Lajos Grendel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Grendel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1948 (1948-04-06)
en Levice
Morto 18-an de decembro 2018 (2018-12-18) (70-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungaraanglaslovaka vd
Ŝtataneco Slovakio vd
Familio
Edz(in)o Ágota Sebők vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • redaktoro • universitata instruisto vd
Laborkampo hungara literaturo • literatura kritiko • redaktado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Grendel [lajoŝ], hungare Grendel Lajos estis hungara verkisto, kritikisto kaj profesoro vivanta en Slovakio. Lajos Grendel naskiĝis la 6-an de aprilo 1948 en Levice, li mortis la 18-an de decembro 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Grendel apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li frekventis universitaton en Bratislavo. Ekde 1970 li komencis verkadi. Inter 1973-1992 li estis redaktoro en eldonejo Madách, poste li redaktis revuon. En 1974 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li ankaŭ edukis en universitato. Li ricevis premion Kossuth de Hungario en 1999, inter 1982-2011 ankaŭ aliajn hungarajn kaj slovakan premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • noveloj, ekzemple Hűtlenek 1970; Bőröndök tartalma (Enhavo de valizoj) 1987; Vezéráldozat selektitaj noveloj 1996
  • romanoj, ekzemple Éleslövészet 1981, 1998; Tömegsír 1999; Négy hét az élet (Kvar semajnoj estas la vivo) 2011
  • eseoj, ekzemple Elszigeteltség vagy egyetemesség 1991
  • el la verkaro estis tradukitaj al la franca: Tir à balles 1986; Les Cloches d'Einstein 1998

Fontoj[redakti | redakti fonton]