ĝin

It's the real excuse

Estas la vera preteksto

Check it in, check it out

Kontrolu ene, kontrolu ekstere

It's the summer blues

Estas la somera bluso

Tear it in, tear it out

Ŝiru ĝin, detiru ĝin

It's the real excuse

Estas la vera preteksto

Check it in, check it out

Kontrolu ene, kontrolu ekstere

It's the summer blues

Estas la somera bluso

Tear it in, tear it out

Ŝiru ĝin, detiru ĝin

It's the real excuse

Estas la vera preteksto

Check it in, check it out

Kontrolu ene, kontrolu ekstere

It's the summer blues

Estas la somera bluso

Tear it in, tear it out

Ŝiru ĝin, detiru ĝin

It's the real excuse

Estas la vera preteksto

Check it in...

Kontrolu...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Chanson la plus mystérieuse d'Internet en la franca Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Most Mysterious Song on the Internet en la angla Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 David Browne (24-a de septembro 2019). The Unsolved Case of the Most Mysterious Song on the Internet (angle). Alirita 23-an de novembro 2019. ĉe Rolling Stone
  2. 2,0 2,1 2,2 Alexandra Mae Jones (18-a de novembro 2019). Help solve a decades-long mystery: What is the name of this mysterious 80s song? (angle). Arkivita el la originalo je 24-a de majo 2023. Alirita 24-an de majo 2023.
  3. Sam Kim (26-a de septembro 2019). What is 'The Most Mysterious Song on the Internet'? (angle). Alirita 23-an de novembro 2019. ĉe Public Radio International
  4. Tanja Reeve (30-a de majo 2020). Die Jagd nach dem Most Mysterious Song on the Internet (germane). Alirita 3-an de julio 2020. ĉe Braunschweiger Zeitung
  5. Most Mysterious Song: Wie die Suche nach dem rätselhaften Song begann (germane). Alirita 16-an de aŭgusto 2020.
  6. Here's the complete song. Downloaded it in 2007 from the link posted by Anton on the Usenet, and just found it on my harddisk. Hope it helps. (original filename) (angle).
  7. r/TheMysteriousSong - 🚨🚨🚨 WORLD EXCLUSIVE: I HAVE OBTAINED THE 1984 SONG LIST FROM PAUL BASKERVILLE'S RADIO SHOW "MUSIK FÜR JUNGE LEUTE," PLUS THE BACKSTORY ON HOW I GOT IT (***NOT CLICKBAIT***) 🚨🚨🚨 (angle).
  8. r/TheMysteriousSong - 🚨🚨🚨 BREAKING: PAUL BASKERVILLE LIKELY DID *NOT* PLAY THE SONG 🚨🚨🚨 (angle).
  9. The Most Mysterious Song on Twitter: "OFFICIAL: A significant discovery has been made by #themysterioussong Discord User "fliere." There is a 10KHz line in the spectrogram for all NDR 2 recordings we have access to, including the recorded broadcast of #themysterioussong. (1/2)" (angle) (22-a de decembro 2020). Arkivita el la originalo je 26-a de decembro 2021. Alirita 25-an de decembro 2021.
  10. u/bluuely (2-a de novembro 2021). Lydia's reddit post. (angle). Arkivita el la originalo je 13-a de decembro 2021. Alirita 13-an de decembro 2021.
  11. Dx7 used in the song. Update. (angle) (28-a de novembro 2019). Arkivita el la originalo je 19-a de junio 2023. Alirita 24-an de majo 2023.
  12. Hamburg Journal: Der geheimnisvolle Song aus dem NDR Archiv | ARD Mediathek (germane). Arkivita el la originalo je 15-a de novembro 2020. Alirita 9-an de decembro 2020.
  13. Ekkehard Knörer (27-a de septembro 2019). Wer kennt diesen Song? (germane). Alirita 12-an de aŭgusto 2020. ĉe Die Zeit
  14. Like The Wind/The Most Mysterious Song on the Internet lyrics (angle) (18-a de decembro 2019). Alirita 31-an de marto 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]